antaŭa katara emiro From Wikipedia, the free encyclopedia
Hamad bin Ĥalifa Al Thani (arabe الأمير حمد بن خليفة ال ثاني, al-amīr Ḥamad bin Ĥalīfa Āl Ṯānī, en angla transskribo Hamad bin Khalifa Al Thani; naskiĝis 1952 en Doho, Kataro) estas dua filo de antaŭa katara emiro Ĥalifa bin Hamad Al Thani. En la jaro 1995 li detronigis sian patron, kiu tiam estis en ŝtata vizito en Ĝenevo kaj ekde tiu tempo li estis emiro de Kataro. En la jaroj 1995 - 1996 li estis ankaŭ ĉefministro. En junio 2013 li abdikis kaj transdonis potencon al sia filo Tamim bin Hamad Al Thani. Daŭre li posedas 50 procentaĵojn de la araba informa televidkanalo Al-Ĝazira, pli ol Hamad bin Thamer Al Thani (la praavoj estis fratoj, filoj de la dinastia fondinto Jassim bin Mohammed), formale firmaa prezidanto, kiu posedas 40 procentaĵojn kaj la Katara registaro kiu regas 10 procentaĵojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.