La 25-a de junio estas la 176-a tago de la jaro (la 177-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 189 tagoj restas.
Je la 25-a de junio okazis, interalie:
- 253: Lucio la 1-a iĝis papo
- 1080: Germanaj kaj italaj episkopoj dum sinodo en Brixen anoncis papon Klemento la 7-a - kontraŭpapo iĝis ĉefepiskopo Guiberto el Raveno
- 1183: Post malvenko en la batalo de Legnano kaj paco de Konstanco, Frederiko la 1-a agnoskis Lombardan Ligon kaj donis koncesiojn al municipoj, kiuj konsistigis ĝin
- 1315: Johano de Luksemburgo alvenis al Brno post fino de la milita kampanjo kontraŭ Mateo Csák
- 1363: Dujara Venceslao kronita kiel Venceslao la 4-a reĝo de Ĉeĥio
- 1447: En Krakovo Kazimiro la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Pollando
- 1530: Luteranismo: en Germana Parlamento oni legis Aŭgsburgan konfeson al imperiestro Karlo la 5-a
- 1569: Tria religia milito en Francio: venko de hugenotoj en la batalo de La Roche-l'Abeille.
- 1573: En Poznań ekfunkciis jezuita lernejo, kies rektoro iĝis pastro Jakub Wujek, posta tradukisto de Vulgato - la kolegio estis unu el la plej grandaj kaj prestiĝaj altlernejoj en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1609: Ĉeĥaj kaj sileziaj sociaj tavoloj fermis la konfederacion
- 1645: Batalo pri Kreto (la 6-a venecia-turka) komenciĝis de albordiĝo de ĉ. 60 000 soldatoj de Otomana Imperio apud Ĥanio
- 1656: Sveda diluvo: en Malbork oni subskribis svedan-brandenburgan traktaton kontraŭ Pollando
- 1678: Elena Lucrezia Cornaro Piscopia doktoriĝis pri filozofio kiel unua virino
- 1741: Maria Tereza de Aŭstrio kroniĝis en Bratislavo kiel reĝino de Hungario
- 1788: Virginio fariĝis la 10-a ŝtato de Usono.
- 1792: En Ostróg (nun en Rivna provinco) en Volinio unuan fojon oni enmanigis Militajn Ordenojn Virtuti Militari distingante 15 polajn oficirojn kaj soldatojn, partoprenantoj de la batalo de Zieleńce
- 1794: Lige al revoluciaj eventoj en Francio rusia imperiestrino Katerina la 2-a malpermesis vendon de francaj varoj en Rusio
- 1806: Brita armeo konkeris Quilmes en argentina Bonaera Provinco
- 1807: En Tilsit sur floso meze de landlima rivero Nemunas unuan fojon renkontiĝis Napoleono Bonaparte kaj Aleksandro la 1-a por intertraktoj
- 1833: Pollando: kastelo en Ełk bruliĝis
- 1861: Abd-ul-Aziz iĝis sultano de Otomana Imperio
- 1862: Usona Enlanda Milito: komenciĝis batalo septaga
- 1864: Londona Konferenco finiĝis post 2 monatoj - senrezulta provo fini la germanan-danan militon pere de diplomatio
- 1872: Germana Imperiestra Regno malpermesis agadon de jezuitoj
- 1876: Indiana estro Sidanta Taŭro venkis usonan armeon en la batalo de Little Bighorn
- 1892: En Torino fondiĝis Internacia Federacio de Remado
- 1903: Wojciech Korfanty elektiĝis el la regiono Katowice-Zabrze al la germana parlamento kiel la unua pola reprezentanto de Supra Silezio.
