Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio From Wikipedia, the free encyclopedia
Xi Jinping (pinjine) aŭ Ŝji Ĝjinping (esperante) (simpligita ĉina: 习近平; tradicia ĉina: 習近平; [ɕǐ tɕîn pʰǐŋ]) (naskiĝinte la 15an de junio 1953 en Pekino,[1] do nun 71-jara) estas ĉina politikisto, kiu estis Ĝenerala Sekretario de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Komisionestro de la Centra Milita Komisiono (CMK) ekde 2012, kaj Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko ekde 2013. Xi estis la Supra Gvidanto de Ĉinio, la plej eminenta politika gvidanto en Ĉinio, ekde 2012.
La filo de ĉina komunista veterano Xi Zhongxun (Ŝji Ĝongŝjun), oni forpelis tiun dum adoleskeco al kampara Yanchuan (Janĉŭan) Gubernio post la elpurigo de ties patro dum la Kultura Revolucio, kaj Xi loĝis en kaverno en la vilaĝo de Liangjiahe (Ljangĝjahe), kie tiu aliĝis al la KPĈ kaj laboris en la posteno de partia sekretario. Xi studis kemian inĝenierarton ĉe Tsinghua (Ĉinghŭa) Universitato kiel "Laborista-Kamparana-Soldata studento". Xi altrangiĝis politike en marbordaj provincoj de Ĉinio. Xi estis Guberniestro de Fujian (Fuĝjano) de 1999 ĝis 2002, kaj poste estis Guberniestro kaj Partia Sekretario de la najbara Zhejiang (Ĝeĝjango) de 2002 ĝis 2007. Post kiam oni eksigis la Partian Sekretarion de Shanghai (Ŝanhajo) Chen Liangyu (Ĉen Ljangju), Xi anstataŭis tiun dum mallonga tempo en 2007, kaj poste aliĝis al la Konstanta Komitato de la Politburoo kaj estis la unua sekretario de la Centra Sekretariejo en oktobro 2007. En 2008 Xi fariĝis la supozata posteulo de Hu Jintao (Hu Ĝjintaŭ) en la posteno de Supra Gvidanto. Pri tiu celo, Xi fariĝis Vicprezidento de la Ĉina Popola Respubliko kaj Vickomisionestro de la Centra Milita Komisiono. Xi oficiale ricevis la titolon de "gvidantara kerno" de la KPĈ en 2016. Xi ankaŭ estis membro de la 17a, 18a, 19a Konstanta Komitato de la Politburo de KPĈ ekde 2007. En 2018, Xi aboliciis limojn de mandato de prezidento.
Xi estas la unua Ĝenerala Sekretario, kiu naskiĝis post la establo de la Ĉina Popola Respubliko. Xi starigis multajn rimedojn por efektivigi partian obeadon kaj internan unuecon. Ties kampanjo kontraŭ koruptado kaŭzis la malsukceson de eminentaj nunaj kaj eksaj oficiuloj de la komunista partio, inkluzive membroj de la Konstanta Komitato de la Politburo. Xi faris pli agresema fremda politiko, precipe pri rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, pri teritoriaj asertoj en la Suda Ĉina Maro, kaj pri libera komerco kaj tutmondiĝo. XI klopondis vastigi la influon de Ĉinio en Afriko kaj Azio per la Iniciato Zono kaj Vojo.
