From Wikipedia, the free encyclopedia
Skribo estas kolekto de literoj kaj aliaj skribaj signoj aŭ simboloj uzataj por grafike reprezenti tekstajn informojn en unu aŭ pli da skribosistemoj. Skribado distingiĝas de ilustrado kaj registrado de parolo per aliaj rimedoj (kiel aŭdlibro).
Kolekto de literoj kaj aliaj skribaj signoj uzataj por reprezenti tekstajn informojn en unu aŭ pli da skribosistemoj.
En Eŭrazio skribo aperis rezulte de bezono pri kalkulado. Ĉirkaŭ la 4-a miljaro antaŭ Kristo komplikeco de komerco kaj administrado superis kapablojn de homa memoro kaj aperis skribo, kiel maniero konservi informojn. En Mezameriko skribo eble aperis pro bezonoj pri kalendaro kaj registro de politikaj eventoj.
Wells argumentis, ke skribo estis la kapablo "registri konsentojn, leĝojn, ordonojn. Ĝi ebligis la kreskon de ŝtatoj pli grandaj ol la malnovaj urboŝtatoj. La ordono de pastro aŭ reĝo kaj lia sigelo iris pli foren ol lia vido kaj voĉo, kaj supervivis lian morton" [1]
La pli multaj skribsistemoj iras en unu el kvar kategorioj:
Alia kategorio, ideograma skribo, kiu havas simbolojn por ideoj, neniam sufiĉe evoluis por reprezenti lingvon. Sesa kategorio, piktograma skribo ne sufiĉas por memstare reprezenti lingvon, sed ofte estas la kerno de logogramoj.
Vorterosigno aŭ logogramo estas skribita litero, kiu reprezentas vorton aŭ morfemon. La vasta nombro de vorterosignoj bezonataj por skribi lingvon, kaj la multaj jaroj necesaj por lerni ĝin estas la plej granda malavantaĝo de la vorterosigna sistemo rilate al alfabetaj sistemoj. Tamen la efika legado de logograma skribo lernita estas granda avantaĝo.
Neniu skribsistemo estas tute logograma: ĉiuj havas fonemajn erojn aldone al logogramoj, kiel
En la ĉina, ĉirkaŭ 90 % de la literoj estas kombinaĵo de semantika (signifoklariga) ero, nomita radiko kun ekzistanta litero por indiki la elparolon, nomita fonetika. Tamen tiaj fonetikaj eroj kompletigas la vorterosignajn erojn, ne male.
La ĉefa vorterosigna sistemo uzita nuntempe estas la ĉinaj literoj, uzataj kun kelkaj modifoj de multaj lingvoj de Ĉinujo, de la japana, kaj iom malpli de la korea en Sudkoreujo. alia estas la klasika Yi-skribo.
Silabaro estas aro de skribaj simboloj, kiuj reprezentas pli-malpli silabojn. Signo en silabaro tipe reprezentas konsonanton sekvatan de vokalo, aŭ nur vokalon, kvankam en iuj skriboj pli kompleksaj silaboj (ekzemple konsonanto-vokalo-konsonanto aŭ konsonanto-konsonanto-vokalo) povas havi apartajn signojn. Silaboj rilataj fonetike ne estas indikitaj en la skribo, tiel ekzemple la silabo "ka" povas esti tute malsama de la silabo "ki", same ankaŭ silaboj kun samaj vokaloj povas esti tute malsamaj.
Silabaroj taŭgas plej bone al lingvoj kun relative simpla silaba strukturo, kiel la japana. Aliaj lingvoj, kiuj inkluzivas silaban skribon estas liniskribo B de la mikena greka, la ĉeroka, la ndjuka (angle bazita kreola lingvo de Surinamo) kaj la vai-lingvo de Liberio.
La plej multaj vorterosignaj sistemoj havas fortan silaban eron. La etiopa skribo, kvankam teknike alfabeta sistemo, kunigis konsonantojn kaj vokalojn tiel, kiel oni lernas ĝin kiel silabaron.
