From Wikipedia, the free encyclopedia
Pierre André LATREILLE (naskiĝinta la 29-an de novembro 1762, mortiĝinta 6-an de februaro 1833) estis franca bestosciencisto, spefice entomologo, kiu fakis pri artropodoj, kaj pastro. Li estis ordinita kiel romkatolika pastro, kio fariĝis problema por li dum la franca revolucio, kiam li nefaris klerikan ĵuron de fideleco al la nova respubliko. Latreille enprizoniĝis atentinte la ekzekuton de sia mortpuno sed reliberiĝis kiam li malkovris raran specion de koleopteroj en sia karcero, nome Necrobia ruficollis.
Li eldonis sian unuan gravan verkon Précis des caractères génériques des insectes ("Resumo de karakteriziloj genraj de insektoj") en 1796. Li iam dungiĝis por la Nacia Muzeo de Natura Historio. Lia verko pri artropoda sistematiko kaj taksonomio gajnis por si respekton kaj honorojn, kiuj inkluzivis la peton por skribi la libroparton pri artropodoj por la grandega verko de Georges Cuvier Le Règne Animal.
Latreille estas konsiderita unu el la plej eminentaj entomologoj de sia tempo, kaj estis priskribita fare de Johann Christian Fabricius kiel "la plej bona entomologo de nia tempo" kaj de unu el liaj famaj studentoj, Jean Victor Audouin, kiel la "Princo de Entomologoj".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.