From Wikipedia, the free encyclopedia
Alessandro Ignazio MARCELLO (n. 1-an de februaro 1673 en Venecio; m. 19-an de junio 1747 en Venecio) estis itala nobelulo, kiu montriĝis i.a. kiel poeto, filozofo kaj matematikisto. Hodiaŭ li estas konata same kiel sia frato Benedetto Marcello ĉefe kiel komponisto de la baroko.
Alessandro Marcello | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Eterio Stinfalico |
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1673 en Venecio |
Morto | 19-an de junio 1747 (73-jaraĝa) en Venecio |
Tombo | Villa Giusti (en) |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Alma mater | Universitato de Padovo - matematiko, filozofio |
Familio | |
Frat(in)o | Benedetto Marcello |
Okupo | |
Okupo | komponisto poeto juristo matematikisto filozofo |
Verkoj | Hobojo-konĉerto (Marcello) |
Alessandro Marcello devenis de venecia patriciofamilio. Li komponis plurajn kolektojn da solokonĉertoj inter ili ses konĉertoj sub la nomo La Cetra (la citro) samkiel kelkajn kantatojn, ariojn, kanzonetojn, kaj violonsonaton. Siajn verkojn li publikis kiel membro de la Accademia dell'Arcadia sub sia "arkadia" pseŭdonimo Eterio Stinfalico.
Lia plej konata verko estas la konĉerto por hobojo kaj orkestro d-minoro, kiun Johann Sebastian Bach poste aranĝis por klaviceno (BWV 974). Tiaj konĉertoj oni ofte uzis kiel filmmuziko en multaj filmoj pro ilia sono emocia kaj kortuŝa, entute indas rememori la finon de Miriam si sveglia a mezzanotte, kiu ĉesas sur notoj tristaj kaj melankoliaj de la hobojo.
Kvankam liaj verkoj hodiaŭ nur malofte estas prezentataj, oni rigardas Marcellon kiel ege kapabla kaj talentita komponisto. Liaj konĉertoj La Cetra estas laŭ Grove "nekutimaj pro iliaj blovinstrumentaj partoj, koncizeco kaj kontrapunkta praktiko ene de vaste laŭ-Vivaldi-a stilo, elstarigante lin kiel lasta antaŭposteno de la klasika venecia baroka konĉerto."
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.