Remove ads
kompleksa homa societo From Wikipedia, the free encyclopedia
Civilizo (aŭ civilizacio, de la latina civis = civitano) estas vorto por certa historia tempoperiodo aŭ homa kultura rondo de pluraj socioj.
Civilizo estas ajna kompleksa socio karakterizata de urba disvolviĝo, socia tavoligo, simbolaj komunikadaj formoj (tipe, skribsistemoj), kaj konstatita separado el kaj dominado super la natura medio fare de kultura elito.[1][2][3][4][5][6][7][8] Civilizoj estas tre forte asociataj kun kaj ofte plu difinitaj de aliaj soci-politik-ekonomiaj karakteroj, kiaj centralizo, aldomigo kaj de homoj kaj de aliaj organismoj, labordivido, kulture interplektitaj ideologioj de progreso kaj de supremismo, monumenta arkitekturo, impostado, socia dependo el farmado kiel agrikultura praktiko, kaj ekspansiismo.[2][3][5][7][8]
Historie, civilizo estis tielnomita "antaŭenira" kulturo kontraste al supozataj pli primitivaj kulturoj.[1][3][5][9] En tiu larĝa senco, civilizo kontrastas kun ne-centralizitaj tribaj socioj, inkluda la kulturojn de nomadaj paŝtististoj aŭ ĉasistoj-kolektistoj. Kiel nekalkulebla nomo, civilizo ankaŭ referencas al la procezo de socio disvolviĝanta en centralizita, urbigita, tavoligita strukturo.
Civilizoj estas organizataj en dense loĝataj setlejoj dividataj en hierarkiaj sociaj klasoj kun reganta elito kaj subulaj urbaj kaj ruraj loĝantaroj, kiuj engaĝiĝas en intensiva agrikulturo, minado, malgrandskala fabrikado kaj komerco. Civilizo koncentrigas povon, etendante homan kontrolon super la resto de naturo, inklude super aliaj homaj estaĵoj.[10]
La plej frua apero de civilizoj estas ĝenerale asociata kun la finaj stadioj de la Neolitika Revolucio, rezulte en la relative rapida procezo de ŝtatformigo, politika disvolviĝo asociata kun la apero de reganta elito. Tiu neolitikaj teknologio kaj vivostilo estis establitaj unue en Mezoriento (por ekzemplo ĉe Göbekli Tepe, el ĉirkaŭ 9,130 a.K.), kaj poste en la basenoj de la riveroj Jangzio kaj Flava Rivero en Ĉinio (por ekzemplo ĉe Pengtuŝana kulturo el 7,500 a.K.), kaj poste etendiĝis. Sed ankaŭ similaj "revolucioj" ekis sendepende el 7,000 a.K. en lokoj kiaj ĉe la Civilizacio Norte Chico en Peruo[11] kaj Mezameriko ĉe la rivero Balsaso. Tiuj estis inter la lulilaj ses civilizoj tutmonde kiuj aperis sendepende.[12] Mezopotamio estas la loko de la plej fruaj disvolviĝoj de la Neolitika Revolucio el ĉirkaŭ 10,000 a.K. Ĝi estis identigita kiel estinta "inspirinta kelkajn el la plej gravaj disvolvigoj en la homa historio inklude la inventon de la rado, de la plantado de la unuaj cerealaj kultivadoj kaj la disvolvigo de la kursiva skribmaniero, de matematiko, astronomio kaj agrikulturo."[13]
La Neolitika Revolucio siavice estis dependa el la disvolvigo de nemigremo, aldomigo de grajnoj kaj animaloj kaj la disvolvigo de vivostiloj kiuj permesis skalajn ekonomiojn kaj la akumuladon de plusa produktado fare de kelkaj sociaj sektoroj. La transiro el "kompleksaj kulturoj" al "civilizoj", kvankam ankoraŭ disputate, ŝajnas estis asociataj kun la disvolvigo de ŝtataj strukturoj, en kiu povo estis plue monopoligita de elita reganta klaso.[14]
