La 4-a de julio estas la 185-a tago de la jaro (la 186-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 180 tagoj restas.
Je la 4-a de julio okazis, interalie:
- -362: Venko de tebanoj kaj argosanoj kontraŭ spartanoj, atenanoj kaj aĥajoj en la batalo de Mantineia (en Beotio)
- 907: Batalo de Bratislavo komenciĝis - hungaroj venkis bavarojn
- 993: Johano la 15-a iĝis papo kiu kanonizis unuan sanktulon - Udalrikon de Aŭgsburgo, konsideratan svisa sanktulo
- 1054: Historio de la astronomio: en la konstelacio Taŭro eksplodis supernovao SN 1054 kun ŝajna magnitudo komparebla al Venuso. Laŭ ĉinaj kaj arabaj kronikoj la eksplodo estis tiel brila, ke ĝi restis videbla en plena tago dum pli ol tri semajnoj. Ties supernovaa restaĵo estas M1
- 1187: Krucmilitoj: Batalo de Hatino (kristanoj malvenkis)
- 1364: Wartembork akiris urborajton
- 1456: Hungara-turka batalo de Beogrado komenciĝis - János Hunyadi venkis Mehmedon la 2-a
- 1569: Pola reĝo Sigismondo la 2-a ratifis Lublinan Union inter Pola Reĝlando kaj Grandprinclando Litovio, kiu daŭris 226 jarojn (ĝis la tria dispartigo de Pollando - eĉ pli longe, se konsideri nupton de Ladislao la 2-a Jogajlo kun Jadviga)
- 1610: Pola-rusa milito 1609-1618: pola hetmano Stanisław Żółkiewski venkis en la batalo de Kluŝino la rusan-svedan armeon preskaŭ 12-oble pli multnombran - la vojo al Moskvo malfermiĝis
- 1634: En Nova Francio fondiĝis Trois-Rivières (Kebekio)
- 1636: Providence fondiĝis - nun la ĉefurbo de Rod-Insulo
- 1712: En Nov-Jorko oni ekzekutis 12 sklavojn pro estigo de ribelo en kiu 9 blankuloj pereis
- 1776: Nordameriko: en Filadelfio 13 britaj kolonioj proklamis Usonan Deklaron de Sendependeco (de Britio).
- 1802: Oficiala malfermo de la usona militista akademio West Point, projektita de pola inĝeniero Tadeusz Kościuszko
- 1817: En Nov-Jorkio komenciĝis konstruo de Kanalo Erie
- 1819: Kadre de Unua Rusa Antarkta Ekspedicio de Kronŝtadto ĉirkaŭnavigis Vostok kaj Mirni
- 1861: En Vroclavo oni finis konstrui monumenton al Frederiko Vilhelmo la 3-a - nuntempe samloke troviĝas monumento al Aleksander Fredro, translokigita de Lvovo
- 1865: Verko de porinfana literaturo La aventuroj de Alicio en Mirlando de Lewis Carroll aperis
- 1866: Venko de la trupoj de Reĝlando Prusio super la bavaraj en batalo de Dermbach (Turingio)
- 1876: Ameriko: en Bostono malfermiĝis Bostona Belarta Muzeo
- 1879: Zuluangla Milito finita - ĉefurbo de Zululando Ulundi estis bruligita de britoj, kiuj devigis ties reĝon fuĝi
- 1881: Usono: en Alabamo malfermiĝis Universitato je Tuskegee por afrik-usonanoj
- 1884: Parizo: transono de la Statuo de Libereco al usona ambasadoro kiel donaco de la franca nacio al la usona
- 1890: Sur Vavelo en Krakovo okazis refoja enteriga ceremonio de la cindroj de la pola poeto-profeto Adam Mickiewicz, alvenigitaj de Parizo
- 1902: Filipin–usona milito finita - usonaj perdoj 4200 mortfalintoj kaj 2818 vunditoj, ĉefe pro tropikaj malsanoj, filipinaj perdoj pli ol 200 mil
