Remove ads
interregistara organizaĵo en Hago, Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne konfuzu kun la Tribunalo de Arbitracio pri Sporto
Konstanta Kortumo de Arbitracio | |||||
---|---|---|---|---|---|
interregistara organizaĵo tribunalo | |||||
Komenco | 1899 vd | ||||
Geografia situo | 52° 5′ 19″ N, 4° 17′ 53″ O (mapo)52.0886111111114.2980555555556 | ||||
Lando(j) | Nederlando vd | ||||
Sidejo | Hago | ||||
| |||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Marcin Czepelak (en) (2022–) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Konstanta Kortumo de Arbitracio (angle Permanent Court of Arbitration, france Cour permanente d'arbitrage) estas internacia tribunalo por libervola solvado de konfliktoj inter ŝtatoj. La Kortumo estis establita per konvencio en 1899 post la Unua Haga Packonferenco. La traktato estis reviziita en 1907 post la Dua Haga Packonferenco [1]. La tribunalo nun ankaŭ aŭdas kazojn implikantajn interregistarajn organizaĵojn kaj privatajn individuojn kiel partioj [2]. Totalo de 122 ŝtatoj estas membroj de la tribunalo [3]. La Kortumo situas en la Palaco de Paco en Hago, Nederlando. Ĝi ne estas agentejo de UN, sed observanto [4][5].
Tiu institucio ne estas tribunalo en la vera senco, sed instrumento por nomumi arbitraciantojn kiam disputantaj partioj tion petas. Arbitraciistoj estas nomumitaj el inter personoj proponitaj kaj aprobitaj de aligitaj landoj en certa ordo. Ĉiu ŝtato povas nomumi kvar juristojn kiuj tiam iĝas membroj de la tribunalo.
Dum la periodo 1902-1932, 20 internaciaj disputoj estis deciditaj fare de la arbitracia tribunalo, dum en la periodo ĝis 1975 nur kvin juraj kazoj estis plusenditaj tien. Tio estas ĉefe pro la fakto, ke la taskoj de la Konstanta Arbitracia Kortumo estis transprenitaj grandparte unue de la Konstanta Internacia Kortumo de la Ligo de Nacioj, fondita en 1922, kaj post 1945 de la Internacia Kortumo organizita sub la Unuiĝintaj Nacioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.