Ĉirkaŭ la fino de la neolitika periodo, variaj civilizoj de la Ĥalkolitiko ekaperis en variaj "ludiloj" el ĉirkaŭ 3300 a.K. Ĥalkolitikaj Civilizoj, kiel difinitaj sube, ankaŭ disvolvigita en Antaŭkolumba Ameriko kaj, spite frua starto en Egipto, Aksumo kaj Kuŝo, multe poste en ferepoka sub-Sahara Afriko. La Bronzepoka kolapso estis sekvita de la Ferepoko ĉirkaŭ 1200 a.K., dum kiu aperis nombraj novaj civilizoj, rezulte en la transiro de la Aksa Epoko al la klasika civilizo. Ĉefa teknologia kaj kultura transiro al la moderna epoko ekis proksimume ĉirkaŭ 1500 a.K. en Okcidenta Eŭropo, kaj el tiuj komencoj novaj alproksimiĝoj al la scienco kaj juro etendiĝis rapide tra la tuta mondo.[15]
La vorto civilizo devenas el la vorto de la 16a jarcenta Francio civilisé (civilizita), el la latina civilis (civila), rilata al civis (civitano) kaj civitas (urbo).[16] La fundamenta traktaĵo estas tiu de Norbert Elias nome Über den Prozeß der Zivilisation (1939), kiu studas sociajn kutimojn el mezepokaj kortegaj socioj al la komenco de la Moderna Epoko.[17] En Kulturphilosophie. Verfall und Wiederaufbau der Kultur (1923), Albert Schweitzer skizas du opiniojn: unu pure materiisma kaj la alia materia kaj etika. Li diris ke la monda krizo estis el humaneco perdante la etikan ideon de civilizo, "la totala sumo de ĉia progreso farita de homoj en ĉia sfero de agado kaj el ĉia vidpunkto ĝis nun kiel la progreso helpas al la spirita perfektigo de individuoj estas la progreso de ĉia progreso."
Adjektoj kiaj civilizeco disvolviĝis en la mezo de la 16a jarcento. La abstrakta nomo civilizacio, signife "civilizita kondiĉo," aperis en la 1760-aj, denove el la franca. La unua konata uzo en franca estis en 1757, fare de Victor Riqueti, markizo de Mirabeau, nome la patro de la fama Honoré-Gabriel Riqueti de Mirabeau, kaj la unua uzo en angla estis atribuita al Adam Ferguson, kiu en sia verko de 1767 nome Essay on the History of Civil Society verkis, "Not only the individual advances from infancy to manhood, but the species itself from rudeness to civilisation" (Ne nur la individuaj antaŭeniroj el infanaĝo al matureco, sed la specio men el barbareco al civilizo).[18]" La vorto estis tiele kontraŭa al barbareco, en la aktiva persekutado al progreso karaktera de la Klerismo.
En la finaj 1700-aj jaroj kaj komencaj 1800-aj jaroj, dum la Franca revolucio, civilizacio estis ĉiam singulara, neniam plurala, kaj signifis la progreson de la homaro kiel tuto. Tio estas ankoraŭ tiel en franca lingvo.[19] La uzado de civilizoj kiel kalkulebla nomo estis porokaza uzado en la 19a jarcento,[20] sed ĝi iĝis multe pli ofta en la fino de la 20a jarcento, foje ĝuste signifante kulturon (mem origine kiel nekalkulebla nomo, farita kalkulebla en la kunteksto de etnografio).[21] Nur en tiu ĝeneraligita senco eblas paroli pri "mezepoka civilizo," kio en la senco de Elias estus estinta oksimoro.
