La 23-a de oktobro estas la 296-a tago de la jaro (la 297-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 69 tagoj restas.
Je la 23-a de oktobro okazis, interalie:
- -42: Dua triumviraro de Romio: Marko Antonio kaj Aŭgusto Cezaro en la batalo de Filipio venkis gvidantojn de la komploto kontraŭ Julio Cezaro Kasio kaj Bruto - vidante sian malvenkon la lasta sinmortigis
- 425: Okcident-Romia Imperio: Valentiniano la 3-a en la aĝo de 6 jaroj iĝis romia imperiestro - la regopovon transprenis lia patrino Galla Placidia
- 787: Kristanismo: Dua koncilio de Niceo finis laboron
- 1086: "Rekonkero" de Iberio: La Almoravida armeo venkis armeojn de Reĝlando Leono kaj Kastilio en la batalo de Sagrajas
- 1295: Francio kaj Skotlando subskribis en Parizo t.n. Malnovan Aliancon direktitan kontraŭ Anglio
- 1501: Reĝo Aleksandro konfirmis la polan-litovan union de Mielnik (proksime al Siemiatycze)
- 1520: Katedralo de Akeno: Karlo la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Germanio
- 1596: Kadre de la 3-a aŭstra-turka milito komenciĝis la batalo de Mezőkeresztes
- 1689: Nova reĝa paro de Anglio, Irlando kaj Skotlando Vilhelmo la 3-a kaj Maria la 2-a agnoskis la Deklaron pri Rajtoj akceptitan la 13-an de februaro de la angla parlamento, kiu finiĝas en la Bill of Rights
- 1707: Unua kunveno de la brita parlamento
- 1739: Britio deklaris militon al Hispanio
- 1793: Kontrolata de rusoj Sejmo de Grodno ratifis la 2-an dispartigon de Pollando-Litovio — prusaj trupoj eniris al Granda Pollando kaj armeo de la Rusia Imperio al orienta Pollando, polaj taĉmentoj plejparte retiriĝis
- 1817: Instituto de Surdmutuloj en Varsovio fondiĝis
- 1847: Kroata Asembleo enkondukis kroatan lingvon kiel oficiala lingvo anstataŭante latinon
- 1848: Printempo de la Popoloj: armeo de habsburgoj komencis sturmon de Vieno
- 1859: En Kievo malfermiĝis dimanĉa lernejo
- 1862: Rezulte de armea puĉo reĝo de Grekio Otto la 1-a estis detronigita
- 1870: Svislando: Pola Muzeo en Rapperswil estis fondita post la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio — unua nacia pola muzeo
- 1896: En Adis-Abebo oni subskribis pactraktaton finantan la unuan italan-etiopan militon
- 1906: Brazila pioniro de aviado Alberto Santos-Dumont flugis per aviadilo de propra konstruo 60 metrojn kaj ricevis premion pro traflugo de 25 metroj
- 1908: Slovenio: en Ljubljano fondiĝis Slovena Filharmonio
- 1909: Oni ŝtelis kronojn el la bildo de Virgulino de Ĉenstoĥovo sur Jasna Góra, kion oni konsideris rusa provoko en la rusa aneksaĵo de Pollando, pro rezisto kontraŭ rusigo de poloj
- 1911: Unua uzo de militaviadilo: itala piloto ekflugis de Libio por rekoni turkajn poziciojn dum la ital-turka milito
- 1914: Unua Mondmilito: Bataloj de kavaleriaj trupoj de la Unua Regimento de Polaj Legioj apud Łowicz, kaj ĉe Karpata fronto venkaj bataloj de la Dua Regimento
- 1915: Same Unua Mondmilito: Brita submarŝipo sinkigis sur Balta Maro germanan kirasitan krozŝipon SMS Printz Adalbert kune kun 672-persona skipo; 9-a Infanteria Divizio de bulgara 1-a Armeo liberigis Niŝon
- 1917: Lenin alvokis al Oktobra Revolucio en Peterburgo (t.e. al bolŝevisma puĉo); Pavlo Skoropadskij estis elektita hetmano de ukrainaj kozakoj
- 1918: Regenta Koncilio de Pola Reĝlando nomumis Józef Świeżyński al posteno de ĉefministro
