La 1-a de februaro estas la 32-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 333 tagoj restas (334 en superjaroj).
Je la 1-a de februaro okazis, interalie:
- 772: Hadriano la 1-a iĝis papo
- 1186: Malta Ordeno konkeris kastelon Margat en Sirio
- 1327: Abatejo Westminster: 14-jara Eduardo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1329: Ĵemajtio: ordeno de germanaj kavaliroj sukcesis en sieĝo de Medvėgalis, fortreso de Grandprinclando Litovio kaj baptis ties defendantojn
- 1411: Oni subskribis unuan pactraktaton de Toruń finanta la grandan militon inter la Regno de Pollando kun Grandprinclando Litovio kaj la ordeno de germanaj kavaliroj
- 1465: Dektrijara milito: post sieĝo (de preskaŭ unu jaro kaj duono) de Neuenburg (nun pole nomata Nowe), kapitulacis ordeno de germanaj kavaliroj
- 1556: Pola reĝino Bona Sforza forlasis Krakovon kaj iris al sia hereda princlando Bari en Italio
- 1563: 2-semajna sieĝo de Polack fare de la moskva armeo de Ivano la Terura komenciĝis
- 1587: Reĝino de Anglio Elizabeto la 1-a subskribis verdikton pri la mortpuno de skota reĝino Maria Stuart
- 1655: Venko de pola armeo kaj tatara kontraŭ la rusa-kozaka komandata de Bohdan Ĥmelnickij kaj rusaj vojevodoj en batalo de Охматів, (Oĥmativ, en la Ĉerkasa provinco de nun Ukrainio)
- 1661: Dum la 4-a pola-rusa milito en la urbo Mahiljoŭ (Mogilev en nuna Belorusio) okupata de rusoj eksplodis ribelo de burĝoj, sekve la urbo revenis al Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1662: Naŭmonata sieĝo de Fort Zeelandia finiĝis per traktato, ĉinaj piratoj transprenis la insulon Formozo - Nederlanda Orient-hinda Kompanio retiriĝis favore al la unua ĉina regado
- 1669: Reĝo de Francio Ludoviko la 14-a entreprenis unuajn rimedojn por limigi aplikon de la Nanta edikto
- 1717: En Varsovio kunsidis muta sejmo, kiu sub premo de Rusio malgrandigis polan armeon kaj regopovon de militestroj
- 1748: Serba Novi Sad ricevis la nunan nomon kaj statuson de libera reĝa urbo per dekreto de imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio
- 1790: Novjorko: Supera Kortumo de Usono kunsidis unuan fojon
- 1793: Francio deklaris militon al Britio kaj Nederlando
- 1796: Ĉefurbo de brita Supra Kanado estis ŝanĝita de Newark (nun Niagara-on-the-Lake) al York (nun Toronto).
- 1814: Erupcio de vulkano Majono sur filipina insulo Luzono mortigis pli ol 1200 homojn
- 1835: Maŭricio: abolicio de sklaveco
- 1863: Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: Kastus Kalinoŭski apelaciis al belorusoj kaj litovoj pri ekpreno de armiloj
- 1864: Dana-prusa milito eksplodis
- 1883: Franca armeo konkeris Bamakon en nuna Malio
- 1884: Oxford English Dictionary, la plej granda brita vortaro de la angla lingvo, aperis presforme (unua kajero)
- 1885: Provinco Kabindo en hodiaŭa Angolo iĝis portugala protektorato
- 1893: Thomas Alva Edison fondis en Nov-Ĵerzejo unuan en la mondo filmejon
- 1896: Torino: premiero de la opero La Bohème de Giacomo Puccini en Teatro Regio
- 1896: Inspirita de la greka milito de sendependiĝo, Kreto leviĝis kontraŭ turkoj
- 1904: Hannes Hafstein iĝis unua ĉefministro de Islando
- 1906: Feroa poeto Símun av Skarði verkis versaĵon, kiu iĝis nacia himno de Ferooj
