From Wikipedia, the free encyclopedia
La argiltabuleto (aŭ argila tabuleto aŭ tabuleto da argilo) estas unu el plej antikvaj materialoj por skribo de la homaro. Sur molan argilon oni skribis per kalamo, kaj la tabuletoj estis sekigitaj per sunvarmo, krom tiuj kun gravaj arkivindaj tekstoj, kiuj estis bakitaj.
La malgravaj tabuloj estis detruitaj kaj reciklitaj, sed ili povis esti akcidente bakitaj en incendio.
Tiaj tabuletoj estis ĉefe uzitaj en la regionoj de la fekunda duonluno ekde la 4-a jarmilo a.K. (civilizoj de Sumero, Babilono, Asirio), kaj de Hititoj. Ili estis la substrato de la kojnoskribo.
Ankaŭ la linia skribo A, nemalĉifrata lingvo de Kreto, kaj linia skribo B, praa formo de la antikva greka lingvo de la 14-a jarcento a.K. estis gravuritaj sur argilajn tabuletojn.
En Helena mitologio, la Muzo de historio, Klio, havas argiltabuleton kiel simbolo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.