- 1905: Malgrandaj Antiloj: eta erupcio finis trijaran aktivan periodon de la vulkano Monto Pelée sur Martiniko
- 1913: Brita sufrageto Emily Davison falis dum Derbio sub ĉevalon de la reĝo de Georgo la 5-a - mortis svena post kelkaj tagoj
- 1914: En Vieno okazis funebra ceremonio de Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este kaj lia edzino Žofie Chotková, atence mortigitaj ses tagojn pli frue en Sarajevo
- Unua mondmilito:
- 1920: Soveta-Pola Milito: kontraŭofensivo de Miĥail Tuĥaĉevskij komenciĝis en Belorusio — pro rompo de pola defendlinio apud Auta kaj Berezina pola soldataro retiriĝis sur la tuta fronto
- 1922: En Rybnik oni subskribis protolon pri transpreno de parto de la Supra Silezio al Dua Pola Respubliko
- 1934: Leó Szilárd patentigis teknologion de la uzo de neŭtronoj kune kun ĉena reakcio kaj koncepto pri sojla maso
- 1939: Altrudita fondo de la Asocio de Judoj en Germanio
- Dua mondmilito:
- 1945: Ŝtatoj de Okcidenta Eŭropo agnoskis registaron de Karl Renner — oni deklaris, ke Aŭstrio kaj Vieno estos dividitaj laŭ 4 okupadaj zonoj
- 1946: Królewiec alinomiĝis al Kaliningrado, omaĝe al soveta militkrimulo Miĥail Kalinin
- 1946: Pogromo de Kielce (Pollando) — okazigita laŭ rusia scenaro
- 1946: En Gdańsk oni publike pendumis 6 skipanojn (en tio 5 virinoj) kaj 5 polajn helpantojn de estinta koncentrejo Stutthof en Libera Urbo Dancigo
- 1946: Filipinoj sendependiĝis (de Usono)
- 1947: Stalinismo: en Skopin estis murdita dum fastostriko pola kolonelo Kazimierz Tumidajski, komandanto de Lublinia areo de la Pola Enlanda Armeo, arestita en 1944 de NKVD tuj post la sukcesa Operaco Tempesto en Lublinio
- 1950: Radio Libera Eŭropo komencis disaŭdigi de Nov-Jorko tra disaŭdigilo en Frankfurto ĉe Majno - unue por Ĉeĥoslovakio kaj precize unu monaton pli poste por Hungario kaj Pola Popola Respubliko, kie aŭskultado (komencaj programoj daŭris duonhore) estis malpermesita kaj ĵamata, en 1952 komencis funkcii en Munkeno la pola radiostacio
- 1953: Imre Nagy iĝis ĉefministro de Hungario
- 1957: En Torino oni lanĉis la italan aŭtomobilon Fiat 500
- 1960: Kun akcepto de Havajo kiel la 50-a subŝtato de Usono komence de la jaro, la 50-stela flago de Usono oficialiĝis
- 1970: Polinezio: Tongo akiris sendependecon de brita protektorato
- 1971: En Kalifornio naskiĝis Koko, gorilino instruata komunikiĝadi pere de la usona signolingvo
- 1973: Karibia Komunumo fondiĝis
- 1975: Arabaj teroristoj eksplodigis bombon en la centro de Jerusalemo - 13 personoj pereis kaj 72 vundiĝis
- 1987: Estinta ĉefo de Gestapo en Liono Klaus Barbie estis kondamnita de loka juĝejo al ĝisviva mallibero pro krimoj kontraŭ la homaro
- 1989: Belgio: en Kortrejko unu viro pereis pro falo sur loĝejon de nestirata sovetia ĉasaviadilo MiG-23, kies piloto eskapis de la ferdeko post ŝajna difekto, baldaŭ post starto de la pola urbo Kołobrzeg — la aviadilo mem flugis super GDR, FRG kaj Nederlando
- 1994: Ruanda genocido: Kigalo, ĉefurbo de Ruando, estis konkerita de Ruanda Patriota Fronto, kio finis genocidon en la urbo
