From Wikipedia, the free encyclopedia
Edmund BURKE [Edmund bœrk] (naskiĝis la 12-an de januaro 1729 - mortis la 9-an de julio 1797) estis angla-irlanda politikisto, verkisto, oratoro, politika teoriisto kaj filozofo. Li restis longatempe membro de la brita malalta ĉambro (House of Commons), en la politika partio Whig. Oni memoras pri Burke ĉefe pro sia subteno de la amerikaj kolonioj kontraŭ la reĝo Georgo la 3-a, antaŭ la Usona Revolucio.
Edmund Burke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1729 en Dublino |
Morto | 9-an de julio 1797 (68-jaraĝa) en Beaconsfield |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Irlando |
Alma mater | Kolegio Triunuo |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Jane Mary Nugent (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto verkisto filozofo politikologo |
Verkoj | Pensoj pri la Revolucio en Francio A Philosophical Enquiry into the Origin of Our Ideas of the Sublime and Beautiful |
Li estas ankaŭ konata pro sia firma kritiko de la franca revolucio de 1789 en sia verko Pensoj pri la Revolucio en Francio. Pro tio li fariĝis unu el la plej gravaj personoj inter la plej konservataj membroj de la partio Whig, al kiuj tiam oponis la membrojn favorajn al revolucio, gviditaj de Charles James Fox. Oni ofte rigardas Burke kiel unu el la fondintoj de angla-usona konservativismo.
En lia Filozofa Enketo pri la Origino de Niaj Ideoj de la Sublimo kaj de la Belo (1756), li opinias ke la belon oni asocias kun febleco kaj virineco, dum la sublimon oni asocias kun forto kaj vireco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.