Solrego (aŭ aŭtokratio) estas ŝtatformo, en kiu ĉiuj povoj de la politika sistemo estas unuigitaj en centran forton, kaj kiu permesas neniujn kontribuojn de la popolo al la ŝtata povo. La posedanto de la povo povas esti unuopulo aŭ grupo (partio, oficiraro aŭ komitato).
Interalie oni konsideras absolutan monarĥion kaj diktatorecon formoj de solrego. Unu diferenco inter diktatoreco kaj absoluta monarĥio estas, ke absoluta monarĥo akceptas la dian kaj/aŭ historian juron kaj donas al siaj subuloj protekton de persono kaj posedaĵoj. La diktatoro aliflanke ne estas ligata al iuj juraj normoj kaj pli arbitre interpretas ekzistantajn tradiciojn aŭ ordonojn.
La gvidanto de solrega sistemo nomiĝas solreganto, solregisto aŭ aŭtokrato.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.