- 1999: Bronzepoka ĉieldisko de Nebra trovita en Germanio
- 2001: En Litovio ekfunkciis unua registaro de Algirdas Brazauskas
- 2004: En t.n. zono Ground Zero, post detruitaj ĝemelturoj WTC en Nov-Jorko, oni simbole komencis konstruon de One World Trade Center
- 2006: Robert Fico iĝis ĉefministro de Slovakio
- 2007: Internacia Olimpika Komitato kunsidanta en Gvatemalo elektis rusan urbon Soĉi organizanto de Vintra Olimpiko en 2014
- 2008: En bomba atenco en Minsko 54 personoj vundiĝis, en tio 3 serioze - tio iĝis preteksto por preno de fingrospuroj de milionoj da belorusoj
- 2009: Statuo de Libereco remalfermita por la publiko post 8-jara fermo, kaŭzita de timo pri sekureco post la atencoj de la 11-a de septembro 2001
- 2010: Bronisław Komorowski gajnis prezidentec-baloton en Pollando
- 2012: Malkovro de partikloj de la bosono de Higgs en la Granda Koliziigilo de Hadronoj - anoncita de CERN
- 2014: Siria enlanda milito: usonaj paraŝutistoj norde de Sirio malsukcesis operacon liberigi el vilaĝo ostaĝojn enprizonigitajn de Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio
- 2015: Ĉilio akiris sian unuan titolon en internacia futbalo venkante Argentinon en Amerika Pokalo
- 2017: Germana politikistino Manuela Schwesig estas elektita unua ina ĉefministro de Meklenburgo-Antaŭpomerio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 131-a tago de la rusa agreso: Ukraina stabo informis, ke perdoj de la malamiko pasinttage egalis al ĉ. 230 soldatoj, kaj i.a. 5 tankoj, 10 kirasitaj veturiloj kaj 3 sistemoj de artilerio; sur Serpento-insulo ukrainaj soldatoj hisis la flagon de Ukrainio; regopovoj de Ukrainio denove invitis papon Francisko viziti la landon; Regiona Akuzistejo en Zaporiĵo komencis enketadon pri ŝtelo de pli ol 400 tunojn da greno kaj sunfloro
- Mondreago: Dum internacia konferenco en Lugano pri rekonstruo de Ukrainio la ĉefministro de Ukrainio Deniso Ŝmihal diris pri neceso elspezi 750 mld da usonaj dolaroj — en la konferenco partoprenas pli ol 40 ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj; "napalma knabino" Phan Thị Kim Phúc eskortis 236 ukrainajn rifuĝintojn de Varsovio ĝis Kanado
- 2023: Pasinttage Ukraina Aer-Armeo faris 16 atakojn, artilerio kaj raketaj taĉmentoj pripafis 3 kontraŭaviadajn sistemojn, 2 grupiĝojn de rusia armeo, 26 unuojn de artilerio en la fronto kaj stacion de radioelektronika batalo, kaj rusoj 61 fojojn pripafis Zaporiĵan provincon, en Sumia provinco pereis 6 personoj; Volodimir Zelenskij deklaris, ke Rusio mortigas civitanon de Ukrainio, Miĥail Saakaŝvili, per manoj de kartvel registaro — ambasadoro de Kartvelio devas forlasi Ukrainion; matene rusoj pripafis Pervomajsk en Ĥarkiva provinco, 43 personoj estis vunditaj, kune kun 12 infanoj; pasinttage sude de Ukrainio rusoj perdis 36 unuojn de armilaro kaj ĉ. 300 soldatojn (3 kompaniojn); ukrainoj eksplodigis rusan deponjon de municio en Makijivka