Alfabeto estas malgranda aro de simboloj, el kiuj ĉiu reprezentas pli-malpli aŭ historie fonemon de la lingvo. En perfekte fonologa sistemo, kiel estas tiu de Esperanto, fonemoj kaj literoj korespondas perfekte dudirekten: skribanto povas antaŭdiri la ortografion de vorto elparolata, kaj parolanto povas antaŭdiri la elparoladon de vorto pro la ortografio.
Ĉar lingvoj ofte evoluas sendepende de sia skribsistemo, kaj skribsistemoj pruntis el lingvoj al kiuj ili ne estis destinitaj, la grado je kiu literoj de alfabeto korespondas al fonemoj de lingvo, grande varias de unu lingvo al la alia, kaj eĉ ene de unu lingvo.
En la plej multaj alfabetoj de la Mezoriento, nur konsonantoj estas reprezentataj, aŭ vokaloj povas esti indikataj per aldonaj signetoj. Tia eco devenas de la egiptaj hieroglifoj. Tiajn sistemojn oni nomas abĵadoj, kiu devenas de la araba vorto por alfabeto.
En la plej multaj alfabetoj de Hindujo kaj sudorienta Azio, vokaloj estas reprezentataj per signetoj aŭ modifo de la formo de la konsonanto. Tiujn oni nomas abugidoj. Iuj abugidoj, kiel la etiopa kaj la algonkena lingvaro estas lernataj de infanoj kiel silabaroj kaj estas ofte nomitaj tiel. Tamen, male al veraj silabaroj, ne ekzistas sendependaj signoj por ĉiu silabo.
Foje oni uzas la esprimon alfabeto al sistemo kun apartaj literoj por konsonantoj kaj vokaloj, kiel la latina alfabeto, kvankam oni povas konsideri alfabeto ankaŭ abugidojn kaj abĵadojn. Pro tio, la greka alfabeto estas ofte konsiderata la unua alfabeto.
Trajteca skribo havas ne arbitrajn literformojn, sed ĝiaj literoj enkodigas fonologajn trajtojn de la fonemoj, kiujn ili reprezentas. Ekzemple ĉiu sono elparolita de la lipoj (labialaj sonoj) povas havi komunan econ. En la latina alfabeto tio okazas ĉe la literoj "b" kaj "p", tamen la labiala "m" tute malsamas, kaj la similaspekta "q" ne estas labiala. En la korea hangul, tamen, ĉiuj kvar labialaj konsonantoj baziĝas je la sama baza ero. Tamen, praktike, la korea estas lernata de infanoj kiel ordinara alfabeto, kaj la trajtecaj eroj plej ofte ne estas rimarkitaj.
Alia trajteca skribo estas la signoskribo, la plej populara skribsistemo por multaj gestlingvoj, kie formoj kaj movoj de la manoj kaj vizaĝo estas bilde reprezentataj.
Trajteca skriboj ankaŭ oftas en fikciaj aŭ inventitaj sistemoj, kiel la tengvara de Tolkien.
Historiistoj distingas inter prahistorio kaj historio, kiu perdifine komenciĝis kiam estiĝis skribo. Kavaj pentraĵoj kaj petroglifoj de prahistoriaj popoloj povas esti konsiderataj prauloj de skribo, sed ili ne estas konsiderataj skribo, ĉar ili ne rekte reprezentas la lingvon.
Skribsistemoj daŭre evoluas kaj ŝanĝiĝas laŭbezone de la popoloj, kiuj uzas ilin. Foje ankaŭ la formo, la direkto kaj la signifo de individuaj signoj ŝanĝiĝas laŭtempe. Sekvante evoluon de skribo eblas lerni pri la bezonoj de la popoloj, kiuj uzis ĝin, same pri la maniero, kiel ĝi ŝanĝiĝis laŭ la tempo.
La multaj materialoj uzataj tra jarcentoj por skribi inkludis la jenojn:
Laŭ la materialo oni uzis por skribi jenajn ilojn:
Ekzistis ankaŭ diversaj formoj de litografio.