- 1910: En Parizo okazis premiero de la baleto La Fajra Birdo de la rusia komponisto Igor Stravinski
- 1911: En Lvovo fondiĝis Pola Asocio de Piedpilko kun 4 futbalkluboj
- 1914: Svisa juĝisto Charles Édouard Lardy de Konstanta Kortumo de Arbitracio verdiktis pri demarkacia linio inter du koloniaj potencoj Portugala imperio kaj Nederlanda imperio sur sudorienta insulo Timoro - preskaŭ identa al la hodiaŭa landlimo inter Indonezio kaj Orienta Timoro
- Unua mondmilito
- 1919: Junkers F 13, projektita de Otto Reuter, unuafoje flugis kiel unua aviadilo en civila aviado
- 1920: En Germanio kreiĝis registaro de Konstantin Fehrenbach
- 1926: En Leningrado sonoriloj de la Katedralo de la Sanktaj Petro kaj Paŭlo tagmeze unuafoje ludis La Internacion
- 1928: Dua Pola Respubliko: demisio de la registaro de Józef Piłsudski
- 1938: Dúbhglás de hÍde iĝis la unua prezidento de Irlando
- 1939: Lasta kunveno de Ŝevĉenka Scienca Societo okazis en Lvovo - kun alveno de bolŝevikoj en septembro ĝi ĉesigis sian agadon, kaj frue en la sekva jaro la Societo kaj ĉiuj rilataj institucioj estis likviditaj
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en koncentrejo Stutthof germanoj murdis pastron Alfons Schultz, senatanon; Apartigita Taĉmento de Pola Armeo decidis pri malfondiĝo kaj transiro al konspiro - preskaŭ du monatojn post la morto de Henryk Dobrzański; Komunisma Partio de Litovio estis leĝigita; en Kovno litova milita juĝejo kondamnis 6 membrojn de konspira Organizaĵo de Batalanta Pollando al mallibero de 6 monatoj ĝis 15 jaroj, 7 akuzitoj estis senkulpigitaj; preskaŭ 200 000 Aliancanoj finis evakuon de francaj marhavenoj Bayonne kaj St. Jean de Luz helpe de polaj kaj britaj ŝipoj; Okcidenta Fronto: je la 0:35 laŭ mezeŭropa tempo sekvis rompo de militaj agoj sur la tuta fronto franca-itala kaj franca-germana
- 1941: 4-a tago de la fulmomilita germana invado de Sovetunio: nokte la 25-a/26-a de junio Einsatzgruppen komencis masakron de judoj en Kaŭno - en la pogromo partoprenis litovaj partizanoj, pereis ĉirkaŭ 3 800 personoj; sovetaj regopovoj forveturigis en Sovetunion 12 301 polajn militkaptitojn, kiuj ĝis tiu ĉi tago konstruis vojon inter Lvovo kaj Równe kaj ordonis deporti de Lvovo ĉiun sen soveta civitaneco; NKVD komencis likvidon de malliberuloj enprizonigitaj en Stryj — dum kelkaj tagoj oni murdis de 100 ĝis kelkcent personojn; en Lvovo NKVD komencis sisteman ekstermadon de malliberuloj enprizonigitaj en la tieaj malliberejoj — dum kvar tagoj oni murdis de 3,5 ĝis 7 mil personojn; NKVD-masakro de 76 litovaj malliberuloj en la arbaro Rainiai apud Telŝiao; germana okupada administracio en Ĝenerala Gubernio malpermesis al poloj uzi naciajn rubandojn (blankajn-ruĝajn) dum funebraj ceremonioj; sveda registaro, malgraŭ anoncita neŭtraleco, konsentis trairon de germana armeo al la Orienta Fronto; Wehrmacht postkuris sovetajn trupojn direkte al Daŭgavo kaj daŭrigis atakon direkte al Minsko, en Volinio ekregis Dubnon; Finnlando deklaris militon kontraŭ Sovetunio, tuj post kiam la Ruĝa Armeo bombis finnajn urbojn kaj 19 aerodromojn
- 1942: En en ĜG germana sekureca polico transprenis laborigon de judoj; de Varsovia malliberejo Pawiak ekveturis transporto kun 65 viroj al koncentrejo Aŭŝvico; taĉmento de Pola Enlanda Armeo forreligis apud Przemyśl 3 vagonojn kun municio; en Irano aperis unua n-ro de pollingva revuo "Zew"; Nord-Afrika kampanjo: trupoj de Akso Berlino-Romo-Tokio postkuris malamikon en provinco Matruh, generalo Claude Auchinleck ekdecidis retiriĝi al El Alamein; Usono ligis diplomatiajn kontaktojn kun Afganio; nokte RAF atakis Bremenon
