Remove ads

Sándor Wrabel [ŝAndor vrabel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wrabel Sándor estis hungara pentristo, grafikisto. Lia epiteto estis "pentristo de la Hungara revolucio de 1956", lia familia nomvarianto erare estis Wrábel.

Thumb
Memortabulo pri Sándor Wrabel
Rapidaj faktoj Persona informo, Memorigilo ...
Sándor Wrabel
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1926 (1926-06-28)
en Budapeŝto
Morto 25-an de junio 1992 (1992-06-25) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery (en) Traduki, III-1-0-71/72 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Thumb
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Fermi

Sándor Wrabel [1] naskiĝis la 28-an de junio 1926 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de junio 1992 en Budapeŝto.

Biografio

Sándor Wrabel devenis el germana familio. Li En 1945 oni trovis ĉe li pistolon, tial li estis trudlaboristo en Sovetunio 3 jarojn. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Pór kaj Zsigmond Kisfaludi Strobl. Li komencis sian pentristan karieron en 1954 kun pentraĵoj pri pejzaĝoj kaj bestoj. Li estis aktiva ankaŭ inter falkistoj. Post 2 jaroj dum la revolucio li pentradis la okazintaĵojn, poste li kreis grafikan serion. Tiuj ne estis videblaj en la lando, sed ĉasistoj kontrabandis kelkajn trans la Fera Kurteno. Li edziĝis, en 1966 filo naskiĝis. Li neatendite ricevis pasporton, li vojaĝis al Italio, kie li ekspoziciis, eĉ doktoriĝis. Li ricevis italajn kaj postmortajn hungarajn premiojn.

Remove ads

El solaj ekspozicioj

  • Milano (1965)
  • Budapeŝto (1991, 1999, 2004)

El kolektivaj ekspozicioj

  • Budapeŝto (1961)
  • Milano (1966, 1967, 1968)

Elektitaj pentraĵoj

  • Radnóti emlékére
  • Ölyvek
  • Önarckép glóriával
  • Forradalom (Akasztás), 1956
  • Tavaszi domboldal kecskékkel
  • Magyar Golgota

Memorigiloj

Fontoj

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.

Remove ads