From Wikipedia, the free encyclopedia
Diktatoreco aŭ Diktaturo estas politika sistemo, en kiu registaro (kaj precipe ĝia estro) postulas ion kaj ĉiuj aliaj devas obei, sed ne ĉiam devas temi pri estro de ŝtato, sed ankaŭ povas temi pri estro de urbo, vilaĝestro, tribestro aŭ ĝenerale pri persono, kiu klinas al tiu ĉi stilo de sistemo eĉ ne devante esti ies estro.
Diktaturo estas aŭtokrateca aŭ aŭtoritatema ŝtatformo en kiu registaro estas regita fare de individuo: nome diktatoro kiel en oligarkio. Ĝi estas aŭtokrateca formo de absoluta regado, per gvidado senrestrikta perleĝe, konstitucioj, aŭ aliaj sociaj kaj politikaj faktoroj ene de la ŝtato kiu estu super la diktatoro, kaj sen potencdisiĝo, tiel ke la diktatoro kontrolas la tri registarajn branĉojn: la leĝdona povo, la juĝistaro kaj la ekzekutivo.
Diktaturo povas esti ŝtatkontrolita fare de unu persono, aŭ grupeto de homoj. En tiu ŝtatformo la potenco ripozas tute sur la persono aŭ grupo de homoj, kaj povas esti akirita fare de perforto aŭ de heredo: escepte eĉ de balotado. La diktatoro(j) ankaŭ povas preni for multon de la libereco de ĝiaj popoloj.
Oni kutime faras distingon inter diktaturo kaj monarkio (inkluzive de absoluta monarkio, en kiu la monarko centralizas ĉiujn regopovojn), en kiu ekzistas argumento por la legitimeco de registaro per heredo aŭ konstitucia tradicio.
La plej ĝenerala esprimo estas despotismo, ŝtatformo en kiu ununura unuo regas per aŭtokratio. Tiu unuo povas esti individuo, kiel en aŭtokratio, aŭ ĝi povas esti grupo,[2] kiel en oligarkio. Despotismo povas signifi tiranecon (domineco tra minaco de puno kaj perforto), aŭ absolutismon; aŭ diktaturo (ŝtatformo en kiu la reganto estas absoluta diktatoro, ne limigita fare de konstitucio, leĝoj aŭ opozicio, ktp.).[3] Diktaturo povas preni la formon de absolutismo aŭ totalismo.
Diktaturo estas "ŝtatformo en kiu aŭtokratio estas koncentrita en diktatoro aŭ malgranda grupo" aŭ "registara organizo aŭ grupo en kiu aŭtokratio estas tiel koncentrita",[4] dum demokratio, kun kiu la koncepto de diktaturo ofte estas komparita, estas difinita fare de la plej multaj homoj kiel ŝtatformo kie tiuj kiuj regas estas elektitaj tra ĝeneralaj voĉdonoj. Aŭtoritatemaj diktaturoj estas tiuj kie ekzistas malmulte da politika mobilizado kaj "grupeto ekzercas potencon ene de formale malklare difinitaj limoj sed fakte tre antaŭvideblaj".[5] Totalismaj diktaturoj implikas "ununuran partion gviditan fare de ununura potenca individuo kun potenca sekreta polico kaj tre evoluinta ideologio." Ĉi tie, la registaro havas "totalan kontrolon de amaskomunikiloj kaj sociajn kaj ekonomiajn organizojn".[6] Hannah Arendt etikedis totalismon kiel nova kaj ekstrema formo de diktaturo implikante izolitajn individuojn en kiuj ideologio ludas ĉefan rolon en difinado kiel la tuta socio devus esti organizita.[7] Juan Linz argumentas ke la distingo inter aŭtoritatema registaro kaj totalitarismo estas ke dum aŭtoritatisma serĉas sufoki politikon kaj politikan mobilizadon (malpolitikigo), totalitarisma serĉas kontroli politikon kaj politikan mobilizadon.[8]
Diktaturoj povas esti klasifikitaj laŭ kelkaj manieroj, kiel ekzemple:
Diktatoroj povas atingi povon per nombraj vojoj, nome la jenaj ekzemple:
Sekreta polico (aŭ politika polico) estas formita per spionaj, sekurecaj aŭ policaj agentejoj kiuj kovras operacojn kontraŭ politikaj opoziciantoj kaj disidentoj. Organizoj de sekreta polico estas karakteraj de totalismaj reĝimoj. Uzita por protekti la politikan povon de individua diktatoro aŭ aŭtoritatisma reĝimo, la sekreta polico ofte funkcias ekster la leĝaro kaj estas uzata por subpremadi disidentojn kaj malfortigi la politikan opozicion, ofte per perforto.
