La 6-a de februaro estas la 37-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 328 tagoj restas (329 en superjaroj).
Je la 6-a de februaro okazis, interalie:
- 60: Plej frua dato por kiu la tago de la semajno estas konata - grafitio en Pompejo identigis ĝin kiel Dies Solis (dimanĉo), laŭ nuntempa kalkulo, ĉi tiu dato estus merkredo
- 337: Julio la 1-a iĝis papo
- 806: Imperiestro Karolo la Granda eldonis dokumenton Divisio Regnorum, en kiu li dividis sian ŝtaton Franka imperio inter siaj tri filoj - pro tro frua morto de du, ĝi ne ekvalidis
- 1191: Klemento la 3-a per buleo agnoskis la Ordenon de germanaj kavaliroj
- 1228: Venceslao la 1-a estis en la Katedralo de sankta Vito kronita kiel ĉeĥa reĝo
- 1582: Pola armeo gvidata de Stefan Batory finis sensukcesan sieĝon de Pskovo
- 1633: Krakovo: Ladislao la 4-a kroniĝis en la Vavela katedralo kiel reĝo de Pollando
- 1643: Nederlanda navigisto Abel Tasman malkovris la insularon Fiĝioj
- 1685: Jakobo la 2-a iĝis reĝo de Anglio kaj Skotlando
- 1701: Eniro de la franca armeo en la sudon de Hispana Nederlando komencis la militon de hispana sukcedo
- 1788: Masaĉuseco fariĝis la 6-a subŝtato de Usono
- 1795: Buroj kreis en Suda Afriko Respublikon Graaff Reinet
- 1819: Stamford Raffles subskribis interkonsenton pri fondo de Singapuro kiel komerca setlejo por Brita Orienthinda Kompanio
- 1838: Ĉirkaŭ 100 buroj estis murditaj de zuluoj en sia Respubliko Natalia (provinco de Sud-Afriko)
- 1840: Historio de Nov-Zelando: Nov-Zelando subiĝis al Brita imperio per subskribo de la Traktato de Waitangi inter maorioj kaj Unuiĝinta Reĝlando
- 1863: Pollando: komenciĝis la plej granda dum la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio batalo de Siemiatycze, venka por la rusa armeo, kiu bruligis la urbeton
- 1869: Reĝlando Grekio konsentis evakui grekojn de Kreto sub premo de la grandaj eŭropaj potencoj
- 1878: Rusa-turka milito: rusa taĉmento liberigis bulgaran urbon Burgaso — unua bulgara urba komunumo establiĝis
- 1880: Johann Palisa malkovris asteroidon Medeo
- 1886: Germana kemiisto Clemens Winkler malkovris kemian elementon, kiun li nomis germaniumo - ĝi respondis al la teoria kemia elemento antaŭdirita 15 jarojn pli frue de Dmitrij Mendelejev
- 1900: Rusa fizikisto kaj inventisto Aleksander Stepanoviĉ Popov unuafoje uzis signalon pri surmara danĝero
- 1904: Du tagojn antaŭ eksplodo de la rusa-japana milito Japanio rompis diplomatiajn rilatojn kun la Rusia imperio
- 1910: Hungario: en Miskolc fondiĝis du futbalaj kluboj
- 1917: Trondheim: Sameoj el la tuta Svedio kaj Norvegio kolektiĝis unuafoje por landa kunveno por diskuti komunajn aferojn
- Unua mondmilito:
- 1919: Vajmara Respubliko ekestis - Nacia Asembleo ellaboras demokratian Vajmaran Konstitucion
- 1921: Pola ŝtatestro Józef Piłsudski alvenis al franca Verduno kaj distingis la urbon per Milita Ordeno Virtuti Militari
- 1922: Kardinalo Achille Ratti iĝis papo kaj akceptis nomon Pio la 11-a
- 1933: Siberio: en Ojmjakon estis registrita rekorde malalta temperaturo −67,7 °C
- 1933: Unua senhalta flugo de Anglio al Sud-Afriko okazis
- 1933: Nazia Germanio enkondukis gazetaran cenzuron
- 1934: Dekstra ekstremismo: en Parizo sur Placo de la Konkordo malsukcesis provo de faŝisma puĉo