- Unua mondmilito:
- 1919: En Parizo estis subskribita pola-ĉeĥa interkonsento pri provizora disdivido de Teŝinio
- 1920: Reĝa Kanada Rajda Polico fondiĝis
- 1922: En Vilno sian agadon inaŭguris parlamento de Centra Litovio
- 1923: Dua Pola Respubliko: oni subskribis polan-sovetunian pakton pri interŝanĝo de politikaj malliberuloj
- 1925: Pola Radioteknika Societo sendis oficialan eksperimentan disaŭdigon sur ondolongo de 385 m, kion oni konsideras komenco de Pola Radio
- 1933: Prezidento de Germanio Paul von Hindenburg malfondis Reichstag
- 1935: Hagia Sofia en Istanbulo iĝis muzeo
- 1936: En Nederlando oni eksterleĝigis junularan faŝistan organizon Nationale Jeugdstorm
- Dua mondmilito:
- 1945: Slovenio: la 8-a de februaro estis deklarita slovena kultura festotago; Hungario: Politika Polica Departemento de Budapeŝta Ĉefsidejo estis formita sub gvidado de Gábor Péter
- 1946: Trygve Lie iĝis unua Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj; Nacia Asembleo proklamis marionetan ŝtaton Hungara respubliko kun prezidento de Hungario Zoltán Tildy kaj ĉefministro Ferenc Nagy
- 1951: Stalinismo: ordono de pola ministro pri nacia defendo establi anstataŭan soldatservon en t.n. ministaj batalionoj (formo de politikaj reprezalioj)
- 1953: Nederlando: inundiĝis grandaj partoj de la provincoj Zelando, Suda Holando kaj Norda Brabanto - 1 836 homoj mortis, pli ol 40 000 bestoj pereis
- 1958: Egiptio kaj Sirio fondis Unuiĝintan Araban Respublikon
- 1962: En Varsovio okazis lasta kunsido de la Klubo de Kurba Rondo
- 1964: Oni surakvigis atoman submarŝipon USS Casimir Pulaski
- 1968: Vjetnama milito: usona fotisto Eddie Adams kaptis la momenton de ekzekuto de oficiro de Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto fare de polica ĉefo de Sud-Vjetnamio, pafitan al la kapo surstrate de Sajgono - la filman sinsekvon montris televido en Usono kio influis publikan opinion kontraŭ la milito
- 1972: Hewlett-Packard vendis unuan elektronikan poŝkalkulilon "HP-35"; Kuala-Lumpuro gajnis urbo-statuson - unua setlejo de Malajzio post sendependeco de la nacio
- 1978: Roman Polański eksterleĝe forlasis Usonon favore al Francio
- 1979: Irana revolucio: ajatolo Ruhollah Ĥomejni revenis al Irano salutata sur aviadilejo de 3 milionoj da homoj
- 1982: Senegambia Konfederacio fondiĝis; Kelkajn semajnojn post proklamo de la milita stato en Pollando oni enkondukis prezaltigon (kadre de la unua etapo de t.n. reformo de ekonomio por eliri de la krizo)
- 1985: Gronlando eksiĝis de la Eŭropa Komunumaro
- 1988: Registaro de Pola Popola Respubliko kadre de t.n. dua etapo de ekonomia reformo enkondukis la plej grandan prezaltigon de 1982, kio kaŭzis printempe strik-ondon en la tuta lando
- 1991: Supera Konsilio de Sovetunio abolis limigon de loĝado por krime-tataroj en Krimeo, enkondukitan de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio en 1987
- 1992: En Salvadoro, laŭ pakto finanta la 16-jaran internan militon, ekvalidis armistico
- 1994: Radiostacio Libera Ondo ekfunkciis en Litovio
- 2003: Eŭropa Unio: Traktato de Nico ekvalidis; usona kosmopramo Columbia kraŝis dum alteriĝa manovro - pereis 7 kosmonaŭtoj