- 1943: En Provinco Vartlando finiĝis germanigo de polaj loknomoj; Pola Rezistomovado: Juda Batalorganizo kontraŭstaris likvidon de geto en Częstochowa — post kelkhora batalo ĝia gvidanto sinmortigis; du taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj de Przemyśl-regiono atakis germanan eskorton akirante armilojn kun 5 tunoj da nutraĵo; soveta aviado atakis fervojan nodon en Brjansko kaj proksiman stacidomon kun aerodromoj de malamiko; RAF atakis nokte Gelsenkirchen
- 1944: La plej granda partizana batalo sub la germana okupado finiĝis - partoprenis ĝin ĉirkaŭ 25 mil germanoj kaj 3 mil polaj kaj sovetaj partizanoj; Pola Rezistomovado: en Krakovo aperis lasta n-ro de konspira revuo "Na tropie" (Sur spuroj); en distrikto Vilno la 8-a Brigado de la Pola Enlanda Armeo frakasis unuon de germana polico kaj la 6-a post rekvizicio el deponejoj estis atakita de germanaj ĝendarmoj kaj devis batali; Daŭriga milito: komenciĝis la batalo de Tali-Ihantala, la plej granda en Nordio
- 1945: Brita Hindio: dum konferenco en Ŝimla vicreĝo Archibald Wavell prezentis al reprezentantoj de politikaj partioj (Mahatmo Gandhi, Jawaharlal Nehru) la britan projekton pri aŭtonomeco de Hindio
- 1947: Unua eldono de la Taglibro de Anne Frank aperis
- 1950: Korea milito komenciĝis - 415 mil soldatoj de Korea Popola Armeo el Nord-Koreio kune kun po 150 tankoj kaj aviadiloj eniris la teritorion de Sud-Koreio kaj rapide konkeris Seulon
- 1951: Columbia Broadcasting System: komerca kolora televido komenciĝis
- 1952: Stalinismo: Supera Militista Tribunalo en Varsovio mortkondamnis post brutala enketo generalon Józef Kuropieska - en 1954 la verdikton pri mortpuno oni nuligis kaj decembre 1955 li liberiĝis
- 1957: Super Meksika Golfo formiĝis uragano Audrey, kiu post kelkaj tagoj mortigis 416 personojn en Usono kaj Kanado
- 1959: Éamon de Valera iĝis prezidanto de Irlando
- 1960: Du kriptologoj, laborintaj por la usona Nacia Sekureca Agentejo, dum ferioj en Meksiko fuĝis al Sovetunio
- 1965: Siberio: Surgut urbiĝis
- 1975: Mozambiko fariĝis sendependa de Portugalio - kiel Popola Respubliko Mozambiko
- 1976: Pola Popola Respubliko: pro anoncitaj tagon pli frue drastaj prezaltigoj amasaj protestoj de studentoj kaj laboristoj okazis en Radom, subpremitaj de polico kun sekvaj longjaraj reprezalioj, aliaj strikoj estis en Płock kaj Ursus (nun kvartalo de Varsovio), malpli grandaj en Grudziądz, Lodzo, Nowy Targ kaj Starachowice - laboristoj de pli ol 80 entreprenoj protestis kontraŭ soveta okupado, en la tuta Pollando oni arestis ĉirkaŭ 2 500 personojn (vespere ĉefministro nuligis la prezaltigon)
- 1984: En Bukareŝto oni komencis konstrui Parlamentan Palacon (post Pentagono la dua plej granda konstruaĵo)
- 1986: Proparolanto de la pola registaro anoncis, ke Varsovia juĝejo kondamnis kontumace al mortpuno kolonelon Ryszard Kukliński
- 1991: Disfalo de Jugoslavio: Kroatio kaj Slovenio deklaris sin sendependaj
- 1993: Kim Campbell iĝis unua ĉefministrino de Kanado
- 1993: En Litovio ekvalidis nacia valuto Litova lido
- 1993: Premiero de la usona filma komedio Sleepless in Seattle de Nora Ephron
