Kanara lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kanara,[1] karnata[1] aŭ kannada lingvo[2] (kanare ಕನ್ನಡ [ˈkʌnːəɖɑː]) estas dravida lingvo parolata plejparte de la kanaroj en Barato, ĉefe en la gubernio de Karnatako. Kanaraj parolantoj estas signifaj lingvaj malplimultoj ankaŭ en la gubernioj de Andrapradeŝo, Telangano, Tamilnado, Maharaŝtro, Keralo kaj Goao. En 2001 estis ĉirkaŭ 38 milionoj da denaskaj parolantoj de la kanara.[3] La kanara estas unu el la oficialaj lingvoj de Barato kaj la oficiala kaj administra lingvo de Karnatako.

kanara | ||
ಕನ್ನಡ | ||
![]() | ||
Disvastiĝo de la Kanara | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
dialektoj de kannada lingvo | ||
Parolata en | Barato (Karnatako) | |
Parolantoj | 43 600 000 | |
Denaskaj parolantoj | >41 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | 11 milionoj | |
Skribo | Kanara skribo | |
Lingvistika klasifiko | ||
Dravidaj lingvoj
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Karnatako | |
Reguligita de | Diversaj akademioj kaj la Registaro de Karnataka | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | kn | |
ISO 639-2 | kan | |
ISO 639-3 | kan | |
SIL | KAN | |
Glottolog | nucl1305 | |
Angla nomo | Kannada | |
Franca nomo | kannada | |
Vikipedio | ||
La kanara lingvo estas skribata per la kanara skribo kiu evoluiĝis de la skribsistemo Kadamba de la 5-a jarcento de nia erao, kiu mem devenas de la abugida skribsistemo, la Brahmia skribsistemo. La kanara havas literaturan historion de pli ol mil jaroj. Pluraj kanaraj verkistoj jam gajnis la premion Gjanpith. En 2008 la barata registaro deklaris la kanaran kiel unu el la klasikaj lingvoj de Barato.[4]
Lerniloj
- Kannada online Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine, Central Institute of Indian Languages.
- Learn Kannada, Central Institute of Indian Languages.
Galerio
- Kanarlingva stratŝildo
- Disvastiĝo
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.