- Mondreago: en Ĥimki (Moskva provinco) brulas fabriko de mebloj; pro atako de 5 ukrainaj senpilotaj aviadiloj al Internacia flughaveno Vnukovo 14 flugoj estis alidirektitaj; en Grozni rusa ĵurnalistino laboranta por "Novaja Gazeta" etis batita, oni razis ŝian kapon; rusaj retpiratoj atakis popularajn komunikilojn; Jens Stoltenberg plu oficos kiel ĝenerala sekretario de NATO, ĝis la 1-a de oktobro 2024; Nederlando transdonos pli ol 118 mln da eŭroj al Ukrainio por eksterlanda komerco kaj kunlaboro en 2023; rusa produktisto de sterkoj EuroChem haltigas pro sankcioj laboron de sia fabriko en Litovio; rusa ĉasaviadilo MiG-31 dum trejna flugo frakasiĝis aur Kamĉatko
- 1477: Johano Aventino, germana humanisto, historiisto kaj klasika filologo (m. 1534)
- 1685: Christian-Reichart, germana ĝardenisto loĝanta en Erfurto (m. 1775)
- 1715: Christian Fürchtegott Gellert, germana verkisto, kies kantoj estis muzikigitaj (m. 1769)
- 1719: Michel-Jean Sedaine, franca dramaturga verkisto, membro de Franca Akademio (m. 1797)
- 1779: Heinrich Arnold Huyssen, germana industriisto kunfondinta ŝtaluzinon, politikisto (m. 1870)
- 1790: George Everest, kimra geografo kaj ĉefgeodeziisto de Barato laŭ kiu nomiĝas Monto Everesto (m. 1866)
- 1790: Friedrich van Calker, germana filozofo (m. 1870)
- 1799: Oskaro la 1-a, reĝo de la unio Svedio-Norvegio strebinta al unuigo de Skandinavio (m. 1859)
- 1804: Nathaniel Hawthorne, usona verkisto (m. 1864)
- 1807: Giuseppe Garibaldi, itala politikisto kaj militisto, nacia heroo kontribuinta al unuigo de Italio (m. 1882)
- 1809: Rasmus Nielsen, dana filozofo kaj verkisto, profesoro de la Universitato de Kopenhago (m. 1884)
- 1819: John Henry Gurney, angla bankisto, politikisto kaj ornitologo (m. 1890)
- 1842: Felix Frommelt, germana juristo kaj diplomato (m. 1886)
- 1845: Pál Szinyei Merse, hungara pentristo, reprezentanto de impresionismo (m. 1920)
- 1854: Victor Babeș, rumana bakteriologo, membro de Rumana Akademio (m. 1926)
- 1856: Ödön Téry, hungara kuracisto, turisto, montgrimpanto (m. 1917)
- 1868: Auguste Capé, franca kapitano kaj esperantisto, fondinto de la revuo "Tra la Mondo", membro de Lingva Komitato (m. 1916)
- 1868: Henrietta Swan Leavitt, usona astronomino, esploristino de cefeidoj, malkovrinta la Universon malantaŭ la Lakta Vojo (m. 1921)
- 1872: Calvin Coolidge, 30-a prezidento de Usono dum kies prezidenteco okazis la Pakto Briand-Kellogg (m. 1933)
- 1891: Petro Panĉ, ukraina verkisto (m. 1978)
- 1892: Helmi Dresen, estona esperantistino kaj tradukistino, kontribuinta al Estona Antologio, fratino de Hilda Dresen, murdita de germanaj invadintoj (m. 1941)
- 1895: Massimo Campigli, itala-germana pentristo (m. 1971)
- 1896: Mao Dun, ĉina verkisto, ĵurnalisto kaj kritikisto (m. 1981)
- 1898: Gulzarilal Nanda, ĉefministro de Barato, proksima al ideoj de Gandhi (m. 1998)
- 1903: Jenő Szervátiusz, rumania hungara skulptisto (m. 1983)
- 1910: Gloria Stuart, usona aktorino (m. 2010)
- 1919: Jan Strzelecki, pola sociologo, eseisto, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, konsilanto de Solidareco, murdita (m. 1988)
- 1927: Béla Halász, hungara kuracisto, anatomo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Academia Europaea (m. 2019)