En diktaturoj ne ekzistas apartigo de povoj, kaj tiele la diktatoro, unika partio aŭ reganta grupo aŭ familio havas totalan kontrolon de la parlamento aŭ leĝofara institucio, de la jura povo kaj tribunaloj, de la armeo, de la polico kaj de ĉiuj ŝtataj instancoj, krom de la amaskomunikilaro.
Stabila diktaturo estas diktaturo kiu povas resti en povo por longaj periodoj. La stabila diktaturteorio koncerne Sovetunio eltenis ke post la sinsekvaj krizoj sekvante la morton de Josif Stalin, la venka gvidanto supozis la statuson de stalinista diktatoro sen la teroraparataro de Stalin.[15] Ĉilio kaj Paragvajo estis konsideritaj kiel stabilaj diktaturoj en la 1970-aj jaroj.[16] Estis argumentite ke stabilaj diktaturoj kondutas alimaniere kiel malstabilaj diktaturoj. Maria Brouwer opinias ke "ekspansiemaj politikoj povas malsukcesi kaj subfosi la aŭtoritaton de la gvidanto. Stabilaj diktatoroj, faris tial, estu emaj sindeteni de armea agreso. Tio validas por imperiaj Ĉinio, Bizanco kaj Japanio, kiuj sindetenis de vastigado de sia imperio ĉe iu punkto en tempo. Emerĝantaj diktatoroj, kompare, volas gajni la subtenon de homoj promesante al ili riĉaĵon de transprenado de hejma aŭ fremda riĉaĵo. Ili havas ne multon perdindan okaze de malsukceso, dum sukceso povus levi ilin al pozicioj de riĉaĵo kaj potenco."[17]
Plenaj demokratioj:
|
Miksaj reĝimoj:
|
Unu el la taskoj en politika scienco estas mezuri kaj klasigi reĝimojn ĉu diktatorecajn ĉu demokratiajn. Freedom House, Polity IV kaj Democracy-Dictatorship Index estas tri el la plej uzataj datumbazoj fare de politikaj sciencistoj.[18]
Ĝenerale, estas du esploraj alproksimiĝoj: la minimuma alproksimiĝo, kiu fokuzas sur la fakto ĉu lando havas kontinuajn balotojn kiuj estas konkurenceblaj, kaj la substanca alproksimiĝo, kiu etendas la koncepton de demokratio por inkludi homajn rajtojn, gazetliberecon, kaj la regadon de la leĝo. La Demokrati-Diktatoreca Indekso estas vidata kiel ekzemplo de la minimuma alproksimiĝo, dum la Polity datuma serio, estas pli substanca.[19][20][21][22]
Inter la du mondmilitoj, oni priskribis kvar tipojn de diktatorecoj: nome Konstitucia, Komunisma (teorie kiel la "diktatoreco de la proletaro"), Kontraŭrevolucia kaj faŝisma. Ekde la Dua Mondmilito, oni agnoskis pli larĝan gamon de diktatorecoj, kiel la diktatorecoj de la Tria Mondo, teokratiaj aŭ religiaj diktatorecoj kaj dinastiaj aŭ famili-bazitaj diktatorecoj.[23]
Dum la Respublika fazo de la Antikva Romo, Romia diktatoro estis la speciala magistrato kiu tenis bone difinitajn povojn, normale por ses monatojn por unu regotempo, kutime kombine kun konsuleco. Romiaj diktatoroj ricevis absolutan povon dum epokoj de neceso. Dum plenumo, ilia povo estis origine nek arbitra nek nekomprenebla, kaj estis subjekto de juro kaj oni postulis aljustigon de ilia agado. Ne estis tiaj diktatorecoj post la komenco de la 2a jarcento a.K. kaj postaj diktatoroj kiel Sulao kaj la romiaj imperiestroj praktikis la povon multe pli personece kaj arbitre. Ĉar la romia imperiestro estis ankaŭ reĝo kiel tuto sed sen tiu nomo, ĉar tiu koncepto restis tabua por la tradicia Romia socio, la institucio ne estis antaŭenigita en la cetero de la Romia Imperio.
Post la falo de la hispana kolonia regado, variaj diktatoroj enpoviĝis en multaj sendependiĝintaj landoj. Ofte estrante privatan armeon, tiuj kaŭdiloj aŭ mem-nomumitaj politik-militistaj estroj, atakis malfortajn naciajn registarojn post ili kontrolis la politikajn kaj ekonomiajn povojn de unu regiono, kun ekzemploj kiel Antonio López de Santa Anna en Meksiko kaj Juan Manuel de Rosas en Argentino. Tiaj diktatoroj estis referencataj ankaŭ kiel "personismaj".