- 1936: Adolf Hitler inaŭguris la 4-an Vintran Olimpikon en Garmisch-Partenkirchen; Litovio: Per rezolucio de ministro pri internaj aferoj ĉiuj politikaj partioj estis malpermesitaj en Litovio, krom la reganta Unio de litovaj naciistoj
- 1938: Sovetunio: en Murmanska provinco kraŝis la plej granda aerŝipo kun 19-persona skipo
- Dua mondmilito:
- 1946: Hungara fizikisto Zoltán Bay unuan fojon kaptis radaran eĥon de la luno komencigante radaran astronomion
- 1947: Stalinismo: post balotoj al Pola Sejmo ekfunkciis nova registaro kun Józef Cyrankiewicz kaj Władysław Gomułka, ministro pri Regajnitaj Teritorioj
- 1951: Kanada armeo ekbatalis en la Korea milito
- 1952: Elizabeto la 2-a heredis la tronon en Unuiĝinta Reĝlando, Aŭstralio, Kanado, Nov-Zelando kaj Komunumo de Nacioj, post morto de sia patro Georgo la 6-a
- 1958: En Munkeno frakasiĝis dum ekflugo aviadilo kun futbalistoj de Manchester United - 23 personoj pereis, en tio 8 futbalistoj, kaj dekkelkaj vundiĝis
- 1959: Usona inĝeniero de la firmao Texas Instruments, Jack Kilby patentigis unuan integran cirkviton, pro kio li poste ricevis Nobel-premion pri fiziko
- 1968: La 10-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Grenoblo
- 1968: Janusz Szpotański, aŭtoro de satira opero "Silentemaj kaj kvakuloj, aŭ Balo ĉe Prezidento” estis kondamnita al 3 jaroj da mallibero pro „distribuo de malutilaj informoj por la ŝtataj aferoj”
- 1968: Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ malkovris asteroidon Gagarin
- 1971: Italio: tertremo duondetruis Tuscania, severe damaĝis romanikajn monumentojn kaj kaŭzis morton de 31 personoj
- 1981: Eksplodo de interna milito en Ugando
- 1986: Diktatoro de Haitio Jean-Claude Duvalier estis renversigita
- 1988: Svediodemokratoj fondiĝis
- 1989: Lasta mortiga incidento ĉe la Berlina muro markis la morton de Chris Geoffroy
- 1989: En Pollando komenciĝis inter komunistoj kaj opoziciistoj de Solidareco kunsidoj de la Ronda Tablo
- 1996: Flago de Etiopio oficialiĝis
- 1999: Kosova Milito: konferenco en Rambouillet komenciĝis
- 2000: Dua Ĉeĉenia milito: rusia armeo forpelis separistojn el Grozno
- 2000: Tarja Halonen kiel unua virino gajnis prezidentan balotadon en Finnlando
- 2001: Israelo: Ariel Ŝaron venkis Ehud Barak en senpera ĉefministra baloto
- 2001: Papo Johano Paŭlo la 2-a igis Isidoron de Sevilo patrono de Interreto
- 2002: Usono retiriĝis de la traktato establanta internacian punan kortumon
- 2004: En bomba atenco de sinmortiganto en la metroo de Moskvo 41 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis
- 2005: Tajlando: parlamentan balotadon venkis partio de Taksin Ĉinaŭat
- 2006: Stephen Harper iĝis ĉefministro de Kanado
- 2008: Erupcio de vulkano Tungurahua en Ekvadoro
- 2008: Prezidento Giorgio Napolitano malfondis italan parlamenton
- 2013: En tertremo sur Salomonoj 13 personoj pereis
- 2016: Tajvano: 117 personoj pereis kaj 550 vundiĝis en la tertremo de Kaoŝiung
- 2018: 17 personoj pereis, kaj 285 vundiĝis dum tertremo en Hualjan sur Tajvano
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2023: Tertremoj landlime de Turkio kaj Sirio, kelkaj miloj de mortigitoj
- 885: Daigo, imperiestro de Japanio (m. 930)
- 1564: Christopher Marlowe, angla dramisto kaj poeto (m. 1593)
- 1577: Beatrice Cenci, itala nobelulino, ekzekutita (m. 1599)