- 1998: Vindozo 98 merkatiĝis
- 1998: Varsovio: pafmortigo de la ĉefo de pola polico generalo Marek Papała — unu el murdo-serio de polaj ŝtatistoj plu okazanta kun pereo de atestantoj kaj esplorantoj
- 2000: Reganta Liberala Demokrata Partio gajnis parlamentan balotadon en Japanio
- 2003: Nederlandaj feministinoj alnavigis sen permeso sur la aborta ŝipo al la pola haveno en Władysławowo
- 2006: Israela soldato Gilad Ŝalit estis forkaptita de Hamas en Gazan Sektoron
- 2007: Reĝo de Sauda Arabio Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud alvenis al Pollando por vizito
- 2011: Unuan fojon oni festis Internacian Tagon de Maristo
- 2013: Emiro de Kataro Hamad bin Ĥalifa Al Thani abdikis favore al sia filo Tamim bin Hamad Al Thani
- 2013: Kabulo: dum atako de talibanoj kontraŭ registaraj konstruaĵoj kaj palaco de prezidento 17 personoj pereis (14 atakantoj kaj 3 gardistoj), unu vundiĝis
- 2013: CIA konfirmis ekziston de Areo 51, sekreta militista aviadilejo en Nevado, kiu iĝis objekto de Nifo-spekulaĵoj kaj konspiraj teorioj
- 2016: Guðni Th. Jóhannesson gajnis prezidentan baloton en Islando
- 2016: Renovigo de ofico en Hungara Socialista Partio - Gyula Molnár iĝis partia prezidanto
- 2017: Panĝabo: en Bahavalpur pereis pli ol 200 personoj, kaj pli ol 150 vundiĝis rezulte de eksplodo de renversita cisterno, de kie apuda loĝantaro forportis likvantan brulaĵon
- 2020: Kronvirusa pandemio: Pollando transdonis al Ukrainio humanitaran helpon — 130 tunojn en 12 kamionoj helpe de la pola Fondaĵo de Internacia Solidareco
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 122-a tago de la rusa agreso: Ukrainio transfomas estintan rezidejon de Viktor Janukoviĉ al nacia parko; dum 3 tagoj ukrainoj kolektis monon por aĉeto de 4 Bayraktar; dekoj da rusaj pafaĵoj falis al militistaj objektoj en okcidenta kaj norda Ukrainio; usonaj sistemoj HIMARS atingis frnton; ĝis nun Rusio perdis 34 700 soldatojn de la invadkomenco, kune kun 1 511 tankoj kaj 217 aviadiloj; al Lisiĉansk eniris rusiaj soldatoj - daŭras stratbataloj; rusoj okupis la tutan Severodoneck; Rusio detruis pli ol 150 monumentojn de ukraina kulturo
- Mondreago: laŭ postulo de Sekureca Servo de Ukrainio YouTube blokis en Ukrainio preskaŭ 500 porrusajn kanalojn kun pli ol 1 500 000 uzantoj;
- 2023: Pasinttage rusia armeo perdis 720 soldatojn, 6 tankojn, 2 kirasitajn batalveturilojn, 19 artileriajn sistemojn, 5 MLRS, 2 sistemojn de aerdefendo kaj 4 veturilojn; kunlaboristoj kun rusaj pasportoj "evakuiĝas" de okupata Ĥersona provinco al Krimeo; en Odesa provinco oni registris kvar kazojn de venenigo post manĝo de fiŝoj (pro eksplodo de digo sur Dnipro farita de rusoj); du kartvelaj volontuloj pereis apud Baĥmut — ĝis nun, neoficiale, en la bataloj mortfalis 36 civitanoj de Kartvelio;
- Mondreago: Britio: dum la lastaj tagoj ukraina armeo plifortigis operacojn en tri ĉefaj direktoj en suda kaj orienta partoj de Ukrainio (perfektigante sian taktikon); pasinttage en bataloj kontraŭ solduloj de Wagner pereis 15 rusiaj pilotoj (plimulto pro paffaligitaj sturma helikoptero, transporta aviadilo kaj du aliaj aviadiloj), kaj dum survoja bataleto 19 domoj estis damaĝitaj — 3 mil ĉeĉenaj soldatoj estis dislokitaj sur stratoj de Moskvo, kaj en Moskva provinco refunkciis trafiko sur fermitaj pontoj; incendio de aviada bruligaĵo apud Voroneĵ estis estingita — bruliĝis 5 000-tuna magazeno; de la invadkomenco al Pollando enveturis pli ol 12,963 mln de ukrainoj, kaj al Ukrainio 11,11 mln, la pasintan tagon la landlimon respektive transpaŝis 30,3 mil kaj 34,4 mil personoj; "Spiegel": Prigoĵin rezignis pri la marŝo al Moskvo pro nesufiĉa apogo por sia ribelo — ukraina spertulo: bone planita agado de FSB