- 1927: Gina Lollobrigida, itala aktorino, fotoĵurnalistino kaj skulptistino, seksosimbolo (m. 2023)
- 1929: Magda Šaturová, slovaka redaktorino, filozofino, tradukistino, ĉefredaktorino de Slovaka Antologio, honora membro de UEA (m. 2016)
- 1930: Frunzik Mkrtĉan, sovetia komedia aktoro (m. 1993)
- 1932: Sándor Széllyes, rumania hungara kantisto, deklamisto (m. 2006)
- 1933: Valéria Berdál, hungara operkantisto (soprano), subreto (m. 2003)
- 1936: Ferenc Bartis, hungara poeto kaj verkisto (m. 2006)
- 1946: Péter Trokán, hungara aktoro, voĉoaktoro
- 1948: István Verebes, hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, teatrestro, dramaturgo, prezentisto, komikisto
- 1948: Helmut Klünder, germana esperantisto (m. 2022)
- 1951: Attila Grandpierre, hungara fizikisto, astronomo, (astrofizikisto), ŝlagrokantisto, verkisto, memlernita-amatora historiisto, altlerneja instruisto, okupiĝanta ankaŭ pri historioj de praaj eŭraziaj popoloj
- 1952: Kati Bandi, rumania hungara tekstilistino, moddezajnistino
- 1952: Álvaro Uribe Vélez, prezidento de Kolombio
- 1955: Árpád Deák, rumania hungara skulptisto
- 1959: Victoria Abril, hispana aktorino kaj kantistino
- 1959: József Toró, rumania hungara/hungara skulptisto
- 1964: Edi Rama, albana politikisto, urbestro de Tirano, membro de la parlamento de Albanio, ĉefministro
- 1965: Rosie Malek-Yonan, irana aktorino, reĝisorino kaj verkistino, poliglotino, defendantino de homrajtoj kaj aŭtorino de romanoj kaj dokumentaj filmoj pri asiria genocido sur teritorioj de la nuntempa Turkio, Irako kaj Irano
- 1967: Mohamed Sifaoui, alĝeria-franca ĵurnalisto kaj islamana verkisto
- 1971: Andrea Tompa, hungara verkistino, teatrokritikistino, redaktorino
- 1972: Nina Badrić, kroata kantistino kaj kantaŭtorino
- 1972: Anna Szabó T., hungara poetino, verkistino kaj tradukistino
- 1973: János Dénes Orbán, rumania hungara poeto, verkisto, redaktoro
- 1976: Enikő Szabó, rumania hungara aktorino
- 1987: Leo Sakaguchi, germana diskĵokeo, denaska esperantisto
- 673: Ecgberht la 1-a, reĝo de Kent, Anglio
- 907: Theotmar, salcburga ĉefepiskopo kaj abato de Arkiabatejo Sankta Petro
- 943: Wang Geon, korea reĝo, fondinto de dinastio
- 973: Udalriko el Augsburg, episkopo de Augsburg, sanktulo (n. 890)
- 975: Gwangjong de Goryeo, korea imperiestro
- 1307: Rudolfo la 1-a, duko de Aŭstrio kaj Stirio, reĝo de Bohemio (n. 1282)
- 1335: Henriko Karintia, duko de Karintio, grafo de Tirolo, reĝo de Bohemio (n. ĉirkaŭ 1265)
- 1336: Sankta Izabela de Aragono, reĝino de Portugalio, sanktulino (n. 1271)
- 1541: Pedro de Alvarado, hispana konkistadoro (de hodiaŭa Kubo, Meksiko, Gvatemalo, Salvadoro) (n. 1485)
- 1546: Hajredin Barbarosa, turka admiralo en Otomana Imperio, la plej fama korsaro sur Mediteraneo (n. 1478)
- 1623: Wiliam Byrd, angla komponisto kaj orgenisto, reprezentanto de la renesanca muziko (n. ĉirkaŭ 1539)
- 1715: Christian Fürchtegott Gellert, germana verkisto de klerismo (m. 1769)
