Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bahavalpur (urdue بہاولپور) estas metropolo kaj universitata urbo de Pakistano, en provinco Panĝabo (Pakistano). Ĝi iam estis ĉefurbo de princlando kaj estis hejmo de diversaj reĝoj aŭ regnestroj.
Bahavalpur | |||
---|---|---|---|
urbo urbego administra teritoria unuo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 63100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 762 111 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 3 213 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 24′ N, 71° 40′ O (mapo)29.39555555555671.672222222222 [+] | ||
Alto | 461 m [+] | ||
Areo | 237,2 km² (23 720 ha) [+] | ||
Horzono | Pakistana Norma Horzono [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bahawalpur [+] | |||
Bahavalpur situas en orienta parto de la lando sur ebenaĵo laŭ flankorivero de Induso. Multano troviĝas 90, Fajsalabad 270, Lahore 420, Islamabado 700 km-ojn.
Bahavalpur fondiĝis en 1748 tiam apartenanta al sendependa regno.
La pakistana diktatoro Muhammad Zia-ul-Hak mortis kun kelkaj el siaj pintaj militistaj oficiroj kaj du usonaj diplomatoj en mistera aviadilakcidento apud Bahavalpuro la 17an de aŭgusto 1988.
Bahavalpur havas varman kaj sekan klimaton. La temperaturo somere estas preskaŭ 50 'C-ojn (averaĝe 33 'C), vintre tio estas averaĝe 18 'C. Jare pluvas po 250 mm.
Bahavalpur estas agrikultura kaj industria grandurbo. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas kotonojn, tritikojn, sunflorojn sukerkanojn, citrusojn kaj similajn. La industrio produktas teksaĵojn, silkojn, tapiŝojn, ceramikaĵojn, ŝuojn, sapojn kaj nutraĵojn.
Bahavalpur havas gravan fervojan ponton kaj flughavenon. En la urbo precipe rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Multe da aŭtobusoj trafikas al la proksimaj urboj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.