Jam en la 18a jarcento, civilizo ne estis ĉiam vidata kiel plibonigo. Historie grava distingo inter kulturo kaj civilizo venas el la verkoj de Rousseau, partikulare el lia verko pri edukado, Emile. Tie, civilizo, estante pli racia kaj socia, ne estas tute kongrua kun la homa naturo, kaj la "homa tuteco estas atingebla nur pre de la rekupero de aŭ alproksimiĝo al origina antaŭdiskursa aŭ antaŭracia natura unueco" (vidu la koncepton de la nobla sovaĝulo). El tio, oni disvolvigis novan alproksimiĝon, ĉefe en Germanio, unue fare de Johann Gottfried Herder, kaj poste de filozofoj kiaj Kierkegaard kaj Nietzsche. Tiu rigardas kulturojn kiel naturaj organismoj, ne difinitaj de "konsciaj, raciaj, intencaj agadoj" sed kiel speco de antaŭ-racia "popola spirito." Civilizo, kontraste, kvankam pli racia kaj pli sukcesa en materia progreso, estas nenatura kaj kondukas al "malvirtoj de socia vivo" kiaj ruzeco, hipokriteco, envio, kaj avaremo.[19] En la Dua Mondmilito, Leo Strauss, estinta elirinta el Germanio, asertis en Novjorko ke tiu opinio pri civilizo estis malantaŭ Naziismo kaj la germana militismo kaj neniismo.[22]
Ĉiu civilizo havas propran subkontinentan bazon, skribsistemon, religiojn, antikvan lingvon, klasikajn librojn, imperiojn kaj historion. Kvankam ĉiu civilizo enhavas multajn gentojn kaj landojn, tiuj partoprenas en komuna, ĝenerala kulturo. Iuj landoj estas produkto de du civilizoj: Turkio, Japanio, Pakistano, Indonezio, ktp.
Civilizoj disvastiĝas per milito, imperio, religio kaj komerco kaj daŭras tra la epokoj. Religio ofte difinas civilizon—ekzemple hinduismo kaj hinda civilizo aŭ islamo kaj islama civilizo. Sed iafoje civilizo konvertiĝas al nova religio: ekzemple, la eŭropa al kristanismo kaj la ĉina al budhismo.
Sociaj sciencistoj kiaj V. Gordon Childe nombris multajn trajtojn kiuj distingas civilizon el aliaj tipoj de socio.[24] Civilizoj estis distingitaj pere de ties rimedoj por vivteni sin, tipoj de vivostiloj, modeloj de setlado, formoj de regado, socia tavoligo, ekonomiaj sistemoj, legoscio, kaj aliaj kulturaj trajtoj. Andrew Nikiforuk asertas ke "civilizoj estis ligitaj al sklava homa forto. Estis la energio de sklavoj kio plantis la kultivaĵojn, vestis la imperiestrojn, kaj konstruis urbojn" kaj konsideras sklavecon kiel komuna trajto de antaŭ-modernaj civilizoj.[25]
Ĉiuj civilizoj estis dependintaj el agrikulturo por vivelteno. Cerealaj farmoj povas rezulti en akumulo de stokado kaj pluso (kromo) de manĝo, partikulare kiam la personoj uzas intensivajn agrikulturajn teknikoj kiaj artefarita sterkado, irigacio kaj kultivaĵŝanĝo. Estas ebla sed pli malfacila akumuli hortikulturan produktadon, kaj tiele civilizoj baziĝintaj sur hortikultura ĝardenado estis tre raraj.[26] Grenaj plusproduktadoj estis speciale gravaj ĉar ili povis pli facile esti stokitaj por longa tempo. Kroma pluso de manĝo permesis al kelkaj personoj fari taskojn krom produkti manĝaĵojn por vivtenado: fruaj civilizoj inkludis soldatojn, metiistojn, pastrojn kaj pastrinojn, kaj aliajn personojn kun specializitaj karieroj. Kroma pluso de manĝo rezultis tiele en divido de laboro kaj pli diversa gamo de homa agado, nome difina trajto de civilizoj. Tamen, en kelkaj lokoj ĉasistoj-kolektistoj estis havintaj alirojn al manĝoplusoj, kiel inter kelkaj el la indiĝenaj popoloj de la Pacifika Nordokcidento kaj eble dum la mezolitika Natufia kulturo. Eble manĝoplusoj kaj relative grandskalaj socia organizado kaj labordivido antaŭis la aldomigon de plantoj kaj animaloj.[27]
Civilizoj havas distinge diferencajn modelojn de setlado disde aliaj socioj. La vorto civilizo estas foje simple difinita kiel "'loĝado en urboj'".[28] Ne-farmistoj tendencas ariĝi en urboj por labori kaj komerci.