- 1921: Subskribo de la Traktato de Kars: Turkio transdonis al Sovetunio Aĝarion ricevante la armenan urbon Kars
- 1922: Andrew Bonar Law iĝis ĉefministro de Britio
- 1929: Dua Pola Respubliko: en Starunia, tiutempa Stanisławów-vojevodio, oni trovis unusolan en la mondo kompletan harkovritan specion de rinoceredo el plejstoceno
- 1929: Novjorka nubskrapulo Konstruaĵo Chrysler dum 11 monatoj iĝis la plej alta konstruaĵo en la mondo (318,9 m)
- 1935: Newark (Nov-Ĵerzejo): en trinkejo Dutch Schultz kaj aliaj usonaj gangsteroj estis mortige pafvunditaj
- 1941: Premiero de usona animacia filmo Dumbo de produktoro Walt Disney
- 1939: Dua Mondmilito: nokte de la 22-a/23-a germana ebria distriktestro de Inowrocław persone kun policanoj masakris 56 polojn el loka punejo, la intelektularon - instruistojn, urbestron, apotekiston, forstiston ktp (parto da ili estis tiom masakrita, ke postmilite ili estis malfacile identigeblaj); kreiĝis Judenrat en Varsovio, sub gvido de juda aktivulo; en Berlino aperis la lasta 12-a numero de la "Ĵurnalo de disponoj por areoj okupataj en Pollando", eldonata de la 11-a de septembro; Hitler ĉesigis misil-programon de Wernher von Braun; en Vatikano papa legato transdonis al sekretario de Apostola Seĝo raporton pri damaĝo - dum la batalo de Varsovio - de 50 preĝejoj, morto de pluraj sacerdotoj kaj aresto de ĉirkaŭ 300 pastroj; unua soveta okupado de Pollando: ĉe la litova landlimo leŭtenanto W. Wysocki malfondis sian taĉmenton - verŝajne la lastan regulan unuon de la pola armeo en Orientaj Limregionoj;
- 1940: Batalo de Anglio: unua aeratako de Itala Aera Korpuso al Anglio - 16 bombaviadiloj atakis nokte Harwich (23-a/24-a de oktobro); Provinco Vartlando: en Poznano aperis 2 680 ekzempleroj de multobligita konspira revuo "Polska Narodowa" (Nacia Pollando); ŝtatlime de Francio kaj Hispanio en la stacidomo Hendaye renkontiĝis F. Franco kaj A. Hitler
- 1941: Hans Frank en Ĝenerala Gubernio malpermesis al poloj kontaktiĝi kun militkaptitoj kaj helpi al ili sub minaco de malliberejo kaj monpuno; Serbio: tritaga germana militkrimo en Kragujevac finita - ĉirkaŭ 7000 civitanoj estis mortpafitaj, inkluzive de multaj studentoj kaj infanoj; Ukrainio: dum germana-rumana holokaŭsto oni mortigis en Odeso 19 000 judojn - la sekvan tagon, pluaj 10 000 estis mortigitaj; gestapestro informis oficejojn pri tuja malpermeso de elmigrado por judoj
- 1942: Militkrimo: en Poznań germanoj ekzekutis 5 polojn; germana direktivo pri malgrandigo de la Varsovia geto - ĝis 21-a de decembro 75 mil judoj devis aliloke ekloĝi; Dua Batalo de Alamejno komencita; Heinrich Himmler nomumis sia rajtigito por "kontraŭbatali bandojn" SS-oficiron, generalon de polico Erich von dem Bach-Zelewski
- 1943: Militkrimoj: germana amasa sekreta ekzekuto de ĉirkaŭ 300 ostaĝoj el Pawiak en ruinoj de Varsovia geto — post falo de la ribelo en varsovia geto pro dispono de Franz Kutschera komenciĝis murdoj de polaj politikaj malliberuloj kaj sustrate amase forkaptitaj personoj, ĝis la ribelo de Varsovio pereos ĉirkaŭ 20 000 varsovianoj; en Śniadówka (proksime al Puławy) germanoj pafmortigis 17 polojn kaj en aliaj 5 lokoj 44 personojn; en Puławy kaj en aliaj 5 lokoj germanoj pafmortigis 61 polojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Popola Gvardio en Varsovio atencis kontraŭ germana restoracio — pereis 16 SS-anoj kaj ĝendarmoj; laŭ germana statistiko en ĜG ĝis tiu ĉi tago pereis flanke de la Pola Rezistomovado ĉirkaŭ 1000 germanoj; Orienta Fronto: trupoj de 2-a Ukraina Fronto eliris batale el regiono de Krivij Rih, trupoj de la 3-a ekatakis en Dnipropetrovska provinco, de la 4-a liberigis Melitopolon; Brazilo agnoskis Italion kiel "kunbatalantan" ŝtaton
