From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kardaŝeva skalo mezuras la teknologian nivelon de civilizacio. Tion unue proponis soveta astronomo Nikolaj Semjonoviĉ Kardaŝov, ruslingve Николай Семёнович Кардашёв, en la jaro 1964. La ebleco de la homaro, uzi energion, kreskis dum sia historio. Dum la pasinta jarcento la homaro altiĝis sur la kardaŝeva skalo de ĉirkaŭ 0,582 al ĉirkaŭ 0,72.
En sia baza formo la skalo havas tri kategoriojn, en kiujn civilizacioj estas klasigitaj laŭ ilia produktado aŭ uzado de energio. [1]
Tipo | Priskribo | Vatoj haveblaj |
0 | Ĝi ekutiligas planedajn rimedojn, sed ne havas la teknologion kaj rimedojn por regi ilin. | < 1016 W |
I | Ĝi utiligas la povon de tuta planedo kaj koloniis plejparton da la sunsistemo. | ĉ. 1016 ~ 1017 W |
II | Ĝi utiligas la povon de tuta stelo, kiel ekzemple, la universo de Star Trek. | ĉ. 4 × 1026 W |
III | Ĝi utiligas la povon de tuta galaksio, kiel ekzemple, la serio Foundation de Isaac Asimov, kaj Star Wars. | ĉ. 4 × 1037 W |
La Tera civilizacio taksiĝis ĉirkaŭ Tipo 0,7 en la Kardaŝeva skalo, inter Tipo 0 kaj Tipo I. Verŝajne, la vera Kardaŝeva valoro estas malpli ol tiu nombro. Usona astronomo kaj astrobiologo Carl Sagan uzis la arbitran formulon en la jaro 1973 por tiu takso por K, la Kardaŝeva valoro:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.