Kompare kun aliaj socioj, civilizoj havas pli kompleksan politikan strukturon, nome la ŝtato.[29] Ŝtataj socioj estas pli tavoligitaj[30] ol aliaj socioj; estas pli granda diferenco inter sociaj klasoj. La reganta klaso, normale koncentrita en la urboj, havas kontrolon super multo de la pluso kaj plenumas sian volon pere de agadoj de registaro aŭ burokrataro. Morton Fried, nome konfliktoteoriisto, kaj Elman Service, nome integriga teoriisto, klasigis homajn kulturoj baze sur politikaj sistemoj kaj socia malegaleco. Tiu sistemo de klasigo enhavas kvar kategoriojn[31]
Ekonomie, civilizoj montras pli kompleksajn modelojn de posedrajto kaj interŝanĝas pli ol malpli organizitaj socioj. Vivi en unu loko aŭ alia permesas al personoj akumuli pli da personaj posedaĵoj ol ĉe nomadaj personoj. Kelkaj personoj ankaŭ akiras bienon, aŭ privatan posedrajton de la tero. Ĉar granda procento de personoj en civilizoj ne kultivas siajn proprajn manĝaĵojn, ili devas aĉeti aŭ vendi respektive siajn havaĵojn kaj servojn por manĝo en merkata sistemo, aŭ ricevi manĝaĵojn pere de kolektitaj impostoj, redistribua impostado, tarifoj aŭ dekonaĵoj el la manĝoproduktanta segmento de la loĝantaro. Fruaj homaj kulturoj funkciis pere de donŝanĝa ekonomio suplementata de limigitaj sistemoj de natura interŝanĝo. Komence de la Ferepoko tiutempaj civilizoj disvolvigis monon kiel rimedo interŝanĝo por pliiĝantaj pli kompleksaj transŝanĝojn. Por simpligo, en vilaĝo la potfaristo faras ceramikaĵon por la bieristo kaj la bieristo kompensas al la potfaristo donante al li certan kvanton de biero. En urbo, la potfaristo povas bezoni novan tegmenton, la tegmentisto povas bezoni novajn ŝuojn, la ŝufaristo povas bezoni novajn hufoferojn, la forĝisto povas bezoni novan mantelon, kaj la tanisto povas bezoni novan poton. Tiuj personoj ne povas persone negocadi unu kun alia samtempe kaj ankaŭ ties neceson povas ne okazi ĉiuj samtempe. Monsistemo estas maniero organizi tiujn necesojn por certigi ke ili estos plenumitaj. El la tagoj de la plej fruaj monuzaj civilizoj, monopolaj kontroloj de monsistemoj faris profiton al la sociaj kaj politikaj elitoj.
Skribo, disvolvigita unue en Sumero, estis konsiderita mejloŝtono de civilizo kaj "aperas por akompani la starigon de kompleksaj administraciaj burokrataroj aŭ de la konkera ŝtato."[34] Komercistoj kaj burokratoj dependis el skribado por teni akuratajn registrojn. Kiel ĉe mono, skribado estis necesa pro la grando de la loĝantaro de urbo kaj pro la komplekseco de ties komerco inter personoj kiuj ne estas persone kontakteblaj unu kun alia. Tamen, skribado ne estas ĉiam necesa por civilizo. La civilizo de Inkaoj en Andoj absolute ne uzis veran skribsistemon sed ĝi ja uzis kompleksan registrosistemon konsistantan je ŝnuroj kaj nodoj anstataŭe: nome la "Kipuo", kaj ĝi funkciis kiel civiliza socio.
Helpite de ties labodivido kaj de planado fare de centra registaro, civilizoj disvolvigis multajn aliajn diversajn kulturajn trajtojn. Tiuj estas, ekzemple, organizita religio, disvolvigo de artoj, kaj nenombreblaj novaj antaŭeniroj en scienco kaj teknologio.
