Atombombita kupoldomo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La atombombita kupoldomo en Hiroŝimo (japane 広島平和記念碑, Hiroshima heiwa kinenhi, pacmemorigilo aŭ 原爆ドーム, angle Atomic Bomb Dome, atombombita kupolo) estas memorigejo en la japana havenurbo Hiroŝimo por la unua milita uzo de nuklea armilo. Ĝi troviĝas en la pacparko Hiroŝimo, en kiu troviĝas ankaŭ la pacmuzeo Hiroŝimo.
La kupoldomo estis la iama japana industria kaj komerca ejo, kiu estis konstruita en aprilo 1915 laŭ planoj de la ĉeĥa arkitekto Jan Letzel. La 6-an de aŭgusto 1945 je 8:16 (loka tempo), ĝi estis detruita de la usona atombombo Little Boy faligita de la usona bombaviadilo Enola Gay kaj tute forbrulis. Ĉiuj tie laborantaj homoj tiam mortis.
Malgraŭ la malgranda distanco de nur 160 metroj de la nulo-punkto multaj konstruaĵstrukturoj supervivis, interalie la aparta helpkonstruo de la kupolo, kiu donis sian nomon al la memorigejo. La restoj estis konservitaj en la tiama stato kaj apartenas malgraŭ la vetoo de Usono kaj Ĉinujo ekde decembro 1996 al la monda heredaĵo de Unesko.
Ĉu japanoj kulpas pri atoma bombo?, Monato, 1986/07, p. 14.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.