Oni supozas, ke la inkaoj uzis noditajn ŝnurojn, nomitajn kipuoj kiel skribsistemon.[3]
Lastatempe skribmaŝino kaj diversaj tekstprogramoj iĝis pli kaj pli disvastiĝintaj skribiloj. Ekzistas diversaj esploroj, ĉu la maniero skribi (per tradiciaj aŭ modernaj iloj) influas la skribon. [4] [5] [6] [7] [8]
Laŭ difino historio komenciĝis, kiam homoj skribis, antaŭ tiu momento oni parolas pri prahistorio.
Skribo evoluis pro ekonomia bezono en la Mezoriento. La arkeologo Denise Schmandt-Besserat klarigis pri la ligilo inter antaŭe ne klasigitaj argilaj tabuletoj kaj la unua konata kojnoskribo.[9] La argilaj tabuletoj estis uzitaj por reprezenti varojn, kaj eble eĉ tempo-unuojn uzitajn por laboro, kaj ilia nombro kaj speco iĝis pli kompleksaj, kiam evoluis la civilizo. Ia komplekseco alvenis, kiam pli ol cent diversaj specoj de tabuletoj devis esti kalkulataj, kaj tabuletoj estis volvitaj en argilo kaj bruligitaj kun markoj pri la enhavo de la enaj tabuletoj. Tiaj markoj baldaŭ anstataŭis la tabuletojn kaj la argilaj kovertoj estis la prototipo de la unuaj argilaj skribtabuletoj.[9]
La originala mezopotamia skribsistemo devenis de tia metodo de librotenado kaj fine de la 4-a jarmilo a.K.,[10] tiu evoluis al triangula grifelo premita en molan argilon por noti nombrojn. Al tio aldoniĝis ideograma skribo per akra grifelo por indiki, kio estis nombrita. Rond-grifela kaj akra-grifela skribo estis iom post iom anstataŭita de skribo, kiu uzis kojnoforman grifelon (de kie venas la nomo kojnoskribo), unue nur por vorterosigno, sed evoluis por inkludi fonemajn erojn ĉirkaŭ la 29-a jarcento a.K.. Ĉirkaŭ la 26-a jarcento a.K. kojnoskribo komencis reprezenti silabojn de la parolata sumera lingvo. En tiu periodo, kojnoskribo iĝis ankaŭ ĝenerala skribosistemo por vorterosignoj, silaboj kaj nombroj, kaj tiu skribo estis adaptita al alia mezopotamia lingvo, la akada, kaj de tiu al aliaj, kiel la huria kaj la hitita. Skriboj similaspektaj al tiu skribosistemo inkludas tiujn de la ugaritika kaj la malnova persa.
En Ĉinujo historiistoj trovis multon pri fruaj ĉinaj dinastioj el tiamaj skribaj dokumentoj. La plej multaj de tiuj skribaĵoj el la dinastio Shang supervivis sur ostoj aŭ bronzaj platoj. Markoj sur testuda kiraso (uzitaj kiel orakola osto) estis datumita per karbono 14 je ĉirkaŭ 1500 a.K. Historiistoj eltrovis, ke la tipo de la materialo uzita efikis sur la aĵoj pri kiuj temis la skribo kaj la uzmaniero.
Oni antaŭlonge malkovris gravuraĵojn sur testudaj kirasoj el ĉirkaŭ 6.000 a.K., sed ĉu tiuj gravuraĵoj estas sufiĉe kompleksaj por esti nomitaj skribo, pri tio oni ankoraŭ diskutas.[11][12] Se ĝi estos agnoskita skriba lingvo, tiam skribo en Ĉinujo antaŭis la mezopotamian kojnoskribon, kiun oni jam delonge konsideris la unuan skribon.
La plej malnovaj konataj egiptaj hieroglifoj estas tiuj de la paletro Narmer datita je ĉirkaŭ 3200 a.K., kaj kelkaj lasttempaj malkovroj, kiuj eble estas iom pli malnovaj, kvankam la hieroglifoj estis bazitaj sur multe pli malnova arta tradicio. La hieroglifa skribo estis logografa kun fonetikaj aldonaĵoj, kiuj inkludis efektivan alfabeton.