Tra historio, sukcesaj civilizoj disvastiĝis, okupis pli kaj pli da teritorio, kaj asimiladis pli kaj pli antaŭe necivilizitajn popolojn. Tamen, kelkaj triboj aŭ popoloj restas necivilizitaj eĉ ĝis nuntempe. Tiuj kulturoj estas nomataj de kelkaj kiel "primitivaj," nome termino kiu estas rigardita de aliaj kiel pejorativa. "Primitiva" implicas iel ke kulturo estas "unua, primara" (latine = primus), ke ĝi ne ŝanĝis ekde la komenco de la homaro, kvankam oni pruvis ke tio ne veras. Specife, ĉar ĉiaj la nuntempaj kulturoj estas samtempaj, nuntempaj tiel nomitaj primitivaj kulturoj absolute ne estas antaŭaĵoj de tiuj kiujn oni konsideras civilizitaj. Antropologoj nuntempe uzas la terminon "neskriba" por priskribi tiujn popolojn.
Civilizo estis disvastigita per koloniismo, invado, religia konverto, etendo de burokrata kontrolo kaj komerco, kaj per enkonduko de agrikulturo kaj skribado al neskribaj popoloj. Kelkaj necivilizitaj personoj povas volonte adaptiĝi al civilizita kutimaro. Sed civilizo disvastiĝis ankaŭ pere de teknikaj, materiaj kaj sociaj hegemonioj kiujn civilizoj kreas.
Pritaksado pri kia nivelo de civilizo ŝtato estis atinginta estas bazata sur komparoj de la relativa gravo de agrikulturaj kiel kontraŭaj al komercaj aŭ fabrikaj kapabloj, nome la teritoriaj etendoj de ties povo, la komplekseco de la labordivido, kaj la koncerna kapablo de ties urbaj centroj. Duarangaj elementoj estas disvolvigita transportosistemo, skribado, normigita mezurado, valuto, kontraktaj kaj eksterkontraktaj juraj sistemoj, arto, arkitekturo, matematiko, scienca kompreno, metalurgio, politikaj strukturoj, kaj organizita religio.
Tradicie, ŝtatoj kiuj estis administraciantaj por atingi elstaran militistan, ideologian kaj ekonomian povon, difiniĝis kiel "civilizitaj" male al aliaj socioj aŭ homaj grupoj kiuj estas ekster ties sfero de influo, nomante tiujn lastajn barbaroj, sovaĝuloj, kaj primitivuloj, kvankam en moderna kunteksto, "civilizita popolo" estis kontrastita kun indiĝena popolo aŭ tribaj socioj.
La kvar ĉefaj nunaj civilizoj en la mondo estas:
La islama estas la plej nova, la okcidenta estas nun la plej avangarda, influa kaj granda, estante la precipa civilizo de Eŭropo mem, Ameriko, Oceanio kaj de urba subsahara Afriko.
La ĉefaj antikvaj civilizoj menciendas estas la jenaj:
Kulturspaco estas ĝenerale la disvastotereno (regiono aŭ lando) de certa kulturo; kulturscience ekzemple la transŝtata germana kultura kaj lingva spaco aŭ pli malvaste limigite, la bavara kulturspaco en Aŭstrujo kaj Bavarujo, la platgermana kulturspaco en norda Germanujo kaj en la oriento de Nederlando aŭ la franca, itala kaj aliaj eŭropaj kulturspacoj, ankaŭ la katolika kulturspaco ktp.
Grupo de teoriuloj, farante uzadon de sistema teorio, konsideras civilizon kiel kompleksan sistemon, t.e., kadro per kiu grupo de objektoj povas esti analizitaj kio funkcias kongrue por produkti ian rezulton. Civilizoj povas esti rigardataj kiel retoj de urboj kiuj aperas el antaŭ-urbaj kulturoj kaj povas esti difinita pere de ekonomiaj, politikaj, militistaj, diplomataj, sociaj kaj kulturaj interagadoj inter ili. Ajna organizaĵo estas kompleksa socia sistemo kaj civilizo estas granda organizaĵo. La teorio pri sistemoj helpas kontraŭ supraĵaj sed miskondukaj analogioj en la studo kaj priskribo de civilizoj.
