Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Federacio de Remado (france Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron, mallongigata kiel FISA) estas la internacia rega instanco pri remado. La asocio fondiĝis la 25-an de junio de 1892. Ĝia sidejo troviĝas en Laŭzano Svislando.[1] La federacio ekzemple aranĝas la mondoĉampionadojn kaj difinas la konkursregulojn.
Internacia Federacio de Remado | ||
---|---|---|
Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron FISA | ||
rega organizaĵo de remado neprofitcela organizaĵo ne-registara organizaĵo internacia sporta federacio | ||
Komenco | 25-a de junio de 1892 | |
Geografia situo | CH1903: 536414 / 152414 (mapo)46.526.61 | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Laŭzano Svislando | |
| ||
Tipo | sporto (remado) | |
Fondinto(j) | Koninklijke Belgische Roeibond vd | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Vincent Gaillard (2022–) Matt Smith (1995–2021) John Boultbee (1989–1995) Denis Oswald (1977–1989) vd | |
Estr(ar)o | Jean-Christophe Rolland | |
Lingvoj | ||
Posedatoj | World Rowing athlete database (en) World Rowing rule book (en) vd | |
Retejo | http://www.worldrowing.com/ | |
Jura formo | asocio (Svislando) | |
Ĝis la 1890-aj Jaroj ne ekzistis komunaj reguloj. Ili diferencis ekzemple en la vegolongo aŭ la boatokonstruado inter la diversaj kluboj. En 1891 la Belgia Federacio de Remkluboj postulis interŝtatan kongreson. Delegitoj el Belgujo, Francujo, Italujo, Nederlando kaj Svisujo ĉeestis ĝin. Ili faris la unuajn paŝojn al normigado de remado kaj planis rekunsidi 1892 en Turino, Italujo. Tiam delegitoj de kluboj kaj federacioj el Aŭstrio-Hungario, Belgujo, Alzaco-Loreno, Italujo, Svisujo kaj kelkaj francaj regionoj kunsidis kaj fondis FISA. Ĝi estas la unua internacia sporta federacio.[2] Unu jaro poste FISA aranĝis sian unuan eventon: la Eŭropa Remada Ĉampionado sur la lago Orta (Italujo) por tri boatokategorioj.[3]
153 ŝtataj federacioj estas membro de FISA en 2018.[4]
FISA aranĝas kelkajn eventojn kaj konkursojn ĉiujare. Por la Olimpikoj ĝi organizas la kvalifikadon. La plej gravaj konkursoj estas la jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.