Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Luteco, (latine Lutetia aŭ kelkfoje Lutetia Parisiorum; franclingve Lutèce) estis la antikva kaj romia nomo de Parizo. En la latina lingvo, « Lutetia » povas signifi "ŝlimon" aŭ "lupon". La urbo ricevis tiun nomon nur okaze de la romia konkero, ekde la jaro -52 kaj la batalo de Luteco. Antaŭ tio, oni kutime nomigas la lokon "Prahistoria Parizo", kaj sekve "Antikva Parizo".
Je la jaro 300, Luteco fariĝis Parizo, per mallongigo de la latinaj vortoj « Civitas Parisiorum » aŭ « Urbs Parisiorum », kiuj devenis de la nomo de la gaŭla tribo Parisii, kiu enloĝiĝis tie je la 3-a jarcento a.K..
Post la konkero, la Romianoj instalis rektan vojaron (la decumanus) longe de la riverego Sejno : la hodiaŭa la bulvardo Saint-Germain ankoraŭ kongruas kun tiu romia plano. Same, la cardo de la gaŭla-romia urbo (t.e la norda-suda akso) kongruas kun la nuntempaj vojoj, kiuj direktas al Orléans (strato Saint-Jacques, strato de la Tombe-Issoire...).
La arenoj de Luteco troviĝas ĉe la strato Monge, ene de la 5-a arondismento de Parizo. Ili estas fakte amfiteatro, spektaklejo kie ĉirkaŭ 17000 uloj povis kuniĝi.
Konstruitaj je la fino de la 1-a jarcento, la arenoj verŝajne restis aktivaj ĝis la unua detruo de Luteco, tio estas ĝis la fino de la 3-a jarcento. Tamen, Ĉilperiko la 1-a riparis la amfiteatron en 577 kaj denove organizis spektaklojn tie. La konstruaĵo estis malkovrita kaj elterigita en 1869 de omnibusa firmo, dum nivela laboro. Per la kreado de la strato Monge, la ruinoj de la arenoj estas hodiaŭ tute harmoniigitaj kun la urba strukturo de Parizo.
Luteco ankaŭ disponis teatrejon. Kurbaj muroj estis malkovritaj en 1861, sub la liceo Saint-Louis.
Luteco plie enhavis plurajn romiajn termobanejojn. La plej gravaj estis tiu de la nordo (hodiaŭ la muzeo Cluny). La konstruado de la banejoj estis parte financitaj de la riĉaj boatistoj de Luteco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.