Teoriuloj pri sistemoj konsideras multajn tipojn de rilatojn inter urboj, kiel ekonomiaj rilatoj, kulturaj interŝanĝoj kaj politik/diplomat/militaj rilatoj. Tiuj sferoj ofte okazas en diversaj skaloj. Por ekzemplo, komercaj retoj estis, ĝis la 19-a jarcento, multe pli grandaj ol ajnaj kulturaj aŭ politikaj sferoj. Etendaj komercaj vojoj, kiel la Silka Vojo tra Centra Azio kaj marvojoj tra la Hinda Oceano ligantaj la areojn de la Romia Imperio, la Persa Imperio, Hindio kaj Ĉinio, estis bone establitaj jam antaŭ 2000 jaroj, kiam tiuj civilizoj apenaŭ kunhavis politikajn, diplomatajn, militajn aŭ kulturajn rilatojn. Fajte la unua pruvaro de tia longdistanca komerco estis en la antikva mondo. Dum la periodo de Uruk, laŭ Guillermo Algaze, tiuj komercaj rilatoj jam estis konektintaj la sociojn de Egipto, Mezopotamio, Irano kaj Afganio.[35] La rezinaj trovaĵoj de la Reĝa Tombejo de Ur sugestis, ke ili estis komercitaj norden el Mozambiko.
ĉefaj malkovroj | |||
---|---|---|---|
ĉefa malkovro/ areo | ĉefa esploristo | jaro | ĉe la konto de |
Rivero Kongo | Diogo Cão | 1482 | Johano la 2-a de Portugalio |
Kabo de Bona Espero Indian Ocean | Dias | 1488 | Johano la 2-a de Portugalio |
Karibio | Kolumbo | 1492 | Katolikaj Gereĝoj |
Hindio | Vasco da Gama | 1498 | Emanuelo la 1-a de Portugalio |
Brazilo | Cabral | 1500 | Emanuelo la 1-a de Portugalio |
Molukoj Aŭstralazio (Okcidenta Pacifika Oceano) | Albukerke, Abreu kaj Serrão | 1512 | Emanuelo la 1-a de Portugalio |
Orienta Pacifika Oceano | Vasco de Balboa | 1513 | Fernando la 2-a de Aragono |
Magelana Markolo | Magelano | 1520 | Karlo la 1-a de Hispanio |
Ĉirkaŭnavigado | Magelano kaj Elcano | 1522 | Karlo la 1-a de Hispanio |
Aŭstralio | Willem Janszoon | 1606 | Nederlanda Orient-hinda Kompanio |
Novzelando | Abel Tasman | 1642 | Nederlanda Orient-hinda Kompanio |
Antarkto | James Cook | 1773 | Georgo la 3-a (Britio) |
Havajo | James Cook | 1778 | Georgo la 3-a (Britio) |
Multaj teoriuloj argumentas, ke la tuta mondo jam estis integrita en unusola "monda sistemo", nome procezo konata kiel tutmondiĝo. Diversaj civilizoj kaj socioj tutmonde estas ekonomie, politike kaj eĉ kulture interdependaj laŭ multaj manieroj. Estas polemiko pri kiam tiu integriĝo startis, kaj pri kia speco de integriĝo – kultura, teknologia, ekonomia, politika, aŭ milit-diplomata – estas la ŝlosila indikilo por determini la etendon de civilizo. David Wilkinson proponis, ke la ekonomia kaj milit-diplomata integriĝo de la Mezopotamia kaj la Egipta civilizoj rezultis en la kreado de tio kion li nomis la "Centra Civilizo" ĉirkaŭ la jaro 1500 a.K.[36] Tiu Centra Civilizo poste etendiĝis ĝis inkludi teritoriojn de la tuta Mezoriento kaj Eŭropo, kaj poste etendiĝis ĝis tutmonda skalo pere de la koloniado fare de eŭropanoj, integrante Amerikon, Aŭstralio, Ĉinion kaj Japanion ĉirkaŭ la 19-a jarcento. Laŭ Wilkinson, civilizoj povas esti kulture heterogenaj, kiel la Centra Civilizo, aŭ homogena, kiel la Japaa civilizo. Tio kion Huntington nomas kiel la "clash of civilizations" (renkontofrapo, trafo de civilizoj) povas esti karakterizita de Wilkinson kiel renkonto de kulturaj sferoj ene de unusola tutmonda civilizo. Alia indikas la Krucmilitojn kiel la unua paŝo al la tutmondiĝo. La pli konvencia vidpunkto estas ke retoj de socioj etendiĝis kaj falis ekde antikvaj epokoj, kaj ke la nuntempa tutmondigitaj ekonomio kaj kulturo estas la produkto de ĵusa koloniismo fare de eŭropanoj.