- 1944: Germana polico pafmortigis en distrikto Nowy Targ 13 personojn; Ruĝa Armeo konkeris Suwałki — kutime 3 tagojn poste NKVD taĉmentoj per teroro altrudis la duan sovetan okupadon; Universitato Maria Curie-Skłodowska fondiĝis en Lublin, tri monatojn post "liberigo" de la urbo, kun komunista juda rektoro, por kontraŭstari al Katolika Universitato de Lublin; Asocio de Polaj Ĵurnalistoj aranĝis en Edinburgo vesperon por omaĝi al heroa Varsovio; Pacifika Fronto: Batalo de Lejtea Golfo komenciĝis — la plej granda maraera batalo de la dua mondmilito, kie la usona armeo frakasis la japanan ŝiparon - unuafoje japanaj kamikazoj atakis usonajn ŝipojn; Orienta Prusio: trupoj de la 3-a Belorusa Fronto trarompis defendon de la malamiko konkerante Stołupiany kaj Gołdap
- 1945: Pola Radio en Katowice ekfunkciis pere de Radiostacio de Gliwice
- 1950: Sur stratoj de Varsovio aperis la unuaj taksioj
- 1952: Kazimierz Kamieński, komandanto de la 6-a Vilna Brigado de la Pola Enlanda Armeo estis arestita — unu el la plej longe batalintaj soldatoj de kontraŭkomunista subtera movado, kondamnita al 6-foja mortpuno, ekzekutita
- 1954: Okcident-Eŭropa Unio fondiĝis kiel politik-defenda organizaĵo kaj okupado de FRG estis nuligita (laŭ Parizaj konvencioj)
- 1956: Stalinismo: oni kreis la Tutpollandan Klubon de Progresema Katolika Intelektularo, poste la Klubon de Katolikaj Intelektuloj — komence la grupo postulis interkonsenton kun komunista diktaturo, polaj klerikoj distanciĝis
- 1956: Revolucio en Hungario kiel batalo por libereco de la vorto kaj homaj rajtoj kontraŭ la komunista registaro komenciĝis — sange subpremita de Ruĝa Armeo: ĉirkaŭ 2700 hungaroj pereis, 13 mil estis vunditaj kaj ĉ. 300 ekzekutitaj (i.a. ĉefministro Imre Nagy), 20 000 elmigris tra landlimo kun Aŭstrio (trionon da helpo spontane liveris poloj; laŭ oficialaj datumoj pereis 600 sovetiaj soldatoj)
- 1957: Pola Popola Respubliko kaj Sovetunio subskribis interkonsenton pri nombro, dislokiĝo kaj movoj de la Soveta Armeo restanta en Pollando (ĝis 62-66 mil soldatoj)
- 1957: Batalo pri Ifni (Hispania Saharo) eksplodis inter franca-hispana armeo kaj la maroka
- 1958: Belga desegnisto de bildstrioj Peyo unuafoje aperigis Smurfojn
- 1971: Kun konsento de komunistaj regopovoj primaso de Hungario József Mindszenty, post 15-jara restado en usona ambasadejo en Budapeŝto, foriris al Vieno
- 1971: En Pollando finiĝis proceso de la gvidantoj de kontraŭkomunista organizaĵo "Ruch" (Movado) — Andrzej Czuma kaj aliaj pro "provo faligi socialisman reĝimon en Pola Popola Respubliko" estis kondamnitaj al 4 ĝis 7 jaroj de mallibero
- 1983: En Bejruto eksplodis du kamionoj plenigitaj de TNT pro samtempaj atakoj de sinmortigantoj al kazerno - pereis 241 usonaj soldatoj, 58 francaj soldatoj kaj 6 libanaj civiluloj
- 1984: En Pollando oni kaptis oficirojn de sekureca servo, kiuj kidnapis kaj murdis kapelanon de "Solidareco" pastron Jerzy Popiełuszko
