From Wikipedia, the free encyclopedia
Piktogramo (aŭ bildsimbolo) estas bildo de objekto aŭ procezo (ago), uzata kiel kategoria aŭ individua simbolo de ĝi. Ordinare ĝi estas abstraktigita per forlaso de detaloj, por eviti asociadon kun reala objekto.
En internacia trafiko (fervojo, flughavenoj, ŝipoj, aŭtovojoj) piktogramoj estas uzataj por komuniki sen uzo de iu konkreta lingvo. La unikodaj tavoloj "Miksaj simboloj" kaj Dingbats (2600–27FF) enhavas kelke da ofte uzataj piktogramoj. Jen kelkaj unikodaj ekzemploj:
piktogramo | numero | signifo |
---|---|---|
☀ | 0x2600 | suna vetero |
☁ | 0x2601 | nuba vetero |
☂ | 0x2602 | pluva vetero |
☃ | 0x2603 | neĝa vetero |
☎ | 0x260E | telefono |
0x267F | instalaĵo por radseĝuloj | |
♻ | 0x2678 | recikligo de rubaĵoj |
⚓ | 0x2693 | ankro, simbolas havenon |
⚠ | 0x26A0 | averto |
⚡ | 0x26A1 | averto de alta elektra tensio |
✈ | 0x2708 | aviadilo |
✉ | 0x2709 | letero; poŝto |
Problemo de piktogramoj estas, ke oni emas supertaksi ilian kulturan universalecon. Praktiko montras, ke la signifon de multaj piktogramoj necesas lerni kvazaŭ fremdlingvajn vortojn.
Restoracio | |
Necesejo |
En komputado piktogramoj estas uzataj por simboli objektojn aŭ funkciojn de komputiloj, ekz. presilon, dokumenton, retpoŝton. Eblas ekigi operaciojn pri tiuj objektoj pere de alklako, helpe de menuo aŭ per rekta manipulado, t. e. trenado kaj faligo. En tiu senco oni uzas ankaŭ, sub influo de la angla lingvo, la vorton ikono (komputiko).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.