- 1608: António Vieira, portugala-brazila misiisto (m. 1697)
- 1611: Chongzhen, imperiestro de Ĉinio, memmortiginto (m. 1644)
- 1612: Antoine Arnauld, franca teologo, verkisto, logikisto, reprezentanto de jansenismo (m. 1694)
- 1639: Daniel Georg Morhof, germana literaturhistoriisto kaj poeto
- 1665: Anna Stuart, reĝino de Anglio, Skotlando kaj Irlando (m. 1714)
- 1695: Nicolaus la 2-a Bernoulli, svisa matematikisto el la familio Bernoulli, kontribuinta al fluidodinamiko (m. 1726)
- 1736: Franz Xaver Messerschmidt, german-aŭstria skulptisto (m. 1783)
- 1748: Adam Weishaupt, germana juristo kaj filozofo, fondinto de sekreta societo Iluminatoj (m. 1830)
- 1753: Évariste de Parny, franca verkisto, poeto kaj soldato (m. 1814)
- 1758: Julian Ursyn Niemcewicz, pola poeto, dramaturgo, tradukisto kaj politikisto, defendanto de la Konstitucio de la 3-a de Majo, partoprenanto de la Insurekcio de Kościuszko (m. 1841)
- 1778: Ugo Foscolo, itala verkisto kaj poeto (m. 1827)
- 1796: John Stevens Henslow, angla pastro, botanikisto kaj geologo (m. 1861)
- 1799: Imre Frivaldszky, hungara botanikisto, entomologo kaj kuracisto (m. 1870)
- 1802: Charles Wheatstone, angla fizikisto kaj inventisto de koncertino, stereoskopo, mikrofono, ĉifrado (m. 1875)
- 1811: Henry Liddell, angla filologo kaj leksikografo, dekano de Christ Church College (Oksfordo), vicrektoro de la Universitato de Oksfordo, estro de Westminster School, kunaŭtoro de A Greek-English Lexicon (m. 1898)
- 1818: Karl Aberle, aŭstra kuracisto kaj historiisto (m. 1892)
- 1817: Ágoston Trefort, hungara politikisto, ministro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1888)
- 1834: Wilhelm von Scherff, germana oficiro kaj armea fakverkisto (m. 1911)
- 1857: Antonio López Villanueva, hispana esperantisto, instruisto, muzika komponisto kaj gitaristo (m. 1934)
- 1861: Nikolao Zelinskj, soveta organika kemiisto, kreinto de gasmasko (m. 1953)
- 1864: John Henry Mackay, skota-germana filozofo kaj individuisma anarkiisto (m. 1933)
- 1879: Magnús Guðmundsson, islanda juristo kaj politikisto (m. 1937)
- 1890: Khan Abdul Ghaffar Khan, barata-pakistana politikisto, spirita gvidanto de la senperforta movado, pacisto kaj islamano, adepto de Mahatma Gandhi, (m. 1988)
- 1894: Maria Czapska, pola historiistino pri literaturo, eseistino, agantino de Konsilantaro por Helpo al Judoj kaj kunlaborantino de Kultura (m. 1981)
- 1895: István Dési Huber, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1944)
- 1905: Jan Werich, ĉeĥa aktoro, kreinta kun Jiří Voskovec klaŭnan duopon (m. 1980)
- 1905: Irmgard Keun, germana verkistino, reprezentantino de sociala realismo (m. 1982)
- 1905: Władysław Gomułka, ŝtatestro de Pola Popola Respubliko (m. 1982)
- 1909: Douglas B. Gregor, kimra instruisto, lingvisto, poligloto, tradukisto, esperanto-verkisto, Honora Membro de UEA kaj membro de la Akademio de Esperanto (m. 1995)
- 1911: Ronald Reagan, usona aktoro, guberniestro, prezidento de Usono (m. 2004)
- 1912: Eva Braun, germana aktorino, amatino de Adolf Hitler (m. 1945)
- 1914: Arkadz Kuljaŝoŭ, belorusa verkisto, poeto, scenaristo (m. 1978)
- 1915: Éva Váró, B., hungara poetino (m. 1949)
- 1917: Zsa Zsa Gábor, usona aktorino (m. 2016)
- 1919: András Márkos, hungara skulptisto en Rumanio (m. 1972)