- 1754: Philippe Néricault Destouches, franca verkisto, komediisto, diplomato (n. 1680)
- 1761: Samuel Richardson, angla verkisto (n. 1689)
- 1761: Johann Philipp Fresenius, germana teologo (n. 1705)
- 1768: Johann Gottfried Borlach, germana inĝeniero kaj salekspluatisto (n. 1687)
- 1789: Cláudio Manuel da Costa, brazila juristo kaj poeto, unu el la protagonistoj en la Minas-Ĝerajsa Konspiro (n. 1729)
- 1826: John Adams, 2-a prezidento de Usono, subskribinto de la Usona Deklaro de Sendependeco (n. 1735)
- 1826: Thomas Jefferson, 3-a prezidento de Usono, verkinto de la Usona Deklaro de Sendependeco (n. 1743)
- 1831: James Monroe, 5-a prezidento de Usono, konata de la Doktrino de Monroe (n. 1758)
- 1848: François René de Chateaubriand, franca verkisto, historiisto, diplomato (n. 1768)
- 1856: István Ferenczy, hungara skulptisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1792)
- 1862: Fanny Tarnow, germana verkistino, porvirina aŭtorino (n. 1779)
- 1868: Jean René Constant Quoy, franca ŝipa kuracisto kaj zoologo, esploristo de suda Pacifiko kaj Aŭstralio (n. 1790)
- 1873: Johann Jakob Kaup, germana naturalisto, sekvanto de la natura filozofio, populariganto de mastodonto (n. 1803)
- 1888: Theodor Storm, germana verkisto kaj poeto (n. 1817)
- 1901: Arthur Langhammer, germana pentristo (n. 1854)
- 1902: Vivekananda, barata guruo, populariganto de la filozofio de jogo kaj vedanto en la okcidenta civilizo (n. 1863)
- 1905: Élisée Reclus, franca geografo kaj geologo, apoganto de anarki-komunismo, favoriganta Esperanton en sia lasta libro La Homo kaj la Tero (n. 1830)
- 1910: Giovanni Schiaparelli, itala astronomo, politikisto kaj historiisto pri sciencoj, malkovrinto de asteroido Hesperio (n. 1835)
- 1910: Henrik Pap, hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1864)
- 1918: József Lévay, hungara poeto, tradukisto, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Societo Kisfaludy (n. 1825)
- 1920: Max Klinger, germana skulptito, pentristo kaj grafikisto (n. 1857)
- 1921: Antoni Grabowski, pola teknologo pri kemio, Varsovia pioniro de Esperanto, kiu unua alparolis al Zamenhof, fondinto de Esperanto-grupo en Rusio kontaktiĝanta kun eksterleĝa Esperanto-organizo en Varsovio, kunlaboristo de la unua esperantlingva revuo "La Esperantisto", sekretario de UK 1905, la patro de poezio, poligloto, aŭtoro de El Parnaso de Popoloj, Esperanto-vortaristo, tradukinto de Sinjoro Tadeo (n. 1857)
- 1927: Ignác Ujváry, hungara pentristo kaj altlerneja instruisto (n. 1860)
- 1934: Maria Skłodowska-Curie, pola fizikistino kaj kemiistino ricevinta Nobel-premiojn pri nuklea fiziko kaj nuklea kemio, malkovrintino de radioaktivaj kemiaj elementoj radiumo kaj polonio (n. 1867)
- 1938: Suzanne Lenglen, franca tenisistino, unua internacia stelulino (n. 1899)
- 1940: Ferenc Vendrei, hungara aktoro, dramverkisto (n. 1859)
- 1941: Viktimoj de la germana Intelektul-kampanjo el inter 40 polaj intelektuloj en Lvovo fare de Einsatzgruppen:
