Usona armea aerbazo en Nevado From Wikipedia, the free encyclopedia
Areo 51 estas la populara nomo donita al militinstalaĵo de Usona Aerarmeo en la sudo de Nevado, Usono. Laŭ CIA, la instalaĵo estas Flughaveno Homey kaj Lago Groom, prov- kaj ekzerciĝkampo. La instalaĵo estas publike konata kaŭze de konspiraj teorioj, rilataj al ekstertera vivo kaj nifoj.[1] Nuntempe la lokoj ĉirkaŭ Areo 51, kiel la tielnomata Ekstertera aŭtovojo (Nevada Ŝtata Vojo 375) estas famaj turismaj logaĵoj.
La celo de la instalaĵo estas oficiale sekreta, tamen Areo 51 fakte estis ĉefa bazo por testi plurajn militaviadilajn tekonologiojn. Speciale dum la 1970-aj jaroj al 1980-aj jaroj, pluraj projektoj kiel kaŝaviadilo kaj analizo de kontraŭulaj aviadiloj (aviadiloj el Sovetunio) estis plenumitaj en Areo 51. Pluraj testaviadiloj kiel Lockheed U-2 kaj Lockheed F-117 Nighthawk estis prilaboritaj en tiu instalaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.