- 2004: 109 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis pro duobla bomba atenco de sinmortigintoj kontraŭ oficejoj de Demokratia Partio de Kurdistano kaj Patriota Unuiĝo de Kurdistano en Arbil (norda Irako)
- 2005: Nepalo: reĝo Gjanendra demisiigis registaron kaj ekreĝis
- 2005: Senkomunismigo: en Interreto ĵurnalisto Bronisław Wildstein publikigis liston de Instituto pri Nacia Memoro kun nomoj de sekretaj komunistaj kunlaborantoj de Pola Popola Respubliko
- 2009: Jóhanna Sigurðardóttir iĝis ĉefministrino de Islando; Moskvo: en la Katedralo de Kristo Savinto okazis entronigo de patriarko Cirilo la 1-a
- 2011: Egipta revolucio: Marŝo de Miliono okazis
- 2012: 79 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 1000 vundiĝis en tumulto sur futbala stadiono en Port Said en Egiptio
- 2013: John Kerry iĝis usona ministro pri eksteraj rilatoj; Londono: nuboskrapulo Shard London Bridge ekfunkciis por publiko en Southwark - la plej alta en Eŭropa Unio
- 2018: En Varsovio Instituto pri Nacia Memoro transdonis identigajn notojn al familioj de 22 viktimoj de la soveta kaj germana totalismoj
- 2021: En Birmo okazis armea puĉo
- 2022: Danio forĵetis ĉiajn limigojn pri la kronvirusa pandemio de 2019-2022
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- ukraina raketo trafis naftodukton "Amikeco", kiu transportas gason de Rusio al Eŭropo; Ukrainio kaj Francio subskribis memorandum pri livero de radaroj MG-200 por ukraina aerdefendo
- Aŭstralio atribuis sankciojn al Irano pro liverado de senpilotaj aviadiloj al Rusio
- 1208: Jakobo la 1-a, reĝo de Aragono, Valencio kaj Majorko (m. 1276)
- 1435: Amadeo la 9-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto, beatigita (m. 1472)
- 1459: Conrad Celtis, germana humanisto kaj poeto novlatina (m. 1508)
- 1462: Johannes Trithemius, germana humanisto, teologo, ĉifrosciencisto kaj okultisto (m. 1516)
- 1526: Giovanni Pierluigi da Palestrina, itala komponisto, reprezentanto de la Roma skolo (m. 1594)
- 1654: Johann Andreas Danz, germana orientalisto kaj teologo eldoninta gramatikon de la hebrea lingvo (m. 1727)
- 1659: (bapto) Jacob Roggeveen, nederlanda admiralo kaj vojaĝisto, malkovrinto de Paskinsulo (m.1729)
- 1673: Alessandro Marcello, itala komponisto, poeto, filozofo kaj matematikisto (m. 1747)
- 1690: Francesco Maria Veracini, itala violonisto kaj komponisto (m. 1768)
- 1735: József Alvinczi, hungara imperiestra generalo (m. 1810)
- 1735: Blasius Hueber, aŭstra geodeziisto kaj geografo (m. 1814)
- 1758: Ludwig Gotthard Kosegarten, germana poeto kaj luterana pastro (m. 1818)
- 1761: Christiaan Hendrik Persoon, sudafrika mikologo, kunpatrono de fungoscienco (m. 1836)
- 1783: Karlo Frederiko (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana duko (m. 1853)
- 1800: Brian Houghton Hodgson, angla etnologo kaj brita ŝtatoficisto laboranta en Brita Hindio kaj Nepalo (m. 1894)
- 1801: Thomas Cole, usona pejzaĝisto kaj poeto (m. 1848)
- 1804: Handrij Zejler, soraba kleriko, poeto, fondinto de la moderna poezio en la suprasoraba lingvo kaj kreinto de la fundamentoj de la nacia kulturo, esploristo de folkloro (m. 1872)
- 1819: Ferenc Ocsvay, hungara ĵurnalisto, publicisto, juristo kaj teologo (m. 1887)
- 1826: Ignacy Żagiell, pola kuracisto, vojaĝisto kaj verkisto (m. 1891)