Xi multe centrigis institucian povon per teni al si multajn postenojn, inkluzive estron de la nova Landa Sekureca Komisiono, kaj estron de novaj komitatoj pri ekonomiaj kaj sociaj reformoj, milita restrukturado kaj modernigo, kaj la interreto.[2]
Xi estas ofte priskribita kiel diktatoro de politikaj kaj akademiaj observantoj,[9] pro pliigo de cenzuro kaj amasa gvatado, plimalboniĝo de homaj rajtoj, la personeca kulto pri tiu, kaj la elimino de limoj pri kiom longe oni povas resti en sia posteno.[10][11][12][13][14][15][16][17][18][19][20][21] La politikaj pensoj de Xi estis inkluzivitaj en la konstitucioj de la partio kaj de la ŝtato.[22][23]
"Dokumento Nombro 9" estas sekreta interna dokumento dissendata ene de la Komunista Partio de Ĉinio en 2013 de la Ĝenerala Oficejo de la partio.[24][25] Ĝi estis unue eldonita en julio 2012.[26] La dokumento avertas pri sep danĝeraj okcidentaj valoroj:
Priraportado pri ĉi tiuj temoj en edukaj materialoj estas malpermesita.[29]
Xi pliigis ŝtatan direkton pri la ekonomio de Ĉinio, subtenante ŝtatposedatajn firmaojn,[30] kaj ankaŭ subtenante la privatan sektoron.[31] Xi pliigis la rolon de la Komisiono de Centraj Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, malpliigante la rolon de la Ŝtata Konsilio.[32] Ties regado faciligis al bankoj la eldonon de hipotekoj, pliigis fremdan partoprenadon en la obligacia merkato, kaj pliigis la mondan rolon de la landa valuto renminbio, helpante al ĝi aliĝi la korbo de specialaj rajtoj de enspezo de la Internacia Monunua Fonduso.[33] Je la 40a datreveno de la lanĉo de ĉinaj ekonomiaj reformoj en 2018, Xi promesis daŭrigi reformojn sed avertis, ke neniu "povas postuli al la ĉina popolo".[34] Ekde la komenco de la komerca batalo inter Ĉinio kaj Usono en 2018, Xi ankaŭ revivigis petojn por sindependo, precipe pri aferoj de teknologio.[35]
Post parolado de Jack Ma en 2020, en kiu tiu diris, ke ĉinaj bankoj havas "pensmanieron de lombardejo," kaj priplendis registaran reguladon, oni diris, ke Xi koleregiĝis kaj decidis haltigi la publikiĝon de la firmao Ant Group, kaj komencis subpremon de ĉinaj grandaj teknologiaj firmaoj.[36][37] En decembro 2020, Xi diris, ke unu el la plej gravaj celoj de 2021 estos pliigi kontraŭmonopolajn regulojn kontraŭ enretaj platformoj.[38] En marto 2021, Xi postulis la akcelon de la subpremo de tiaj firmaoj.[39][40]
Xi anoncis la Iniciaton Zono kaj Vojo (IZV) je septembro kaj oktobro 2013 dum vizitoj al Kazaĥio kaj Indonezio[41] kaj poste Li Keqiang (Li Keĉjang) propagandis ĝin dum ŝtataj vizitoj al Azio kaj Eŭropo. Xi faris la anoncon pri la iniciato en Astana, Kazaĥio kaj diris, ke ĝi estas "ora ŝanco".[42] Oni diris, ke IZV estas la ĉefa projekto de Xi, inkluzivante multajn infrastrukturajn kaj investajn projektojn en ĉiuj partoj de Azio, Eŭropo, Afriko, kaj Ameriko.[43] IZV estis aldonita al la konstitucio de la KPĈ dum la ferma sesio de la 19-a Partia Kongreso je la 24-a de oktobro 2017,[44] plu levante ĝian gravecon.[45]
Ĉinaj disidentoj akuzas Xi Jinping pri rompo de homaj rajtoj, koncentrado de la povo en siaj manoj kaj severigo de ĉiuj reguloj. Ili lanĉas de tempo al tempo retajn kampanjojn, foje uzante eŭfemismojn por eviti la ĉinan cenzuron. Tiel en 2020 iuj ĉinaj retumantoj uzis la kradvorton "Qi Cui" (ĉine 祈翠), kiu laŭvorte tradukeblas kiel "preĝu por jado", post kio laŭ iliaj raportoj la vorto "Cui" estis cenzorata en ĉinaj sociaj amaskomunikiloj kaj retludoj. La vortoludo estis bazita sur traktado de hieroglifoj, formantaj la familinomon de Xi Jinping, pro kio ĉinaj disidentoj interpretas la vorton "Fei Cui" (ĉine 翡翠, do jado) kiel "neante Xi" kaj "Xi mortas"[46].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.