- 1942: Icek Jurysta, pola-juda esperantistino, aktivulo de Sennacieca Asocio Tutmonda, kontribuanta al Esperanto-gazetoj (interalie "Sennaciulo", "Sennacieca Revuo" kaj "Literatura Mondo"), tradukisto de polaj kaj jidaj tekstoj, gasumita de germanoj en Aŭŝvico (n. 1903)
- 1943: Władysław Sikorski, pola generalo, politikisto, ĉefministro de la pola ekzila registaro, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, murdita (n. 1881)
- 1945: Zsigmond Jakabházy, hungara kuracisto, universitata profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1867)
- 1948: Monteiro Lobato, brazila infanverkisto kaj aŭtoro de sciencfikcio, reprezentanto de la literaturo de Brazilo (n. 1882)
- 1957: Adolf Dietrich, svisa "naiva" "farbisto" kaj pentristo (n. 1877)
- 1963: Adolf Meschendörfer, transilvania verkisto kaj pedagogo (n. 1877)
- 1970: András Mikola, rumania hungara pentristo kaj pedagogo (n. 1884)
- 1971: Károly Berde, hungara kuracisto, dermatologo (n. 1891)
- 1972: István Szentkirályi, rumania hungara pediatro, universitata profesoro (n. 1906)
- 1976: Jonatan Netanjahu, israela milita heroo, komandanto de pluraj operacoj, postsekvanto de terorisma organizaĵo Nigra septembro (n. 1946)
- 1978: Ladislav Boháč, ĉeĥa aktoro (n. 1907)
- 1978: Wolfgang Vulpius, germana literatursciencisto (n. 1897)
- 1983: John Bodkin Adams, brita kuracisto, suspektita pri seriaj murdoj (n. 1899)
- 1987: Tiberio Morariu, rumana Esperanto-instruisto laŭ Cseh-metodo kaj redaktoro, loĝinta en Svedio, instruinta Internacian lingvon al pli ol 10 mil personoj en 20 landoj (n. 1901)
- 1992: Ástor Piazzolla, argentina tango-muzikisto, virtuozo de bandonio (n. 1921)
- 1993: Viktória Balogh, hungara esperantistino, profesoro pri matematiko (n. 1929)
- 1995: Éva Gábor, usona aktorino kaj kantistino, kantisto (n. 1919)
- 1995: Bob Ross, usona pentristo kaj artinstruisto (n. 1942)
- 1997: József Zimán, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1905)
- 2000: Gustaw Herling-Grudziński, pola verkisto, malliberulo de sovetaj puntendaroj, laboranto de Radio Libera Eŭropo/Radio Libero, kritikisto de komunista diktaturo, kunlaboranto de "Kultura", partoprenanto de la batalo de Monte Cassino (n. 1919)
- 2002: Laurent Schwartz, franca matematikisto (n. 1915)
- 2003: Barry White, usona kantisto (n. 1944)
- 2003: Karl Sigurethsson, islanda maristo, maŝinisto kaj islanda esperantisto (n. 1915)
- 2008: Lee Chong-Yeong, korea esperantisto, prezidanto de Korea Esperanto-Asocio kaj prezidanto de UEA, profesoro de AIS, kunaŭtoro de la Historio por malfermi estontecon, honora membro de UEA (n. 1932)
- 2010: Mohammad Hussejn Fadlallah, libana ulemo kaj ajatolo (n. 1935)
- 2011: Otto von Habsburg, aŭstra arkiduko kaj politikisto (n. 1912)
- 2016: Magda Kohut, hungara aktorino kaj voĉoaktoro (n. 1928)
- 2016: Abbas Kiarostami, irana filmreĝisoro, scenaristo, muntisto, produktoro (n. 1940)
- 2017: Daniil Aleksandroviĉ Granin, rusa verkisto kaj eseisto (n. 1919)
- 2022: Remco Campert, nederlanda poeto (n. 1929)
La 4-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):