La koncepto de tutmonda historio kiel serio de "civilizacioj" estas tute moderna. En la eŭropa Epoko de Malkovroj, la aperanta moderneco ŝajnis kontrasta kun la stadioj kvazaŭ de Neolitiko aŭ de Mezolitiko de la kulturoj de la Nova Mondo, sugeste, ke la kompleksaj ŝtatoj aperis jam iam en prahistorio.[37] La termino "civilizacio" kiel ĝi estas nuntempe plej komprenata, nome kompleksa ŝtato kun centrigo, socia tavoligo kaj specialigo de laboro, korespondas al fruaj imperioj kiuj stariĝis en la Fekunda duonluno komence de la Bronzepoko, ĉirkaŭ la jaro 3000 a.K. Gordon Childe difinis la aperon de civilizo kiel la rezulto de du sinsekvaj revolucioj: nome la Neolitika revolucio, kiu okazigis la disvolvigon de setlantaj komunumoj, kaj la Urba revolucio.
Antaŭindustria civilizo estas civilizo, kiu respondas al la specifaj sociaj karakterizaĵoj kaj formoj de politika, kultura kaj socia organizado necesaj antaŭ la modernigo de la Industria Revolucio kaj la sukceso de kapitalismo, kiuj rezultis en la starigo de industria socio. Aliflanke, antaŭ-industria civilizo estas komprenata kiel tre kompleksa socio (civilizo) de pli alta stato de primitiva civilizo laŭ tiel nomata kultura evoluo.
Civilizoj ĝenerale finiĝis laŭ unu el du vojoj; aŭ tra aliĝo en alia etendiĝanta civilizo (ekz. Antikva Egipto estis aligita en la Helenisma Grekio, kaj poste en la Romia civilizo), aŭ pro kolapso kaj reveno al pli simpla formo, kiel okazis en tio kio estis nomita Malhela Epokoj.[38]
Estis multaj klopodoj de klarigoj por la faloj de civilizoj. Kelkaj fokusigas al historiaj ekzemploj, kaj aliaj al ĝenerala teorio.
La politikologo Samuel P. Huntington[41] argumentis, ke difina karaktero de la 21a jarcento estus Kontraŭstaro inter Civilizacioj. Laŭ Huntington, konfliktoj inter civilizacioj anstataŭos la konfliktojn inter naci-ŝtatoj kaj ideologioj kiuj karkcterizis la 19an kaj la 20an jarcentojn. Tiuj vidpunktoj estis forte defiataj de aliaj kiel Edward Said, Muhammed Asadi kaj Amartya Sen.[42] Ronald Inglehart kaj Pippa Norris argumentis, ke "la vera kontraŭstaro inter civilizacioj" inter la Islama mondo kaj Okcidento estas okazigita pro la islama malakcepto de la okcidentaj pli liberalaj seksaj valoroj, pli ol diferenco en politika ideologio, kvankam ili notas, ke tiu manko de toleremo plej verŝajne kondukus al eventuala malakcepto de (vera) demokratio.[43] En Identity and Violence Sen pridemandas ĉu la homoj estus dividitaj laŭlonge de linioj de supozita "civilizacio", difinita nur de religio kaj kulturo. Li argumentas ke tio ignoras la multajn aliajn identecojn kiujn formas la homoj kaj kondukas al fokuso al diferencoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.