- 1989: Kun proklamo de la Respubliko Hungario fare de Mátyás Szűrös kaj ekvalido de la nova konstitucio, la Hungara Popola Respubliko finiĝis kune kun la erao de komunismo
- 1989: Hispana ĵurnalo "El Mundo" aperis
- 1991: Bartolomeo la 1-a estis elektita Patriarko de Konstantinopolo
- 1992: Unua nekomunista prezidento de Hungario Árpád Göncz ne povis fari sian funebran memorparolon pri la hungara revolucio de 1956 en la Hungara Parlamentejo pro protestoj kontraŭ li
- 1992: Israela ĉefministro Benjamin Netanjahu kaj palestina gvidanto Jaser Arafat subskribis land-por-pacan traktaton
- 1992: Akihito kiel unua imperiestro de Japanio vizitis Ĉinion
- 1993: Bosnio kaj Hercegovino: masakro de bosnoj en Stupni Do (Kantono Zenica-Doboj)
- 1995: Yolanda Saldívar estis kulpigita pri unuagrada murdo de populara meksik-usona kantistino Selena, konata de latinida popularmuziko
- 1996: Papo Johano Paŭlo la 2-a konstatis en letero al Papa Akademio de la Sciencoj, ke darvinismo estas io pli ol nura hipotezo
- 2001: Premiero de iPod - portebla MP3-ludilo de la firmao Apple
- 2001: Litovio subskribis ekstradician interkonsenton kun Usono
- 2002: Terorisma atako kontraŭ la teatro ĉe Dubrovka kun postulo de tuja retirigo de la rusia armeo de Ĉeĉenio — la trian tagon dum operaco de sekretaj servoj oni plenigis la ejon per gaso, kio malhelpis al la teroristoj eksplodigi bombojn; pereis 300 el 900 ostaĝoj kaj ĉiuj teroristoj
- 2005: Pollando: en prezidenta balotado Lech Kaczyński venkis Donaldon Tusk malgraŭ tute kontraŭa opinisondado — lia prezidanteco iĝis turnopunkta por Pollando kaj Mez-Orienta Eŭropo
- 2007: Kosmoesplorado: misio STS-120 de la kosmopramo Discovery komenciĝis, kies celo estis livero de modulo al Internacia Kosmostacio kaj interŝanĝo de skipo de la 16-a ekspedicio
- 2008: Ĉina disidento Hu Jia ricevis Saĥarov-Premion atribuatan de Eŭropa Parlamento
- 2011: Novaj regopovoj de Libio oficiale anoncis liberigon de la lando kaj finon de la Libia enlanda milito
- 2011: En la turka Provinco Van 604 personoj pereis kaj 4152 vundiĝis rezulte de tertremo, kies forteco estis 7,1 gradoj laŭ skalo de Richter
- 2011: En Tunizio okazis unua voĉdono post faligo de diktatoreco de prezidento Zine El Abidine Ben Ali
- 2015: Francio: 43 personoj pereis kaj 8 vundiĝis pro akcidento de pasaĝera aŭtomobilo kun kamiono en Puisseguin apud Bordeaux
- 2016: Kamparana Popola Unio de Litovio gajnis parlamentan voĉdonadon en Litovio
- 2018: Ĝenerala sekretario de Vjetnama Komunista Partio Nguyễn Phú Trọng iĝis prezidento de Vjetnamio
- 2021: Pollando sendis la trian konvojon kun humanitara helpo al Belorusio (antaŭaj transportoj ne ricevis permeson trapasi la ŝtatlimon); samtage tri brigadoj de la Teritoria Defend-Armeo el Lublinio, Polesio kaj Mazovio komencis operacon "Protekto 21" laŭlonge de la landlimo, malantaŭ la trikilometra zono de eksterordinara stato, kiun provas ĉiutage eksterleĝe trapasi centoj da migrantoj, alveturigataj al Minsk de Proksima Oriento, por atingi Germanion