- 1441: Federiko la 1-a Gonzaga, itala kondotiero, markizo de Mantovo (m. 1484)
- 1603: Marianna Marchocka, pola karmelanino, mistikulino, kies aŭtobiografio estis francigita, stigmatizita, servistino de Dio (m. 1652)
- 1646: Elena Lucrezia Cornaro Piscopia, itala matematikistino kaj filozofino, la unua virino, kiu doktoriĝis (m. 1684)
- 1660: Johann Paul Hebenstreit, germana teologo (m. 1718)
- 1667: Johann Franz Buddeus, germana teologo kaj filozofo (m. 1729)
- 1842: Eloy Alfaro, dufoja prezidento de Ekvadoro, murdita (m. 1912)
- 1851: János Belky, hungara kuracisto, justicafera medicinfakulo, profesoro (m. 1892)
- 1851: Lajos Fülei-Szántó, hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1910)
- 1852: Antoni Gaudí, kataluna arkitekto, kies ĉefverko estas Templo Sankta Familio (m. 1926)
- 1861: Reginald Wingate, brita generalo kaj administranto de Sudano (m. 1953)
- 1864: Walther Nernst, germana Nobelpremiita fizikisto kaj kemiisto, aŭtoro de la tria leĝo de termodinamiko, okupiĝinta pri la termodinamiko de solido, elektrokemio kaj teorio de solvaĵoj (m. 1941)
- 1865: Robert Henri, usona pentristo kaj ilustristo, reprezentanto de realisma pentrarto (m. 1929)
- 1866: Julius Jüthner, aŭstra filologo klasika kaj sporthistoriisto (m. 1945)
- 1884: Géza Gyóni, hungara poeto, militkaptito de la Unua mondmilito (m. 1917)
- 1887: Lev Levenzon, rusia esperantisto, Esperanto-verkisto, kontribuinta al "La Ondo de Esperanto", "Lingvo Internacia", malaperinto (m. nekonata)
- 1887: Frigyes Karinthy, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto, verkinta spritajn, valorajn artikolojn pri Esperanto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1938)
- 1889: József Horváth, hungara publicisto, diplomito de la Universitato de Kluĵo (m. 1950)
- 1892: Ishii Shiro, japana soldato de la dua mondmilito (m. 1957)
- 1893: Stanisław Zygmunt Braun, ps. Wiktor Elski, pola oficisto, esperantisto kaj poeto, kies novelo aperis en "Literatura Mondo" (m. 1956)
- 1894: Géza Gyula Fejérváry, hungara zoologo, paleontologo, profesoro, nepo de Géza Fejérváry (m. 1932)
- 1894: Hermann Oberth, aŭstra-germana fizikisto, inventisto, pioniro de kosmo-esplorado (m. 1989)
- 1897: Lajos Fekete, hungara unitariisma pastro, verkisto, poeto (m. 1945)
- 1898: Károly Ziegler, hungara inĝeniero, hidrologo (m. 1985)
- 1898: Herbert Jansky, aŭstra orientalisto (m. 1981)
- 1900: Louis Mountbatten, oficiro de Brita Reĝa Mararmeo, politikisto, onklo de Princo Filipo, Duko de Edinburgo, Komandanto de Sudorienta Azio, lasta vicreĝo de Brita Hindio kaj unua Ĝenerala guberniestro de Barato (m. 1979)
- 1901: Herma Schuschnigg, edzino de aŭstra kanceliero (m. 1935)
- 1903: George Orwell, angla milita raportisto, kontraŭkomunista socialisto, aŭtoro de la romano Birmaj Tagoj kaj de furorlibroj 1984 kaj La Besto-Farmo (m. 1950)
- 1905: Pjatrus Broŭka, belorusa sovetia verkisto, socia aganto, tradukisto kaj poeto (m. 1980)
