Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
iPod (aŭ iPodo) estas portebla MP3-ludilo de la firmao Apple lanĉita en 23-a de oktobro 2001. Ekzistas diversaj modeloj de tiu aparateto (la plej malgranda nomiĝas "shuffle"). Unu el la tipaj dezajnaj apartaĵoj estas la blankaj orelaŭskultiletoj. La muzikdatumoj estas arkivigataj per la programo iTunes (ankaŭ de Apple) kaj, depende de la modelo, aŭ per Firewire aŭ per USB transigataj al la iPod. Ĉiu iPod estas uzebla ankaŭ kiel ekstera durdisko. Ekde la versio 1.2.6 de la firmvaro la iPod kapablas montri tekstojn (adresojn, kalendaron, notojn) transsenditajn de komputilo. La iPodoj de la kvina generacio aldone povas montri filmetojn en la formoj MPEG-4 kaj H.264. Alia ŝatata maniero uzi la iPodon estas aŭskulti podkastojn.
IPod | ||
---|---|---|
serio de modeloj vd | ||
Dum | 23-a de oktobro 2001 - nekonata/nuntempe | |
TTT | Oficiala retejo | |
La Apple-firmvaro ne havas esperantan tradukon. Sed nun estas eble uzi iPodon tute en Esperanto, per firmvaro "Rockbox" (Rokbokso) kun malferma kodo. Rokbokso funkcias nur en iPodoj de la kvara aŭ kvina generacio. Por instali Rokbokso-n en vian iPodon vi devas elŝuti la programon el www.rockbox.org kaj legi la gvidlibron (angle) ĉi tie Arkivigite je 2006-06-13 per la retarkivo Wayback Machine.
La traduko de Rokbokso estas laboraĵo de Marc-André Moreau, el Kebekio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.