Ojmjakon
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ojmjakon (Ruse: Оймякон; Jakute: Өймөкөөн, Öymököön) estas vilaĝo en nordorienta siberio, en respubliko Saĥa (Rusio), havas ĉirkaŭ 800 loĝantojn kaj estas la "malvarma poluso de ĉiuj loĝataj areoj sur la mondo", do la plej malvarma homa setlejo sur la Tero.
Ojmjakon | |
ruse Оймякон, jakute: Өймөкөөн | |
vilaĝo | |
Ojmjakon | |
Oficiala nomo: Оймякон | |
Lando | Rusio |
---|---|
Regiono | For-orienta fed. regiono |
Respubliko | Jakutio Saĥa |
Rivero | Indigirka |
Situo | Ojmjakon |
- alteco | 750 m s. m. |
- koordinatoj | 63° 27′ 51″ N 142° 46′ 27″ O (mapo) |
Loĝantaro | 550 (2018) |
Horzono | MT (UTC+10) |
Poŝtkodo | 678752 |
Telefona antaŭkodo | +7 41154 |
Situo enkadre de Rusio
| |
Situo enkadre de Jakutio
| |
Vikimedia Komunejo: Oymyakon | |
Retpaĝo: www.oymiakon.ru | |
La plej malvarma loĝigita loko sur Tero | |
Ojmjakon situas ĉirkaŭ 640 km nordoriente de la urbego Jakutsk en Altebenaĵo de Ojmjakon en valo de rivero Indigirka, en alto de 750 m. La vilaĝo situas inter la Verĥojanska montaro kaj la Ĉerski-montaro. La altebenaĵon fermas sude montara ĉeno, tiel la alfluo de pli varmaj aermasoj estas limigita.
Ĉ. 135 km sudokcidente de Ojmjakon troviĝas la Mus Ĥaja, la plej alta monto de la Verĥojanska montaro.
Kvankam Ojmjakon situas ĉirkaŭ 2.900 km fore de la Norda poluso, oni ofte mezuras tie la plej malaltan temperaturon de la Tero (en stacio, en vilaĝo Tomtor, 30 km sudoriente). La oficiale mezurita plej malalta temperaturo estis en 1926 −72,1 °C. Neoficiale rekonita mezuro okazis en 1916 kaj montris la temperaturon de −81,2 °C.
Oni mezuris tie la plej grandan aerpremon (1.083,8 mbaro) de la mondo. (31-an de decembro 1968)
En somero oni povas mezuri eĉ la varmon de ĝis +35 °C, tiel la temperatura ŝanĝiĝo ene de unu jaro superas la 100 Celsiusojn.
.
Klimato en Ojmjakon | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eco | januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro | jaro |
Absoluta maksimumo, °C | −16.6 | −16.2 | 2.0 | 11.7 | 26.2 | 31.1 | 32.6 | 31.4 | 23.7 | 11.0 | −2.1 | −6.5 | 32.6 |
Mezproksima maksimumo, °C | −40.7 | −35 | −21.9 | −3.6 | 9.2 | 19.9 | 22.2 | 18.2 | 8.9 | −8.9 | −32.5 | −41.9 | −8.8 |
Mezproksima temperaturo, °C | −46 | −42 | −32.5 | −14 | 2.4 | 12.2 | 14.4 | 10.2 | 1.8 | −15.4 | −36.7 | −45.5 | −15.9 |
Mezproksima minimumo, °C | −49.2 | −47 | −41.2 | −24 | −4.8 | 4.0 | 5.8 | 1.6 | −4.7 | −20.6 | −41.3 | −48.9 | −22.5 |
Absoluta minimumo, °C | −65.4 | −64.6 | −60.6 | −46.4 | −28.9 | −9.7 | −9.3 | −17.1 | −25.3 | −47.6 | −58.5 | −62.8 | −65.4 |
kalkulitaj precipitaĵoj, mm | 9 | 8 | 5 | 7 | 12 | 32 | 51 | 39 | 22 | 17 | 12 | 10 | 224 |
Fonto: http://pogoda.ru.net[1] |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.