From Wikipedia, the free encyclopedia
Carl STØP-BOWITZ [stepOvic], en Esperanto Karlo Step-Bovico[mankas fonto] (naskiĝis la 8-an de decembro 1913, mortis la 1-an de novembro 1997), estis norvega zoologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), profesoro ĉe AIS.
Carl Støp-Bowitz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1913 |
Morto | 1-an de novembro 1997 (83-jaraĝa) |
Tombo | Vår Frelsers gravlund en Oslo |
Lingvoj | Esperanto • norvega |
Ŝtataneco | Norvegio |
Okupo | |
Okupo | zoologo esperantisto marbiologo |
Carl Støp-Bowitz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de decembro 1913 | ||||
Morto | 1-an de novembro 1997 (83-jaraĝa) | ||||
Tombo | Vår Frelsers gravlund en Oslo vd | ||||
Lingvoj | Esperanto • norvega vd | ||||
Ŝtataneco | Norvegio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | zoologo esperantisto marbiologo vd | ||||
Laborkampo | Poliketoj kaj Lumbricidae vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Støp-Bowitz eklernis Esperanton en 1928 per norvega radiokurso kaj perfektigis sin en kurso gvidata de Andreo Cseh en Norvegio du jarojn poste. Li estis estrarano de Klubo Esperantista en Oslo 1931–1947, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo de 1947–1977. Ekde 1949 li estis membro de la Akademio de Esperanto, ekde 1956 komitatano de UEA, de 1974 ĝis 1980 vicprezidanto de UEA.
Jam en 1935 Støp-Bowitz serĉis kunlaborantojn por planata "Zoologia vortaro Esperanta" (t.e. terminaro Esperanto - scienc-latina) (vd. la alvokon en La Praktiko 1935/4 (40), p. 7, 2a kol.). Zoologia kaj botanika nomenklaturoj dum multaj jardekoj interesis lin. Li tial "nature" ankaŭ fariĝis ĉefkunlaboranto pri zoologio kaj geologio en Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970).
Støp-Bowitz estis ofta preleganto ĉe la Internaciaj Someraj Universitatoj (ISU), kaj li multe verkis por Scienca Revuo, interalie pri zoologia nomenklaturo. Pri tiu ĉi temo li verkis ankaŭ libron en la norvega lingvo. Krome li kontribuis al Heroldo de Esperanto, Norvega Esperantisto k.a. periodaĵoj.
Støp-Bowitz estis Landa Delegito de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) por Norvegio ekde 1936 (kaj ĝis sia morto). La restarigo de tiu asocio post la dua mondmilito estas ĉefe lia merito, kaj li ankaŭ prezidis la asocion 1946–1949, sed poste retiriĝis en la vicprezidantecon. Tamen li kronis sian aktivecon por ISAE per dua prezidanta periodo, nome 1981–1996.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.