ĉina verkisto (1896-1981) From Wikipedia, the free encyclopedia
Mao Dun (4-a de julio 1896 – 27-a de marto 1981) estis la plumnomo de Shen Dehong (Shen Yanbing), 20-jarcenta ĉina verkisto, kultura kritikanto kaj Ministro de Kulturo en la Popola Respubliko de Ĉinio (inter 1949–1965). Li estas unu el la plej famaj maldekstraj verkistoj de moderna Ĉinio. Liaj plej famaj verkoj estas Ziye, tutnova prezentanta vivo en kosmopolita Shanghai kaj Printempaj silkraŭpoj. Li ankaŭ skribis multajn mallongajn rakontojn.
Mao Dun | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de julio 1896 en Tongxiang City | ||||
Morto | 27-an de marto 1981 (84-jaraĝa) en Pekino | ||||
Lingvoj | norma ĉina • ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||||
Alma mater | Pekina Universitato vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Ĉinio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Shen Yongxi (en) vd | ||||
Gefratoj | Shen Zemin (en) vd | ||||
Amkunulo | Qin Dejun (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto politikisto kritikisto verkisto literaturkritikisto ĵurnalisto literaturhistoriisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li adoptis la nomon "Mao Dun" (ĉina : 矛盾 kiu signifas "kontraŭdiron", kiel lia verkista nomo por esprimi la streĉitecon en la konfliktanta revolucia ideologio dum la malstabilaj 1920aj jaroj. Lia amiko Ye Shengtao ŝanĝis la unuan karakteron de 矛 al 茅, kiu laŭvorte signifas "pajlo".
Xiaoshuo Yuebao Reformo estis la unua kontribuaĵo de Mao Dun al la ĉina literaturo. La revuo tiam fariĝis loko kie "Nova Literaturo" cirkulis. La verkoj de multaj famaj verkistoj kiel Lu Xun, Xu Dishan, Bing Xin, Ye Shengtao, estus eldonitaj pere de tiu revuo. Mao Dun subtenis movadojn kiel "Nova Literaturo" kaj "Nova Pensado". Li kredis ke ĉina literaturo devus havi lokon en la mondo. Grava literatura premio en Ĉinio portas lian nomon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.