- 1922: Witold Kieżun, pola ekonomikisto, profesoro pri ekonomiko, reprezentanto de pola prakseologia skolo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, malliberulo de gulagoj, verkisto, honora membro de Pola Scienca Akademio (m. 2021)
- 1926: Gizella Halgia, rumania hungara lernolibroverkistino
- 1929: Pierre Brice (Pierre Louis de Bris), franca filma aktoro (m. 2015)
- 1930: Rolf Eden, germana entreprenisto kaj aktoro (m. 2022)
- 1931: Heinz Kahlau, germana poeto, dramisto kaj scenaristo (m. 2012)
- 1932: Camilo Cienfuegos, kuba revoluciulo (m. 1959)
- 1932: François Truffaut, franca kinematografia produktoro, reĝisoro, aktoro (m. 1984)
- 1944: Ernő Lajos Ferencz, rumania hungara/hungara skulptisto
- 1945: Bob Marley, jamajka regeisto, kunkreinto de Bob Marley and the Wailers, populariganto de rastafaria movado (m. 1981)
- 1946: Kate McGarrigle, kanada kantistino (m. 2010)
- 1948: Felix Mitterer, aŭstra verkisto kaj aktoro
- 1951: Jacques Villeret, franca aktoro (m. 2005)
- 1962: Ágnes Pethő, rumania hungara estetikistino
- 1966: Rick Astley, angla kantisto kaj komponisto
- 1976: Anna Borbála Nemes, hungara publicistino kaj verkistino, membrino de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj
- 1995: Leon Goretzka, germana futbalisto, membro de la germana nacia teamo de futbalo
- 685: Hlothere, anglosaksa reĝo de Kent
- 891: Fotio la 1-a, patriarko de Konstantinopolo, ortodoksa sanktulo (n. ĉirkaŭ 810)
- 1497: Johannes Ockeghem, flandra komponisto de franco-flandra skolo (n. ĉirkaŭ 1410)
- 1515: Aldo Manuzio, itala humanisto, eldonisto kaj tipografo (n. 1449)
- 1539: Johano, unua reganto de la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg (n. 1490)
- 1597: Francisko Patriko, filozofo kaj sciencisto de Venecia Respubliko, defendanto de platonismo kaj oponanto de aristotelismo (n. 1529)
- 1612: Christopher Clavius, itala matematikisto, astronomo kaj jezuito (n. 1528)
- 1685: Karlo la 2-a, reĝo de Anglio, Skotio kaj Irlando, unua katolika reĝo de Anglio post Maria la 1-a (n. 1630)
- 1725: Johann Philipp Krieger, germana komponisto, orgenisto kaj kapelmajstro (n. 1649)
- 1740: Klemento la 12-a, papo (n. 1652)
- 1771: Johann Wolfgang Textor, germana juristo kaj politikisto (n. 1693)
- 1793: Carlo Goldoni, itala komedioverkisto (n. 1707)
- 1804: Joseph Priestley, angla kemiisto, filozofo, pedagogo kaj kleriko, malkovrinto de sodakvo (n. 1733)
- 1833: Fausto Elhuyar, hispana kemiisto, malkovrinto de volframo (n. 1755)
- 1833: Pierre André Latreille, franca pastro kaj entomologo, fakulo pri artropodoj (n. 1762)
- 1855: Josef Munzinger, svisa komercisto, membro de Radikal-Demokrata Partio de Svislando, prezidento de Svislando (n. 1791)
- 1859: Jane Stirling, skota pianistino (n. 1804)
- 1866: Friedrich Karl Kraft, germana klasika filologo, leksikografo kaj pedagogo (n. 1786)
- 1899: Leo von Caprivi, ĉefministro de Prusio, kanceliero de Germana Imperiestra Regno (n. 1831)
- 1903: Gábor Daniel, hungara politikisto, kunfondinto de la Muzeo Sikula Nacia (n. 1824)
- 1916: Rubén Darío, nikaragva verkisto kaj diplomato, patro de modernismo en la latinamerika literaturo (n. 1867)
- 1918: Gustav Klimt, aŭstra pentristo, simbolisto, reprezentanto de Viena secesio (n. 1862)
