Hiroŝimo
urbo en Japanio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Japanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Hiroŝimo (japane
Hiroŝimo | ||
japane: 広島市 (Hiroshima-shi) | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: 広島市 | ||
Lando | Japanio | |
---|---|---|
Regiono | Ĉugoku | |
Gubernio | Gubernio Hiroŝima | |
Historia regiono | Edo-epoko | |
Memorindaĵo | Hiroŝima-jo, Atombombita kupoldomo | |
Situo | Hiroŝimo | |
- koordinatoj | 34° 24′ 20″ N 132° 26′ 23″ O (mapo) | |
Areo | 905,25 km² (90 525 ha) | |
Loĝantaro | 1 173 980 (2010) | |
Denseco | 1 296,86 loĝ./km² | |
Fondo | Sengoku-epoko | |
Urbestro | Kazumi Matsui | |
Horzono | UTC+9 | |
Poŝtkodo | 730-8586 | |
Telefona antaŭkodo | 082-245-2111 | |
Arbo | Kamforarbo | |
Floro | Oleandro | |
Situo enkadre de Japanio
| ||
Vikimedia Komunejo: Hiroshima, Hiroshima | ||
Retpaĝo: www.city.hiroshima.lg.jp | ||
La 6-an de aŭgusto 1945 atombombo estis faligata en la urban centron, pro kiu ĝis la fino de la sama jaro mortis ĉirkaŭ 140.000 homoj.
Hiroŝimo estas ankaŭ nomata la urbo de paco aŭ la urbo de akvo. Ĝi troviĝas sur la delto de la rivero Oota-gawa (japane: 大田川), kies ses riverbranĉoj fluas tra la urbo.
Antaŭ ĉirkaŭ 600 jaroj en la nuna loko de Hiroŝimo troviĝis dise kvin vilaĝetoj. En la jaro 1589, antaŭ ĉirkaŭ 400 jaroj, la feŭdestro MOORI Terumoto (japane
Hiroŝimo kreskis ĉirkaŭ la kastelo, nomata kastelo de la karpo el la fino de la 16-a jarcento sub la estreco de la klano Asano, kiu regis en la loko ĝis la Meiji-restarigado.
La konstruo de la haveno en 1889 kaj la stacio de la Sanyo-fervojo inter Kobeo kaj Shimonoseki finpretigita en 1894 helpis la evoluon de la urbo.
Dum la unua japana-ĉina milito (1894–1895) Hiroŝimo estis la imperiestra ĉefstabejo. De tiam multaj solidattransportaj ŝipoj sinsekve en- kaj el-iris la havenon Uzina (宇品) de Hiroŝimo. Sekve Hiroŝimo iĝis militista centro de la japana imperio. Ĝis la Dua Mondmilito la urbo gajnis pli kaj pli da graveco kaj iĝis la sepa plej granda urbo de Japanujo.
La 6-an de aŭgusto 1945 je 8:15 matene, la usona bombaviadilo Enola Gay faligis la usonan nuklean bombon Little Boy sur la metropolon. Pro tiu unua uzo de nuklea armilo en milito, ĉirkaŭ 80 % de la ĝis tiam tute neruinigita urbo estis detruitaj kaj inter 90.000 kaj 200.000 homoj tuj mortigitaj.
Post la rekonstruado, ekde 1949 Hiroŝimo evoluis al unu el la plej gravaj industriaj lokoj kaj estas nuntempe pro pli ol 1,1 milionoj da loĝantoj la dekunua plej granda urbo de Japanujo.
Nuntempe la radiado ne plu superas la kutiman kosman fonan radiadon (natura radioaktiveco) kaj do ne estas pli alta ol en aliaj regionoj de la tero.[1]
La urbestro de Hiroŝimo, Tadatoshi Akiba, estis elektita jam trifoje, lastan fojon en 2007. La 55 anoj de la urba konsilio (Hiroshima-shigikai) estis elektitaj samtempe kun la urbestro en 2007. La plej grande reprezentita partio estas la Liberala Demokrata Partio.[2]
En Hiroŝimo troviĝas eksteraj ejoj de la ministerioj de la centra registaro, kiu rilatas al la regiono Ĉugoku.