- 1837: Polixenia Jirausek, hungara aktorino (m. 1911)
- 1842: Anton Zingerle, aŭstra klasika filologo kaj pedagogo (m. 1910)
- 1855: Berta Kelemenné Zathureczky, hungara verkistino (m. 1924)
- 1856: Anália Franco, brazila verkistino (m. 1919)
- 1858: Guglielmo Oberdan, itala iredentisto, murdita (m. 1882)
- 1859: Ignác Gálffy, hungara nobelo, instruisto, arkeologo (m. 1940)
- 1868; Aladár Árkay, hungara arkitekto, pentristo (m. 1932)
- 1869: Ștefan Luchian, rumana pentristo (m. 1916)
- 1874: Hugo von Hofmannsthal, aŭstra verkisto kaj dramisto (m. 1929)
- 1874: Kazimierz Nitsch, pola lingvisto, slavisto, esploristo de dialektoj (m. 1958)
- 1878: Milan Hodža, ĉefministro de Ĉeĥoslovakio (m. 1944)
- 1878: Alfréd Hajós, hungara arkitekto kaj olimpika naĝisto (m. 1955)
- 1878: Imre Madzsar, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1946)
- 1884: Jevgenij Zamjatin, rusa verkisto (m. 1937)
- 1885: Rudolf Michael Frey, aŭstra kalkulkonsilanto el Vieno, fondinto de pluraj Esperanto-organizaĵoj, propagandvojaĝanto (m. nekonata)
- 1885: Pál Török, hungara historiisto pri diplomatio kun turkoj kaj Habsburgoj (m. 1943)
- 1888: Franciszek Kleeberg, pola generalo, soldato de Polaj Legioj, komandanto de la lasta venka batalo dum la germana invado en Pollandon (m. 1941)
- 1892: Károly Nóti, hungara verkisto kaj kabaretaŭtoro (m. 1954)
- 1894: John Ford (John Martin "Jack" Feeney), usona film-reĝisoro (m. 1973)
- 1894: James P. Johnson, afrik-usona pianisto, komponisto (m. 1955)
- 1895: Sándor Lestyán, hungara ĵurnalisto (m. 1956)
- 1895: Ferenc Szilágyi, hungara advokato kaj verkisto, sveda civitano, aktivulo de Hungara Esperantista Societo Laborista, esperanto-instruisto laŭ la propra lumbildmetodo, kontribuinta al "Hungara Heroldo", "Heroldo de Esperanto", "Pola Esperantisto", redaktoro de "Literatura Mondo" kaj "Norda Prismo", kunlaborinto de Hungara Antologio, Sveda Antologio kaj Dekdu Poetoj, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. 1967)
- 1896: Anastasio Somoza García, diktatoro de Nikaragvo (m. 1956)
- 1897: Evgen Malanjuk, ukraina poeto kaj literaturisto (m. 1968)
- 1901: Clark Gable, usona aktoro (m. 1960)
- 1901: Géza Képes, hungara poeto kaj tradukisto (m. 1989)
- 1902: József Berda, hungara poeto (m. 1966)
- 1902: Langston Hughes, usona verkisto kaj tradukisto (m. 1967)
- 1905: Emilio Segrè, itala fizikisto Nobelpremiita pro malkovro de radioaktiva transirmetalo teknecio (m. 1989)
- 1907: Günter Eich, germana verkisto (m. 1972)
- 1907: Anna Hajnal, hungara poetino apartenanta al la 3-a generacio de Nyugat (m. 1977)
- 1907: Wilhelm Solzbacher, germana-usona ekonomikisto, lingvisto, poligloto kaj esperantisto, redaktanto de "La Juna Batalanto", ĉefsekretario de MOKA, prelevojaĝanto pri Esperanto en Eŭropo kaj Usono, prezidanto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, kunredaktoro de "Amerika Esperantisto", membro de la Akademio de Esperanto kaj kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. 1991)
- 1907: Sándor Veress, hungara komponisto kaj popolmuzikesploristo (m. 1992)
- 1908: Mózes Hegyi, hungara reformita pastro, poeto, lokhistoriisto (m. 1943)