- 1907: Hans Jensen, germana Nobelpremiita fizikisto, profesoro de la Universitato de Hajdelbergo (m. 1973)
- 1908: Willard Quine, usona analiza filozofo kaj logikisto, reprezentanto de empiriismo (m. 2000)
- 1910: Nikolajs Ķurzēns, latva oficisto, Esperanto-verkisto, vicprezidanto de Latva Esperanto-Societo, redaktoro de "Ondo de Daŭgava", kunlaboranto de "Literatura Mondo" kaj "Norda Literaturo", kontribuinta al antologio Dekdu Poetoj (m. 1959)
- 1924: Sidney Lumet, usona kin-reĝisoro, produktoro kaj scenaristo (m. 2011)
- 1926: Ingeborg Bachmann, aŭstra verkistino (m. 1973)
- 1926: Kep Enderby, aŭstralia politikisto, parlamentano kaj juĝisto, organizanto de UK 1997, membro de SAT, prezidanto de Esperanta Jura Asocio, Esperantisto de la Jaro (m. 2015)
- 1927: Antal Róka, hungara atleto, piediranto, olimpikisto (m. 1970)
- 1928: Peyo, belga bildliteraturisto pri Smurfoj (m. 1992)
- 1928: Aleksej Abrikosov, sovetia, rusia fizikisto esplorinta kiamaniere magneta flukso trapasas superkonduktivecan materialon, laŭreato de la Nobel-premio (m. 2017)
- 1929: Eric Carle, usona verkisto kaj ilustristo (m. 2021)
- 1935: Kurt Schwertsik, aŭstra komponisto, akademiano
- 1937: Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah, emiro de Kuvajto (m. 2023)
- 1938: Lajos Sike, rumania hungara ĵurnalisto (m. 2015)
- 1941: László Sikó, rumania hungara bestokuracisto
- 1942: Brigitte Bierlein, aŭstra politikistino kaj juristino
- 1942: Michel Tremblay, kanada verkisto, dramaturgo, tradukisto
- 1943: Erzsébet Molnár, rumania hungara porinfana verkistino
- 1944: Mária Ronyecz, hungara aktorino kaj voĉaktoro, ligiĝinta kun Teatro Katona József (m. 1989)
- 1948: Kinga Tüdős S., rumania hungara historiistino, arthistoriistino
- 1952: Péter Erdő, primaso de Hungario, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio
- 1956: Boris Trajkovski, prezidento de Makedonio, metodisma kleriko (m. 2004)
- 1963: Yann Martel, kanada verkisto
- 1963: George Michael, angla kantisto kaj kantverkisto, membro de muzika grupo Wham! (m. 2016)
- 1972: Saif al-Islam Kadafi, libia arkitekturisto, poligloto, politikisto
- 1974: Tibor Vizauer, rumania hungara biologo
- 1975: Vladimir Kramnik, rusia grandmajstro de ŝako
- 1975: Michele Merkin, usona aktorino kaj manekeno
- 1976: Rabia Kazan, turka ĵurnalistino kaj redaktorino batalanta pri virinaj rajtoj
- 1982: Cécile Cassel, franca aktorino
- 253: Kornelio, papo, martiro, sanktulo, la unua papo verkanta latine leterojn
- 715: Milburga, anglosaksa sanktulo (n. nekonata)
- 1337: Frederiko la 2-a, reĝo de Sicilio (n. 1272)
- 1394: Dorotea el Mątowy, stigmatizita mistikulino, Patrona Sanktulo de Prusio kaj Pomerio (n. 1347)
- 1533: Mary Tudor, Reĝino de Francio, fratino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. 1496)
- 1600: David Chytraeus, germana luterana teologo kaj historiisto (n. 1530)
- 1671: Giovan Battista Riccioli, itala jezuita astronomo (n. 1598)
- 1767: Georg Philipp Telemann, germana komponisto de baroka muziko (n. 1681)
- 1795: Péter Zöld, hungara romkatolika pastro, historiisto (n. 1727)
- 1806: Antal Regináld Szentes, hungara franciskano, dramverkisto (n. 1747)
- 1822: E. T. A. Hoffmann, germana verkisto, desegnisto, komponisto kaj juristo (n. 1776)
- 1827: Christian August Vulpius, germana verkisto kreinta modelan rabistan romanon (n. 1762)
