„La du noveloj montras intencitan krudecon kaj ŝajnan kontenton malkovri la malbonojn de nia socio, la beston en la homo koro. Ili atingas tiel fortan imprespovon. Kiel la juna senkulpa kamparano estas korpe kaj anime venenigita de la militservo kaj kazerna vivo, ĝis memmortigo ĉion solvas, jen la unua. Kiel vilaĝa Don Juano preferas esti sovaĝe buĉata de la parencoj de delogita kaj perfida junulino anstataŭ akcepti edziĝon kun ŝi estas la dua. Krom kelkaj naciismoj kredeble laŭvortaj tradukoj, la teksto indas je la bela kolekto, kien ĝi enviciĝis.”
„Tiu ĉi libro estas la unua, kiu reprezentas nian belgan verkistaron en la bonega kolekto «Internacia Mondliteraturo» de Hirt. Ni tre timas, ke la Esperantistaro konsideros la du novelojn kiel el la «plej famaj verkoj de nia nacia literaturo». Ni opinias, ke estas libroj eĉ inter tiuj de Georges Eekhoud, kiuj
pli multe meritis la honoron sin trovi en tiu kolekto. Ni tute komprenas tiun kunfraton, kiu diris, ke li ne volus meti tiun libron en la manojn de siaj infanoj.”