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 242-a tago de la rusa agreso: Pasinttage defendantoj de Ukrainio eliminis el bataloj ĉ. 400 rusiajn soldatojn, detruis 18 kirasitajn veturilojn, 14 artileriajn sistemojn kaj 5 tankojn; nokte en Mikolajeva provinco ukraina armeo paffaligis 14 irandevenajn senpilotajn aviadilojn; en okupitaj teritorioj de Luganska provinco rusaj okupantoj detranĉas kurenton por devigi loĝantaron al forlaso de siaj domoj; en Rivno, pro manko de kurento, sekvasemajne lernejoj estos fermitaj; dum rusa okupado de Kieva provinco printempe rusoj forveturigis 147 personojn al Rusio, la sorto de 89 personoj estas nekonata; el Oleŝki al Krimeo 12 infanoj el prizorgejo estis foveturigitaj de rusoj (oni sisteme forkaptas kaj deportas ukrainajn infanojn); la plej granda nombro de mortigitaj aŭ vunditaj infanoj estis dokumentita en Donecka provinco — 419; ĉe ukraina-belorusa ŝtatlimo ukrainaj limgardistoj hisis historiajn blankajn-ruĝajn-blankajn flagojn, malpermesitajn de Aljaksandr Lukaŝenka, kaj uzataj de opozicio;
- Mondreago: Norvegio raportis pri rusiaj senpilotaj aviadiloj super naftoplatformoj, kaj malferme diras pri spionado, sabotminaco kaj timigo, kune kun arigo de informoj por potencialaj atakoj; en Permjo denove ekbrulis fabriko de eksplodaĵoj produktanta ŝarĝojn por raketaj pafilaroj; Verĥovna Rada transdonis, ke Grupo G7 deklaris alvoki Rusion al tuja plena rekontrolo de Zaporiĵa nuklea centralo, retiro de sia skipo kaj trupoj kaj rezigno pri provoj subigi la elektrejon al rusia administrado; franca Ĝenerala Direktoraro pri Interna Sekureco avertis, ke rusaj spionoj utiligas Leboncoin, popularan retpaĝon kun anoncoj, por varbi kunlaborantojn kaj akiri informojn de studentoj kaj junaj spertuloj el diversaj kampoj
- 1491: Ignaco Lojola, hispana teologo, fondinto de jezuita ordeno (m. 1556)
- 1543: Juan de la Cueva, hispana poeto kaj dramaturgo (m. 1612)
- 1715: Petro la 2-a, imperiestro de la Rusia Imperio (m. 1730)
- 1777: Ferdinand Dümmler, germana eldonisto (m. 1846)
- 1801: Albert Lortzing, germana komponisto, aktoro, kantisto (m. 1851)
- 1805: Adalbert Stifter, aŭstra verkisto kaj pentristo, enestanta en Austria antologio (m. 1868)
- 1817: Pierre Larousse, franca verkisto, gramatikisto, redaktoro, leksikografo, enciklopediisto kaj eldonisto (m. 1875)
- 1825: Julius Gotthelf Kühn, germana agronomo kaj fungosciencisto (m. 1910)
- 1825: Friedrich von Schmidt, aŭstra-germana arĥitekto (m. 1891)
- 1831: Béla Bánffy, hungara politikisto (m. 1888)
- 1834: Hermann Usener, germana filologo kaj religiosciencisto (m. 1905)
- 1837: Mór Kaposi, hungara haŭtkuracisto, profesoro (m. 1902)
- 1844: Wilhelm Leibl, germana pentristo (m. 1900)
- 1871: Alberto Couto Fernandes, brazila direktoro, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, prezidanto de Brazila Klubo Esperantista, prezidinta la 2-an Brazilan Kongreson de Esperanto (m. 1946)
- 1875: János Keményfy, hungara literaturhistoriisto, kritikisto (m. 1943)
- 1875: Gilbert Newton Lewis, usona kemiisto, kreinto de la nocio fotono, klariginta kovalentan ligon (m. 1946)
- 1882: Kato Misao, japana inĝenier-oficiro, fondinto de Nippon Esperanto-Societo (m. nekonata)
- 1883: Niko Bubalo, kroata financa oficisto de Mostar, pioniro de Esperanto en Bosnio kaj Hercegovino, tradukisto el la kroata kaj serba de popolaj kantoj, kunlaboranto de "Katolika Mondo", aŭtoro de Esperanta gvidlibro tra Bosnio kaj Hercegovino, Esperanto-ŝlosilo kaj Esperanto-horvata-serba vortaro: oficiala radikaro (m. 1924)
- 1885: Jan Czochralski, pola kemiisto kaj metalsciencisto (m. 1953)