- 1923: Adolf Heyduk, ĉeĥa poeto, reprezentanto de la literatura grupo majanoj, elstara subtenanto de ĉeĥaj-slovakaj rilatoj (n. 1835)
- 1925: Karel Emanuel Macan, ĉeĥa komponisto, instruisto, esperantisto, fondinto de blindula organizo SOĈNE (n. 1858)
- 1929: Maria Kristina Burbono, reĝino de Hispanio (n. 1858)
- 1931: Motilal Nehru, barata pandito, hindia advokato, gvidanto de Barata Nacia Kongreso (n. 1861)
- 1938: Marianne von Werefkin, rusa kaj svisa ekspresionisma pentristino, sennaciulino (kun pasporto Nansen) (n. 1860)
- 1939: Imre Bihari, hungara ĵurnalisto, redaktoro, raportisto (n. 1867)
- 1943: Oskar Meyer, aŭstra politikisto kaj inĝeniero (n. 1858)
- 1945: Robert Brasillach, franca verkisto
- 1946: Oswald Kabasta, aŭstra dirigento, interpretisto de la verkoj de Anton Bruckner, enestanta sur la germana-nazia listo de difavoratoj (n. 1896)
- 1949: Béla Zsolt, hungara verkisto, poeto kaj publicisto (n. 1895)
- 1952: Georgo la 6-a, reĝo de Unuiĝinta Reĝlando kaj dominioj, imperiestro kaj reĝo de Barato, reĝo de Irlando (n. 1895)
- 1958: Endre Antalffy, rumania hungara lingvisto, literaturhistoriisto, orientalisto kaj tradukisto (n. 1877)
- 1960: Lajos Széll, rumania hungara advokato, aŭtobiografiisto (n. 1882)
- 1964: Emilio Aguinaldo, filipina generalo, unua prezidento (n. 1869)
- 1966: István Zsakó, hungara, rumania hungara psikiatro (n. 1882)
- 1976: Sándor Halász, hungara ĵurnalisto, verkisto, ekonomika redaktoro de "Brassói Lapok" (n. 1892)
- 1977: Elek Farczády, rumania hungara historiisto kaj arkivisto (n. 1890)
- 1979: István Vörös, rumania hungara literaturhistoriisto (n.1915)
- 1988: Mária Bányai, rumania hungara aktorino (n. 1922)
- 1989: József Trózner, rumania hungara komponisto, dirigento (n. 1904)
- 1994: Joseph Cotten, usona kina, teatra kaj televida aktoro (n. 1905)
- 1995: Maruja Mallo, hispana pentristino, artistino de generacio de la 27a (n. 1902); Mira Lobe, aŭstra verkistino (n. 1913)
- 1996: Tadeusz Pleskaczyński, pola esperantisto, delegito de UEA pri arkitekturo, turismo kaj Varsovio (n. 1909)
- 1998: Falco, aŭstra kantisto kaj muzikisto de rokmuziko kaj popmuziko (n. 1957)
- 2000: Zoltán Tibor Sinka, rumania hungara lingvisto, germanisto (n. 1925)
- 2005: Armin Müller, germana ĵurnalisto, verkisto kaj pentristo (n. 1928)
- 2008: Felicja Sieracka, pola karitatulino, okupiĝanta pri senhejmuloj (n. 1915)
- 2011: Gary Moore, irlanda gitaristo, kantisto, komponisto (n. 1952)
- 2012: Antoni Tàpies, kataluna artisto kaj artoteoriisto (n. 1923)
- 2013: István Katona Szabó, rumania hungara/hungara verkisto (n. 1922); Ŝokri Belaid, tunizia juristo, opozicia gvidanto de Demokratia Patriota Movado, murdita (n. 1964)
- 2015: André Brink, sudafrika verkisto kaj literatura tradukisto (n. 1935); Assia Djebar, alĝeria verkistino, tradukistino kaj filmreĝisorino, membrino de Franca Akademio (n. 1936)
- 2019: Manfred Eigen, germana Nobelpremiita fizikisto kaj kemiisto (n. 1927)
- 2022: Lata Mangeshkar, barata kantistino kaj komponistino (n. 1929); George Crumb, usona komponisto kaj pedagogo (n. 1929)
- 2023: Lubomír Štrougal, ĉefministro de Ĉeĥoslovakio 1970-1988 (n. 1924)
2024: John Bruton, ĉefministro de Irlando 1994-1997 (n. 1947); Sebastián Piñera, prezidento de Ĉilio 2010-2014 kaj 2018-2022 (n. 1949)
La 6-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):