Ĝi enhavas hom-kreitajn respektive naturajn objektojn, kiuj meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.
Por esti akceptita en la mondheredaĵon objekto devas elstari en almenaŭ unu el jenaj ses kriterioj:
Signifo rilate al elstaraj ideoj aŭ historie gravaj personoj
La nocio de "kultura heredaĵo" venas de episkopo Henri-Baptiste Grégoire;
ĝi estis konvencie fiksita en la Konvencio de Hago de la 14-a de majo1954.
La ideo de la monda heredaĵo ekestis reage al la alvoko de Unesko en 1960, savi la monumentojn de Abu Simbel (Nubio) de subakviĝo pro konstruo de la Alta Baraĵo de Asuano.
Unufoje jare la Mondheredaĵa Komitato de Unesko kunvenas por decidi pri novaj heredaĵoj kaj diskuti la staton de jamaj.
En 2020, la listo de Mondaj Heredaĵoj inkluzivis 1 121 ejojn en 167 landoj kaj politikaj entoj (inkluzive de Kosovo kaj la Palestina Aŭtoritato). [1]
El tiu tuto, 869 estas kulturaj lokoj, 213 naturaj heredaĵoj.
la aliaj 39 estas ambaŭkategoriaj.
53 estas en la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.
Laŭ la Uneska heredaĵa listo, la mondo estas dividitaj en 5 regionoj:
La unua heredaĵo en la listo estas la insuloj Galapagoj.
La landoj kun la plej multaj heredaĵoj estas Italio kaj Ĉinio kun 55 heredaĵoj, sekvitaj de Hispanio kun 48 heredaĵoj.
La lokoj elektitaj en la listo de monda heredaĵo devas havi eksterordinaran valoron kaj respondi al almenaŭ unu el la jenaj kriterioj.
La ses unuaj kriterioj temas pri kultura heredaĵo, la kvar lastaj pri natura heredaĵo[2].
Kulturo
(1) La loko estas majstraĵo de la homa kreemo.
(2) Ĝi atestas pri grandega interŝanĝo de influoj, dum difinita periodo aŭ en difinita kultura areo, al disvolviĝo de arkitekturo aŭ tekniko, de monumentaj artoj, de urboplanado aŭ pejzaĝokreado.
(3) Ĝi estas unika aŭ almenaŭ eksterordinara atesto pri kultura tradicio aŭ nuna aŭ iama civilizo.
(4) Ĝi estas elstara ekzemplo de speco de konstruo aŭ de arkitektura aŭ teknika komplekso aŭ de pejzaĝo, kiu ilustras gravan periodon de homa historio.
(5) Ĝi estas elstara ekzemplo de tradicia homa vivejo, de tradicia uzado de tero aŭ maro, kaj bone prezentas kulturon (aŭ kulturojn) aŭ interagon de homo kun la ĉirkaŭa medio, precipe kiam la medio iĝis damaĝebla pro nemalfarebla ŝanĝo.
(6) Ĝi estas rekte aŭ materie asociita kun okazaĵoj aŭ vivaj tradicioj, ideoj, kredoj aŭ artaj kaj literaturaj verkoj havantaj eksterordinaran universalan signifon. (La komitato konsideras, ke tiu kriterio prefere uzindas kune kun aliaj kriterioj).
Naturo
(7) Ĝi prezentas naturajn fenomenojn aŭ lokojn kun eksterordinaraj natura beleco kaj estetika graveco.
(8) Ĝi estas elstara ekzemplo de gravaj paŝoj en la historio de Tero, inkluzive de vivo, geologiaj procezoj ludantaj rolon en la formiĝo de signifaj terformoj aŭ elementoj de fizika geografio.
(9) Ĝi estas elstara ekzemplo de ekologiaj kaj biologiaj procezoj ludantaj rolon en evoluo kaj disvolviĝo de ekologiaj sistemoj kaj komunumoj de teraj, akvaj, ĉemaraj kaj maraj kreskaĵoj kaj bestoj.
(10) Ĝi enhavas la naturajn vivejojn plej ekzempligajn kaj gravajn por konservado de biologia diverseco, inkluzive de tiuj, kie vivas endanĝerigitaj specioj havantaj eksterordinaran universalan valoron laŭ vidpunkto de scienco aŭ konservado.
Ĝi konsistas el naturaj objektoj (montoj, plantoj, pejzaĝoj ktp.), kiuj pro sia ekstrema malofteco meritas specialan protekton.
Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.
Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.
En 2013 ekzistas 981 heredaĵoj en 160 landoj:
el ili 759 estas kulturaj kaj 193 naturaj heredaĵoj,
29 estas ambaŭkategoriaj,
44 estas en la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.