La tajdo de militistaj diktaturoj en Centra kaj Sudameriko en la dua duono de la 20-a jarcento lasis partikularan markon sur la kulturo de Latinameriko. En Latinamerika literaturo, la subĝenro de pridiktatora romano kiu defiis la povon kaj subprememon de diktatorecoj kaj de Kaŭdilismo estas grava ĝenro. Tiele kiel sekvo estas multaj filmoj kiuj priskribas tiujn Latinamerikajn militreĝimojn.
Kurioze la unua romano kiu estis verkita pri latinamerika diktatoro estus publikigita ne de latinamerika, sed de hispana verkisto, nome Ramón María del Valle-Inclán, kiu metis en "Tirano Banderas" sian sperton en Meksiko. "El señor Presidente" (1946) de Miguel Ángel Asturias fokusiĝas pri la figuro de la diktatoro, dum "Torotumbo" (1956) fokusiĝas al insurekcio kontraŭdiktatora okazanta en tempo de karnavalo. Aliaj latinamerikaj verkistoj kiel Gabriel García Márquez en "El otoño del patriarca", Augusto Roa Bastos en "Yo, el supremo", Alejo Carpentier en "El recurso del método" o Mario Vargas Llosa en "La fiesta del chivo" ripetas tion kio iĝis bedaŭrinda temo kaj en la fikcio kaj en la realo.
En la unua duono de la 20a jarcento, komunismaj kaj faŝismaj diktatorecoj aperis en vario de science kaj teknologiaj progresintaj landoj, kio estas tre diferenca fenomeno el la diktatorecoj en Latinameriko kaj ĉe post-koloniaj diktatorecoj en Afriko kaj Azio. Ĉefaj ekzemploj de modernaj totalismaj diktatorecoj estas jenaj:
Post la Dua Mondmilito, diktatoroj establis sin mem en kelkaj novaj ŝtatoj de Afriko kaj Azio, ofte malprofite aŭ malsukcese al konstitucioj hereditaj el la koloniaj potencoj. Tiuj konstitucioj ofte malsukcesis funkcii sen forta meza klaso kontraŭ la antaŭekzistanta aŭtokrata regado. Kelkaj elektitaj prezidentoj kaj ĉefministroj kaptaĉis la povon subpremante la opozicion kaj instalante unu-partian regadon kaj aliaj establis militistajn diktatorecon danke al siaj armeoj. Ĉia ajn estu ilia formo, tiuj diktatorecoj havis kontraŭan efikon sur la ekonomia kresko kaj la kvalito de politikaj institucioj.[24] Diktatoroj kiuj estis en posteno dum longa periodo de tempo trovis pli kaj pli malfacile funkciigi plifirmigajn ekonomiajn politikojn.
Ofte citita ekspluatema diktatoreco estas la reĝimo de Mobutu Sese Seko, kiu regis en Zairo el 1965 ĝis 1997, kaj fraŭdis ĉirkaŭ 5 mil milionoj de usonaj dolaroj el sia lando.[25] Pakistano estas alia lando kiu estis regata de tri militistaj diktatoroj dum preskaŭ 32 jaroj en 7 jardekoj de ties ekzistado. Dekomence ĉe Generalo Muhammad Ajub Ĥan kiu regis el 1958 ĝis 1969. La posta estis Generalo Zia-ul-Hak kiu uzurpis la povon en 1977 kaj plutenis ĝin la plej longdaŭra ĝis li mortis en aviadila akcidento en 1988. Dek jarojn post Zia, la Generalo Pervez Muŝarraf ekhavis la kontrolon post malvenko kontraŭ Barato en la Kargila Milito. Li restis en povo dum 9 jaroj ĝis 2008[26].
La tutmonda dinamiko de demokratiigo estis ŝlosila demando inter politikaj sciencistoj.[27][28] Oni diras, ke la Tria Demokratiiga Tajdo turnis kelkajn diktatorecojn en demokratioj[27] (vidu ankaŭ la kontraston inter la du bildoj de la Demokrati-Diktatoreca Indekso en 1988 kaj 2008).