- 1835: Antoine-Jean Gros, franca pentristo (n. 1771)
- 1842: Dániel Petrichevich Horváth, hungara drmaverkisto, mecenato (n. 1760)
- 1850: Petrus Klausener, germana trapisto (n. 1782)
- 1856: Max Stirner, germana filozofo, ĉefa teoriisto de individuisma anarkiismo (n. 1806)
- 1861: Abd-ul-Meĝid, turka sultano (n. 1823)
- 1863: Johann Karl Ehrenfried Kegel, germana agronomo, esploristo de Kamĉatko (n. 1784)
- 1876: George Armstrong Custer, usona militisto mortfalinta en la Batalo de Little Bighorn kontraŭ indianoj (n. 1839)
- 1884: Hans Rott, aŭstra komponisto kaj orgenisto (n. 1858)
- 1894: Marie François Sadi Carnot, franca prezidanto de la Respubliko (n. 1837)
- 1897: Márton Özséb Fermendzsin, hungara franciskano, historiisto (n. 1845)
- 1904: Wilhelm Jordan, germana verkisto kaj politikisto (n. 1819)
- 1912: Lawrence Alma-Tadema, nederlanda pentristo kaj desegnisto (n. 1836)
- 1912: Josef Altenweisel, princepiskopo de Brixen kaj aŭstra teologo (n. 1851)
- 1914: Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen), germana politikisto (n. 1829)
- 1916: Thomas Eakins, usona pentristo kaj skulptisto (n. 1844)
- 1917: Géza Gyóni, hungara poeto, militkaptito (n. 1884)
- 1928: Albert Edward Styler, angla instruisto kaj esperantisto, poeto, tradukisto (n. 1865)
- 1937: Colin Clive, angla aktoro (n. 1900)
- 1941: Włodzimierz Pfeiffer, pola librovendisto, esperantisto, fotisto, bibliofilo, delegito de UEA, kontribuinta al "Pola Esperantisto" kaj "Heroldo de Esperanto" (n. 1890)
- 1944: Dénes Berinkey, ĉefministro de Hungario, jursciencisto kaj idisto (n. 1871)
- 1956: Eduard Štorch, ĉeĥa arkeologo, pedagogo, verkisto pri la prahistorio (n. 1878)
- 1959: Henri Manhès, franca ĵurnalisto kaj rezistadmovadano (n. 1889)
- 1960: Otto Ender, aŭstra politikisto kaj kanceliero (n. 1875)
- 1969: Ágnes Szekula, hungara/svislanda ĵurnalistino (n. nekonata)
- 1974: Kornél Lánczos, hungara matematikisto, fizikisto kaj profesoro (n. 1893)
- 1977: Endre Szervánszky, hungara komponisto, profesoro, pedagogo (n. 1911)
- 1979: Philippe Halsman, latva-juda fotisto vivanta en Francio kaj Usono, kunlaboranto kun la revuo "Life" (n. 1906)
- 1984: Michel Foucault, franca filozofo, historiisto kaj sociologo, aŭtoro de la libro Historio de la seksumado (n. 1926)
- 1992: Sándor Wrabel, hungara pentristo kaj grafikisto, trudlaboristo en Sovetunio, konata de la epiteto "pentristo de la Hungara revolucio de 1956" (n. 1926)
- 1995: Ernest Walton, irlanda Nobelpremiita fizikisto konstruinta partiklan akcelilon (n. 1903)
- 1997: Jacques-Yves Cousteau, franca oceanografiisto, subakva esploristo (n. 1910)
- 1998: Marek Papała, pola oficiro, ĉefkomandanto de polico, murdita (n. 1959)
- 2002: Zsolt Mester, hungara kuracisto, neŭrologo, verkisto (n. 1929)
- 2009: Michael Jackson, usona komponisto, dancisto, aktoro kaj kantisto, filantropo, reĝo de la pop-muziko (n. 1958)
- 2009: Yasmine, flandra kantistino kaj prezentantino (n. 1972)
- 2012: Ryszard Kossobudzki, pola soldato de Enlanda Armeo, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio (n. 1925)
- 2014: Ana María Matute, hispana verkistino (n. 1925)
- 2015: Patrick Macnee, angla aktoro (n. 1922)
- 2023: John B. Goodenough, usona Nobel-premiita fizikisto por evoluigo de litia-jona akumulatoro (n. 1922)
La 25-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):