From Wikipedia, the free encyclopedia
MÜNNICH Ferenc (16-a de novembro 1886 Seregélyes – 29-a de novembro 1967, Budapeŝto) estis hungara komunista politikisto; ĉefministro inter 1958-1961.
Ferenc Münnich | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Münnich Ferenc Nándor Ede | ||||
Naskiĝo | 18-an de novembro 1886 en Seregélyes | ||||
Morto | 29-an de novembro 1967 (81-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1910) vd | ||||
Partio | Hungara Komunista Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis juron, en la unua mondmilito (1915) li estis militkaptita kaj transportita al Siberio, kie li enpaŝis la Bolŝevikan Partion (1917). Li hejmenvenis en 1918 kaj partoprenis en la fondo de la Hungara Komunista partio. Dum la Hungara Sovetrespubliko (1919) li estis politika komisiito ĉe la (hungara ruĝa) armeo. Post la fiasko de la Sovetrespubliko, li fuĝis eksterlanden kaj poste partoprenis eĉ en la Hispana Enlanda Milito. Li vivis 1939-1945 en la Sovetunio. En la jaro 1945 li hejmen veturis kaj iĝis ĉefpolicestro de Budapeŝto (1946-1949). Li laboris kiel diplomato en diversaj ĉefurboj (195-1956 Helsinki, Sofio, Moskvo), ĉefministro inter 1958-1961, poste ĝis 1966 ano de la PK (Politika Komitato).
Li estis forta apoganto, inicianto de invito de rusaj trupoj por superi la Hungaran revolucion de 1956. Nikita Ĥruŝĉov apogis lin kiel estontan ĝeneralan sekretarion por Hungario, sed Tito kontraŭis tion kaj apogis János Kádár-on.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.