La manieroj per kiuj la diversaj landoj transiris el diktatorecoj al demokratioj estis same diversaj. Tio videblas en la komparo de du tre proksimaj (geografie) cirkonstancoj, nome en Portugalio kaj en Hispanio en la mezo de la 1970-aj jaroj. Ambaŭ landoj estis suferintaj diktatorecojn (en Hispanio multe pli mortiga), sed en Portugalio okazis samtempe koloniisma milito en preskaŭ ĉiuj ties kolonioj en Afriko, kiuj deziris sendependigon. Sekve granda parto de la armeo estis kontraŭ la registaro kaj ĝia koloniisma politiko; alivorte granda sektoro de la armeo estis maldekstrema kaj preta interveni por influi en la politiko. Aliflanke en la najbara Hispanio la politika sektoro favora al la diktatoro Francisco Franco perdis povon, la socio mobiliziĝis kontraŭe, dum plej parto de la hispana armeo estis kontraŭ la demokratiigo.
En la 25a de aprilo 1974 okazis en Portugalio la puĉo kiu poste estis nomita Revolucio de la Diantoj; la maldekstraj armeanoj enpoviĝis, nuligis la diktatoremajn sektorojn de la polico kaj instalis unue demokratajn instituciojn kaj poste eĉ maldekstrajn registarojn, kiuj sendependigis la eks-koloniojn. En la najbara lando, la 20an de novembro 1975 mortis la diktatoro Francisco Franco, kiu iel estis preparinta la finigon de sia reĝimo nomumante sukcedanton kiel ŝtatestro Juan Carlos de Burbono, kiu tuj iĝos la reĝo de Hispanio. Tamen la poste nomita Hispana transiro al demokratio iris multe pli malrapide: la frankismaj sektoroj en la ekonomiaj sektoroj, la polico kaj la armeo bremsis la demokratiigon kaj eĉ ĝis nuntempe (preskaŭ duono de jarcento) ankoraŭ ne plenumiĝis diversaj politikoj rilataj al la transiro kaj al la nuligo de la diktatorecaj institucioj.
Unu el la argumentoj kiujn la registaro de George W. Bush uzis konstante dum la preparo de la invado de Irako en 2003 estas ke necesas elpostenigi Saddam Hussein kaj ke instali demokratian registaron en Irako helpus la plifortigon de demokratio en Mezoriento.[29] Tamen, la rezulto de ekonomiaj kaj strategiaj interesoj estis terura enlanda milito, kiu estis transigita al la najbara Sirio, la plifortigon de la islamisma terorismo kaj la malstabilecon de la tuta mondoregiono. Krome laŭ The Huffington Post, "La 45 landoj kaj teritorioj kun malmulta aŭ neniu demokratia regado reprezentas pli ol duono de la ĉirkaŭ 80 landoj en kiuj estas militbazoj de Usono. Esplorado fare de la politika sciencisto Kent Calder konfirmas kio estas konata kiel la "diktatoreca hipotezo": Usono tendencas subteni diktatorojn (kaj aliajn nedemokratiajn reĝimojn) en landoj kie Usono disponas el militbazaj instalaĵoj."[30]
Averto: Tiu listo estas nur informa kaj tio ne supozigas, ke ĉiuj en la listo estis samgrade diktatoroj. Estas diversaj kriterioj por mezuri la gradon de diktatoreco de diktatoroj kaj iliaj reĝimoj. Inter tuj kriterioj gravas la nombro de mortintoj, graveco de torturoj kaj aliaj suferoj kiujn okazigis iliaj diktatorecoj, la manko de libereco, la arbitreco de la politikaj decidoj, la avaremo de la diktatoroj, la longdaŭreco de la regotempo, la profito kaj malprofito kiujn ili okazigis por sia popolo ktp. Ĝenerale la sube listitaj politikistoj regis en landoj kaj epokoj en kiuj tute nek estis liberaj balotoj nek liberecoj nek respekto por homaj rajtoj. Tamen la konsidero de tiuj diktatoroj aŭ kvazaŭ-diktatoroj multe dependas de la menciitaj diversaj kriterioj. Menciindas la jenaj:
Kongrue kun la dumlonga masklisma apartigo de virinoj el la registaraj postenoj, kvankam ne neekzistanta partopreno (Golda Meir, Margaret Thatcher, Benazir Bhutto, Indira Gandhi, Angela Merkel ktp.), rimarkindas la absoluta manko de registinoj en tiu listo; same menciindas, ke en kelkaj okazoj diktatoroj de tiu listo ĝuis la aktivan akompanon de siaj edzinoj (eĉ post siaj mortoj), kiel ekzemple Nicolae Ceaușescu, Francisco Franco, Ferdinand Marcos kaj Augusto Pinochet.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.