Plutokratio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Plutokratio (de la greka πλουτοκρατία, plutos 'riĉo' kaj kratos 'povo') estas regreĝimo, kiu okaze realiĝas eĉ kadre de demokratia sistemo, universala voĉdonrajto kaj parlamentismo, kiu povas difiniĝi kiel sistemo de regado, en kiu la potencon havas precipe la fontoj de riĉo.
Sintezo
Ĝi estas konsiderita kiel tipo de oligarkio laŭ klasika rigardo devena el la espertoj ĉe kelkaj grekaj kaj de mezepoka Italio (Ĝenovo, Venecio kaj Florenco) urbo-ŝtatoj. Ne konfuzendas la plutokration kun sistemoj kie la plenumado de la civitaneco estas ligita al minimuma riĉo, koresponda fakte al supozita intereso por la komunumo, ekzemple, la limigitaj voĉdonrajtoj kiuj postulas minimuman kontribuon al la publikaj financoj (censo). Tiuj sistemoj ne estas plutokratiaj ĉar la kontribuoj ne helpas la financojn de politika partio.
Literaturo
- Departamento de Derecho público y Área de Derecho Constitucional de la Universidad Pablo de Olavide, dua kurso de la Licenciatura en Derecho y LADE. Materiales Docentes de Derecho Constitucional II, 2006.
- Pedro Guevara, Democracia multirepresentativa. La selección aleatoria de representantes.
- Offe Y Schmitter, Las paradojas y los dilemas de la democracia liberal, 1995.
- Jean Jacques Rousseau, El Contrato Social, 1969.
- Noam Chomsky, Hegemonía o Supervivencia ISBN 84-666-1466-4, 2004.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.