Skribo estis grava por la egipta imperio kaj la scio pri legado kaj skribo estis rezervita al edukita elito de skribistoj. Nur viroj de aparta deveno ricevis permeson edukiĝi kiel skribisto por servi templan, faraonan aŭ militistan aŭtoritatojn. La hieroglifa sistemo estis de la komence malfacile lernebla, sed eble en postaj jarcentoj oni vole faris ĝin pli malfacila por protekti la pozicion de skribistoj.
La plej malnova konata alfabeto, la pra-ŝemida alfabeto, estis kreita en Egiptujo ĉirkaŭ 2000 a.K. el la hieroglifa prototipo kaj disvastiĝis dum la sekvaj 500 jaroj al Kanaano kaj al la cetero de la mondo.
La indusoskribo rilatas al mallongaj vicoj de simboloj asociataj al la Induso-civilizacio, uzitaj inter -2600 kaj –1900. Spite de multaj provoj malĉifri ĝin, oni neniam sukcesis. Ĝi rilatas kutime al la Harappan-periodo, verŝajne evoluinta el pli baza formo post 3500 a.K..[13] Oni skribas ĝin de dekstre maldekstren,[14] kaj foje ĝi iras tien kaj reen. Ĉar la nombro de ĉefaj signoj estas inter ĉirkaŭ 400 kaj 600,[15] meze inter tipaj vorterosigna kaj silaba skriboj, multaj fakuloj taksis la skribon silaba[16] (tipaj silabaj skriboj havas ĉirkaŭ 50 ĝis 100 signoj, kontraŭe vorterosignaj skriboj havas multe pli da ĉefaj signoj). Iuj fakuloj subtenas, ka struktura analizo indikas, ke algluema lingvo kuŝas sub la skribo. Tamen tion kontraŭas la ĉeesto de signoj, kiuj verŝajne reprezentas sufiksojn komence aŭ meze de vortoj.
Lastatempe arkeologoj malkovris, ke ekzistis civilizacio en centra Azio, kiu uzis skribadon antaŭ 4.000 jaroj. Elfosado ĉe Aŝgabato, la ĉefurbo de Turkmenujo, rivelis skribaĵon sur ŝtonero uzita kiel stampa sigelo.[17]
La fenica skribo estis adaptita ĉirkaŭ la 11-a jarcento a.K. de pra-kanaa skribo, kiu mem pruntis ideojn el la egiptaj hieroglifoj. La skriba sistemo estis abĵada, tio estas skribsistemo, en kiu nur konsonantoj estis reprezentitaj. Tiu skribo estis transprenita kaj adaptita de la grekoj, kiuj adaptis iujn konsonantajn signojn por reprezenti siajn vokalojn. La alfabeto de Cumae estis varianto de la frua greka alfabeto kaj estis praulo de la etruska alfabeto kaj ties posteuloj kiel la latina alfabeto kaj la runoj. Aliaj posteuloj de la greka alfabeto estas la cirila alfabeto uzata por skribi interalie la rusan. La fenica sistemo estis ankaŭ transprenita al la aramea skribo, el kiu evoluis la hebrea skribo kaj la araba.
La tifinaga skribo (berberaj lingvoj) evoluis el la libia-berbera skribo, kiun oni supozas fenicdevena.
Ŝtonplato kun 3.000-jaraĝa surskribaĵo estis malkovrita en la meksika ŝtato Veracruz, kaj estas ekzemplo de la plej malnova skribo en la okcidenta duonsfero. La dua plej malnova konata skribo estas tiu de la zapotekoj, datita je ĉirkaŭ 500 a.K..[18][19][20] Oni supozas ĝin olmeka.
El pluraj prakolumbiaj skriboj en Mezameriko, la plej evoluinta, kaj la nuran, kiun oni malĉifris estas la majaa skribo. La plej fruaj skribaĵoj identigeblaj kiel majaaj datiĝas de la 3-a jarcento a.K.. Skribon oni uzis ĝis iom post la alveno de la hispanaj konkistadoroj en la 16-a jarcento. La majaa skribo uzis vorterosignojn kompletigitaj de aro de silabaj glifoj, iom simila al la moderna japana skribo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.