Remove ads
iama Ĝenerala Sekretario de la Ĉina Komunista Partio From Wikipedia, the free encyclopedia
Hu Jintao (ĉine 胡錦濤/胡锦涛, pinjine: Hú Jǐntāo, naskiĝinta la 21-an de decembro 1942, do nun 82-jara) esperante ĤU' Ĝjintaŭo, estas ĉina politikisto. Li estas posteulo de Ĝang Zemin, fakte gvidis Ĉinion dum la 2000-jaroj.
Hu Jintao naskiĝis en 1942 en Ŝanhajo. De 1959 ĝis 1965 li studis en la eliteca Qinghua-Universitato en Pekino. Dum tiu ĉi tempo li aliĝis al la Ĉina Komunista Partio. Fininte siajn inĝenierajn studojn, li laboris en loĝeja kaj hidroteknika konstruado.
Li fariĝis en 1983 prezidanto de la Nacia Junulara Ligo kaj en 1985 sekretario de la Komunista Partio en la provinco Guizhou. En 1988 li fariĝis ĉefo de la Komunista Partio en Tibeto, kie li subpremis centojn da ribelintoj kontraŭ la ĉina okupado.
Jam en 1992 Deng Ŝiaoping antaŭvidis, ke Hu iam prezidantiĝos. Deng kaj Hu Jaobang subtenis lian politikan karieron, kiu efektive kondukis al la plej altaj postenoj. La 15-an de novembro 2002 li fariĝis - kiel posteulo de Ĝang Zemin - ĝenerala sekretario de la Ĉina Komunista Partio, kaj la 15-an de marto 2003 li prezidantiĝis.
Inter 2012 kaj 2013, Ŝi Ĝinping sekvis postojn de Hu Ĝintao, kiel Ĉefestro de Centra Milita Komisiono de ĈKP, Prezidanto de ĈPR.
Antaŭe: | Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio | Poste: | |
---|---|---|---|
Jiang Zemin | 2002-2012 | Xi Jinping |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.