- 1886: Nándor Guncser, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1963)
- 1887: Dezső Faragó, rumania hungara ĵurnalisto kaj vojaĝisto (m. 1953)
- 1891: Imre Palló, hungara operkantisto (m. 1978)
- 1891: Marcell Roth, rumania hungara, hungara kuracisto (m. 1945)
- 1892: Jan Kowalewski, pola subkolonelo, kriptologo, lingvisto kaj soldato rompinta sovetajn ĉifrojn dum la pola-bolŝevika milito (m. 1965)
- 1901: Ivo Rotkvić, kroata juristo, Esperanto-verkisto, kunlaboranto de Duŝan Maruzzi, vortaristo, oratoro, aktivulo de Sudslava Esperanto-Ligo, tradukisto (m. 1983)
- 1905: Felix Bloch, usona fizikisto Nobelpremiita, partopreninto de la projekto Manhattan (m. 1983)
- 1908: Ilja Frank, soveta fizikisto Nobelpremiita (m. 1990)
- 1911: János Bottyán, hungara reformita pastro, redaktoro (m. 1984)
- 1911: Márton Lőrincz, hungara sportisto, ĉampiono pri luktado (m. 1969)
- 1915: Józef Kuraś, pola partizano (m. 1947)
- 1919: Lea Zentai, hungara ĵurnalistino kaj ekonomikistino (m. 1977)
- 1920: Gianni Rodari, itala verkisto (m. 1980)
- 1927: Leszek Kołakowski, pola filozofo kaj eseisto (m. 2009)
- 1927: Dezső Gyarmati, hungara akvopilkisto kaj politikisto (m. 2013)
- 1927: György Kiss Benke, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1960)
- 1927: Andrzej Strumiłło, pola artisto, grafikisto, fotisto, poeto, verkisto (m. 2020)
- 1936: Philip Kaufman, usona reĝisoro kaj scenaristo
- 1940: Pelé, brazila futbalisto, ministro pri sporto (m. 2022)
- 1940: Ferenc Klepp, rumania hungara matematikisto kaj lernolibroverkisto
- 1941: Igor Smirnov, prezidento de Ĉednestrio
- 1942: Michael Crichton, usona verkisto, scenaristo, reĝisoro, filmproduktoro kaj kuracisto (m. 2008)
- 1943: Václav Neckář, ĉeĥa aktoro kaj kantisto
- 1945: Claude Nourmont, franca instruistino kaj esperantistino, redaktorino de "Le Monde de l'Espéranto", prezidantino de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, LKK-ano de UK 1998, vicprezidanto de UEA 2004-2013, honora prezidantino de TEJO (m. 2022)
- 1947: Kazimierz Deyna, pola oficiro kaj futbalisto (m. 1989)
- 1947: Abd al-Aziz Rantisi, palestina infankuracisto kaj gvidanto de Hamas, murdita (m. 2004)
- 1951: Fatmir Sejdiu, albana politikisto, prezidento de Kosovo
- 1954: Éva Ráduly-Zörgő, rumania hungara sportistino, psikologino
- 1955: Dagmar Leupold, germana verkistino
- 1956: Antal Farkas, hungara reformita pastro, poeto
- 1959: "Weird Al" Yankovic, usona akordionisto, kantisto, kaj komedia parodiisto
- 1965: Johanna Bodor, rumania hungara/hungara baletartistino
- 1966: Marianne Cathomen, svisa kantistino
- 1969: Dolly Buster, ĉeĥa aktorino kaj eksa pornoaktorino
- 1985: Masiela Lusha, usona aktorino kaj verkistino, poetino, filantropo
- 1986: Emilia Clarke, angla aktorino
- -42: Marko Bruto, romia politikisto, militisto, verkisto, parolisto, kunmortiginto de Julio Cezaro (n. -85)
- 930: Daigo, imperiestro de Japanio (n. 885)
- 1590: Bernardino de Sahagún, franciskana misiisto (n. 1499)
- 1616: Leonhard Hutter, germana teologo (n. 1563)
- 1799: József Batthyány, primaso de Hungario, mecenato (n. 1727)
- 1802: Johann Benjamin Busch, germana teologo (n. 1727)
- 1862: Blanka Teleki, hungara politikistino (n. 1806)
- 1867: Franz Bopp, germana lingvisto, sanskritologo, specialiĝanta pri hindeŭropa lingvaro (n. 1791)