- 1909: Therese Brandl, germana funkciulino (SS-Aufseherin) en koncentrejoj Ravensbrück, Aŭŝvico kaj Dachau (m. 1948)
- 1912: Irma Allodiatoris, hungara antropologino, scienchistoriistino kaj bibliografino (m. 1988)
- 1915: Stanley Matthews, angla futbalisto ludanta en la angla nacia teamo de futbalo (m. 2000)
- 1917: José Luis Sampedro, hispana ekonomikisto kaj verkisto, membro de la Reĝa Akademio Hispana (m. 2013)
- 1918: Muriel Spark (Muriel Sarah Camberg), skota verkistino (m. 2006)
- 1925: János Sükösd, rumania hungara eduksciencisto
- 1928: Petr Ginz, ĉeĥa knabo juddevena, filo de la geesperantistoj Ota Ginz kaj Marie Ginzová, en koncentrejo Terezín eldoninta gazeton "Vedem", murdita en Aŭŝvico (m. 1944)
- 1928: Tom Lantos, usona politikisto (m. 2008)
- 1928: László Király, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto
- 1931: Boris Jelcin, unua prezidento de Rusia Federacio (m. 2007)
- 1931: Iajuddin Ahmed, prezidento de Bangladeŝo, pedologo
- 1932: Ildikó Marosi, hungara ĵurnalistino, literaturhistoriistino
- 1932: Lajos Szabó, hungara aktoro (m. 1988)
- 1932: István Wagner, rumania hungara ĝardenkulturisto
- 1935: Mario Bellini, itala fasonisto kaj arkitekto
- 1939: Claude François, franca kantisto (m. 1978)
- 1939: Gyula Tankó, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto
- 1939: Fritjof Capra, usona fizikisto laŭ kiu fiziko kaj metafiziko celas la saman scion, kritikanto de reduktismo
- 1947: Frank Tipler, usona fizikisto, kosmologio kaj transhumanisto, populariganto de la Antropica principo
- 1951: László Cselényi, hungara filmreĝisoro
- 1952: Jenő Jandó, hungara pianisto
- 1954: Tibor Budaházi, hungara pentristo kaj grafikisto
- 1965: Sherilyn Fenn, usona aktorino
- 1965: Brandon Lee, usona aktoro (m. 1993)
- 1967: Gabrielle Fitzpatrick, aŭstralia filma kaj televida aktorino
- 1968: Lisa Marie Presley, usona kantistino (m. 2023)
- 1969: Gabriel Batistuta, argentina futbalisto
- 1971: Raoul Hausmann, aŭstra skulptisto kaj verkisto, reprezentanto de dadaismo (n. 1886)
- 1972: Leymah Gbowee, liberia aktivistino kaj Nobel-premiitino, helpanta al infansoldatoj, kristanaj kaj islamanaj virinoj
- 1974: Péter Hantz, rumania hungara biofizikisto
- 1981: Alpár Fogarasi, rumania hungara aktoro
- 344: Sankta Severo el Raveno, episkopo
- 772: Stefano la 3-a, papo (n. ĉirkaŭ 720)
- 997: Grandduko Géza, hungara grandduko (n. 949)
- 1328: Karlo la 4-a, reĝo de Francio (n. 1294)
- 1465: Dénes Szécsi, hungara barono, primaso, politikisto (n. ĉirkaŭ 1410)
- 1542: Girolamo Aleandro, itala humanisto, kardinalo, verkisto (n. 1480)
- 1616: Kaspar Förster, germana kantisto, komponisto, kreinto de triosonatoj (n. 1673)
- 1691: Aleksandro la 8-a, papo (n. 1610)
- 1705: Sofia Karlota de Hanovro, reĝino de la Reĝlando Prusio (n. 1668)
- 1713: Apafi la 2-a, reganto de Transilvanio (n. 1676)
- 1733: Aŭgusto la 2-a, pola elekta reĝo kaj litova grandduko (n. 1670)
- 1743: Jacob Friedrich Reimmann, germana luterana teologo, pedagogo, historiisto kaj filozofo (n. 1668)
- 1803: Anders Chydenius, finna filozofo kaj parlamentisto, patrono de la klasika liberalismo en la nordiaj landoj (n. 1729)
- 1851: Mary Shelley, angla verkistino (n. 1797)