Hiroŝimo havas 8 kvartalojn, kiuj nomiĝas Aki, Asakita, Asaminami, Higaŝi, Minami, Naka, Niŝi kaj Saeki. La lasta modifo de kvartaloj okazis en 2005, kiam la komunumo Juki estis aligita al la kvartalo Saeki.
Ekde 1976 Hiroŝimo estas stacio de la linio Ŝinkansen-Sanyo.
La nova flughaveno de Hiroŝimo situas ĉirkaŭ 50 km oriente de la urbo, la malnova, konata kiel Hiroshima-Nishi daŭre utilas por regionaj flugoj.
La aŭtoŝoseoj Ĉugoku kaj Sanyo estas ligitaj al Hiroŝimo, kiel ankaŭ la nacia vojo 2, kiu trairas la urbon de oriento al okcidento.
De la haveno de Hiroŝimo ekzistas multaj pramligoj al la insuloj de la Seto-maro kaj al Ŝikoku.
Linio Astram estas la kromnomo de metroo de Hiroŝimo.
En Hiroŝimo troviĝas interalie la ĉefsidejo de la firmao Mazda. Troviĝas en la urbo krom la administracio kaj evoluado ankaŭ unu el la du japanaj fabrikoj. Tial la urbo iĝis centro de la aŭtoindustrio.
Hiroŝimo havas havenon por fiŝkaptado kaj eksportado, krome flughavenon.
Pluraj entreprenoj konstruas ŝipojn.
La urbo estis preskaŭ komplete detruita de la atombombo faligita la 6-an de aŭgusto 1945. En la urbo troviĝas ĉirkaŭ 200 monumentoj por atombombitoj. Multspecaj cenotafoj, kiel ŝtonaj monumentoj, statuoj, turoj donas Hiroŝimo aspekton de urbo de cenotafoj. Tiuj ĉi monumentoj estis konstruitaj de diversaj organizoj kaj personoj memore al iliaj intimaj atombombitoj post la milito.
La plej vizitataj lokoj estas tiuj proksime de la nulopunkto:
Ekzistas rete esperantlingva Gvidlibro.
Mia amata Hiroŝimo (france Hiroshima mon amour, IFA: iʁoʃima mɔ̃n‿amuʁ; japane 二十四時間の情事, Nijūyojikan no jōji, signifante Dudek kvar-hora amrilato) estas romantika drama filmo de 1959 reĝisorita de Alain Resnais kaj scenarita de Marguerite Duras. La filmo prezentas la rilaton inter franca aktorino kaj japana ulo kiuj renkontiĝas iun vesperon en loka trinkejo. Ŝi estas en Hiroŝimo por ludi en filmo sed okazaĵoj ŝajne disvolviĝas hazarde laŭ la manieroj de la koro kaj pasioj.
Okonomiyaki estas speco de krespo, sur kiu oni kuiras maldikajn striojn de brasiko kaj viando aŭ marfruktoj.
La loka Esperanto-asocio Hirosima Esperanto-Societo[3] estas tre agema kaj ofte ĉiĉeronas esperantistojn tra la pacparko kaj la urbo.
Ĉiujare la plenuma komitato por Internacia Virina Tago petas subtenleterojn el la tuta mondo por prepari ekspozicion en la urbodomo de Hiroŝimo. Temo de la ĉijara (2010) alvoko estas: nuligi nuklearmilojn sur la tero ĝis 2020.
Esperanto Ŝinonome Ĵuku estas kursejo kun du ĉambroj kaj salono, ĝi entenas entute 50 seĝojn. Ĝi situas en Hiroŝima-shi, kvartalo Minami-ku, Ŝinonome 3 - 7 - 12, ĉambro 205. Ĝi funkcias ekde januaro 2012.
Fama aktivistino en Hiroŝimo estas OSIOKA Taeko, emerita instruistino, esperantistino kaj ĉiĉeronino en la pacoparko. Ĝis 2021 ŝi kolektis 110 000 subskribojn por abolo de nukleaj armiloj.
Promenado en Hirosima, la urbo de monumentoj, Hiroŝima Esperanto-Societo, Hirosima-si, 2021, 72 paĝoj, ISBN 9784947691378.
Karl Bruckner, Sadako volas vivi!, romano, 173 paĝoj, eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2023, ISBN 9788088326403[4]
Hiroŝima. kompilis : Kansai Ligo eld. Japana E.-Librokooperativo, Osaka 1952, p. 16.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.