- 1872: Théophile Gautier, franca poeto, romanverkisto, pentristo kaj kritikisto pri arto (n. 1811)
- 1877: Johann Jakob Leitzmann, germana teologo kaj numismatikisto (n. 1798)
- 1881: László Sámi, hungara pedagogo, publicisto (n. 1817)
- 1888: Gábor Kemény, hungara politikisto, ministro (n. 1830)
- 1905: Emile Oustalet, franca zoologo (n. 1844)
- 1910: Chulalongkorn, reĝo de Siamo, reformisto kiu interalie abolis sklavecon (n. 1853)
- 1911: József Bokor, hungara komponisto, dirigento (n. 1869)
- 1919: Kobajaŝi Mokiĉi, japana desegnisto pri konstruado, japana esperantisto el Jokosuka (n. 1899)
- 1927: Bernát Alexander, hungara filozofo, esteto, kritikisto, tradukisto, profesoro (n. 1850)
- 1933: Ivan Ŝirjaev, rusia instruisto, kunlaboranto de "L' Esperantiste", "Lingvo Internacia", "La Lumo", "La Ondo de Esperanto", "Literatura Mondo" kaj iniciatinto de la Enciklopedio de Esperanto, enestanta en antologio 33 Rakontoj, lanĉita de la eldonejo Pro Esperanto (n. 1877)
- 1937: Sámuel Kastriener, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1871)
- 1937: Miĥajl Semenko, ukraina verkisto, viktimo de la Granda purigo (n. 1892)
- 1944: Charles Glover Barkla, brita Nobelpremiita fizikisto (n. 1877)
- 1948: Béla Zerkovitz, hungara komponisto (n. 1881)
- 1949: János Bodor, hungara reformita pastro, rakontisto kaj verkisto (n. 1861)
- 1949: Dózsa Szilágyi M., hungara, rumania hungara pastro, kuracisto kaj verkisto (n. 1879)
- 1958: Erich Köhler, germana politikisto kaj ekonomikisto, prezidanto de Bundestag (n. 1892)
- 1958: Hugo Gräf, germana seruristo kaj politikisto (n. 1892)
- 1967: Jindřich Jindřich, ĉeĥa komponisto, pianisto kaj etnografo (n. 1876)
- 1972: Gabriel Chavet, franca komerca direktoro, pacisto, rotariano vivanta en Lillo kaj Parizo, sekretario de Esperantista Centra Oficejo kaj de Lingva Komitato, redaktoro de "Oficiala Gazeto Esperantista", la plej aĝa membro de Veterana Esperantista Klubo (n. 1880)
- 1977: Gyula Szövérdy, hungara verkisto kaj instruisto (n. 1909)
- 1984: Oskar Werner, aŭstra teatra kaj kina aktoro (n. 1922)
- 1986: Károly Dénes, rumania hungara instruisto, grafikisto (n. 1944)
- 1990: Louis Althusser, franca marksista filozofo (n. 1918)
- 1992: Wilfried Haslauer la malpli juna, aŭstra politikisto (n. 1926)
- 1993: Wacław Felczak, pola historiisto, kuriero de la pola ekzila registaro, opoziciulo, profesoro (n. 1916)
- 1996: Zoltán Csizér, rumania hungara kuracisto (n. 1917)
- 1998: Vladimir Izosimov, rusa esperantisto, tradukanto, preleganto, instruanto kaj ĉeforganizanto de la Ruslanda Esperantista Kongreso, ligita kun Esperantista klubo "Revo" (n. 1947)
- 2004: József Faragó, rumania hungara folkloristo kaj instruisto (n. 1922)
- 2010: David Thompson, ĉefministro de Barbado (n. 1961)
- 2011: John McCarthy, usona komputikisto, aŭtoro de la programlingvo Lispo, de nova komputillingvo kaj de la nocio artefarita intelekto (n. 1927)
- 2011: Jean Amadou, franca komikisto, kanzonverkisto kaj ĵurnalisto (n. 1929)
- 2012: Wilhelm Brasse, pola fotisto, malliberulo de Aŭŝvico, laborinta kiel dokumentisto (laŭ SS-ordono) (n. 1917)
- 2015: Kazimierz Śliwa, suboficiro de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento kaj de Pola Enlanda Armeo, la plej juna el mutobskuruloj (n. 1925)
La 23-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):