- 1868: Gustav Eduard Benseler, germana klasika filologo, leksikografo, politikisto (1806)
- 1873: Ferenc Kiss, hungara honvedkolonelo, primilita fakverkisto (n. 1825)
- 1903: George Gabriel Stokes, irlanda matematikisto kaj fizikisto, aŭtoro de la Teoremo de Stokes (n. 1819)
- 1908: Karlo la 1-a, reĝo de Portugalio, murdita (n. 1863)
- 1910: Otto Julius Bierbaum, germana verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1865)
- 1910: Antonín Slavíček, ĉeĥa pentristo (n. 1870)
- 1943: Ferenc Bizony, hungara sociografo (n. 1901)
- 1944: Piet Mondriaan, nederlanda pentristo, pioniro de abstrakta arto (n. 1872)
- 1944: Franz Kutschera, aŭstra SS-generalo, respondeca pri amasaj murdoj de civiluloj en Varsovio, ekzekutita de Pola Enlanda Armeo (n. 1904)
- 1950: Marcel Mauss, franca socisciencisto (n. 1872)
- 1957: Friedrich Paulus, germana feldmarŝalo, venkita en la Batalo ĉe Stalingrado (n. 1890)
- 1958: Clinton Joseph Davisson, usona fizikisto Nobelpremiita pro eksperimenta malkovro de la difrakto de elektronoj en kristaloj (n. 1881)
- 1959: Konrád Albrich, transilvania saksa kuracisto (n: 1889)
- 1961: István Csók, hungara pentristo (n. 1865)
- 1966: Buster Keaton, usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro (n. 1895)
- 1970: Alfréd Rényi, hungara matematikisto, profesoro (n. 1921)
- 1976: Werner Heisenberg, germana Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de la necerteca principo de Heisenberg (n. 1901)
- 1986: Alva Myrdal, sveda Nobelpremiita diplomatino kaj sociologo kontribuinta al socialema ŝtato (n. 1902)
- 1989: Wiesław Kazanecki, pola poeto, enestanta en "Podlaĥia Antologio" (n. 1939)
- 1990: Sándor Török, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, novelisto (n. 1911)
- 1994: Hubert Kessler, hungara geologo, hidrologo, kavernesploristo (n. 1907)
- 1995: Karl Gruber, aŭstra politikisto kaj diplomato (n. 1909)
- 1996: Líviusz Solti, rumania hungara inĝeniero, primilita teknikverkisto, profesoro (n. 1927)
- 1997: Viktor Pöschl, aŭstra-germana klasika filologo (n. 1910)
- 1998: Halldór Kiljan Laxness (Halldór Guðjónsson), islanda Nobelpremiita verkisto (n. 1902)
- 2003: Ilan Ramon, israela kolonelo, ĉasaviadilisto kaj kosmonaŭto (n. 1954)
- 2004: Josef Murĵan, pola-israela esperantisto, kursgvidanto de Esperanto en pluraj lokoj de Pollando kaj Sovetunio, komitatano de Esperanto-Ligo en Israelo, redaktisto de Antologio de hebrea poezio, aŭtoro de Praktika vortaro hebrea-Esperanta kaj Plena vortaro Esperanta-hebrea, kunorganizanto de UK 2000 (n. 1920)
- 2010: Steingrímur Hermannsson, ĉefministro de Islando, direktoro de Centra Banko (n. 1928)
- 2012: Wisława Szymborska, pola Nobelpremiita poetino (n. 1923)
- 2012: Cissy Kraner, aŭstra kabaredistino kaj kantistino (n. 1918)
- 2013: Ingo Swann, usona militisto, mediumo, verkisto, pentristo, paraspsikologo kreinta novan terminologion (n. 1933)
- 2014: Maximilian Schell, aŭstra aktoro, reĝisoro, dramisto kaj produktoro (n. 1930)
- 2017: Étienne Tshisekedi, ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo (n. 1932)
- 2020: Péter Andorai, hungara aktoro (n. 1948)
- 2022: Shintaro Ishihara, japana aŭtoro, aktoro kaj politikisto (n. 1932)
La 1-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):