From Wikipedia, the free encyclopedia
Simpligita ĉina skribo (ĉine: 简体字. Vidu sube.) estas laŭleĝa skribsistemo oficialigita de Ĉina Popola Respubliko dum la dua duono de la 20a jarcento. Por establi la novan sistemon oni nuligis speciale komplikajn litererojn aŭ anstataŭigis la speciale komplikajn literojn per aliaj pli facilaj. Tio estis farita kaj regule kaj neregule.
La karakteroj estas oficiale uzataj en ĈPR kaj Singapuro, kvankam tradiciaj karakteroj estas nune uzataj en Honkongo, Makao kaj Respubliko Ĉinio (Tajvano).
Simpligita ĉina skribo estas oficiale konata kiel 简化字 (pinyin-e: Jiǎnhuàzì), kaj familiare nomata 简体字 (pinyin-e: Jiǎntizì).
La ĉina teksto uzanta la simpligitan skribon estas nomata 简体中文 (pinyin-e: Jiǎntǐ zhōngwén).
Tradicia ĉina | Simpligita ĉina | Signifo |
---|---|---|
發 / 髮 | 发 | Haro/Eliĝi |
見 | 见 | Vidi |
體 | 体 | Korpo |
貝 | 贝 | Konko |
東 | 东 | Oriento |
車 | 车 | Veturilo |
長 | 长 | Longa/Estro |
門 | 门 | Pordo |
選 | 选 | Elekti |
韋 | 韦 | Ledo/Uzata kiel nomo |
讓 | 让 | Lasi/Igi |
風 | 风 | Vento |
飛 | 飞 | Flugi |
電 | 电 | Fulmo/Elektro |
馬 | 马 | Ĉevalo |
樂 | 乐 | Amuzo/Muziko |
鳥 | 乌 | Birdo |
麥 | 麦 | Tritiko |
塵 | 尘 | Polvo |
齊 | 齐 | Kune/Same |
齒 | 齿 | Dento |
龍 | 龙 | Drako |
龜 | 龟 | Testudo |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.