From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandr Valteroviĉ LITVINENKO (ruse Александр Вальтерович Литвиненко; n. 4-a de decembro 1962 en Voroneĵ; m. 23-an de novembro 2006 en London) estis iama oficiro de la rusa sekretservo KGB (pli poste FSB), libroverkisto kaj kritikanto de la rusa prezidento Vladimir Putin. Li mortis je verŝajna venenigo per polonio.
Aleksandr Litvinenko | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Александр Литвиненко | ||
Naskiĝo | 4-an de decembro 1962 en Voroneĵ | |
Morto | 23-an de novembro 2006 (43-jaraĝa) en University College Hospital | |
Mortis pro | Hommortigo vd | |
Mortis per | Radiada sindromo vd | |
Tombo | Tombejo Highgate vd | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | école supérieure de commandement combiné d'Ordjonikidze (fr) (–1985) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Marina Litvinenko (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto militisto spiono vd | |
Laborkampo | Registara spionada organizaĵo kaj spionado vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1988 li ekservis en KGB, ekde 1991 en ties posteulo - FSB. Li agadis ĉefe en kontraŭterorismaj grupoj. Post kiam oni forigis lin en 1998 el FSB, li kritikis en gazetkonferenco (Moskvo) la gvidantojn de la sekretservo.
Novembre 1998 en gazetara konferenco li malkaŝis fakton ricevi por plenumo ordonojn kontraŭdirajn kun la leĝo (la ordonon murdi Boris Berezovskij). Oni arestis lin unuafoje en marto 1999 kaj enprizonigis en enketa malliberejo en Moskvo, sed en novembro liberiĝis. Oni poste en 2000 denove arestis kaj liberigis lin. Pro la atendebla tria aresto, li fuĝis li al Britio en majo de 2001 kaj petis politikan azilon.
Li verkis libron kun Jurij Felĉinskij (Blowing Up Russia. Terror from within (ruse: ФСБ взрывает Россию)). La kerna ideo de la libro estis, ke la bombeksplodojn kontraŭ la moskvaj loĝejoj organizis kaj efektivigis FSB. Tio servis onidire por milito kontraŭ Ĉeĉenio.
Li lastatempe okupiĝis pri murdo de moskva ĵurnalistino Anna Politkovskaja. Onidire, li estis venenigita la 1-an de novembro de 2006 dum tetrinkado kun iamaj KGB-agento. Li glutis polonion, kiu detruis lian imunsistemon, hepaton kaj fine kaŭzis morton. Diagnozo: radio-aktiva venenigo.
Li akuzis pri la venenigo la rusan registaron kaj Putin mem. Sur la mortolito, li konvertiĝis (angla) al islamo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.