La 22-a de junio estas la 173-a tago de la jaro (la 174-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 192 tagoj restas.
Je la 22-a de junio okazis, interalie:
- -217: Armeo de Egiptio konkeris Seleŭkion en batalo de Rafio (proksime al Gaza-urbo)
- 431: Kristanismo: Koncilio de Efeso komenciĝis
- 813: Bizanca armeo malvenkis en batalo de Versinike (proksime al Edirne) kontraŭ bulgaroj
- 816: Stefano la 4-a iĝis papo
- 1346: Pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda donis urborajton al Nowy Targ
- 1479: Olomouc: Vladislao la 2-a Jogajlido subskribas pactraktaton kun Matiaso la 1-a, kiu gajnas rajtojn de Silezio kaj Moravio
- 1503: Konstruado de la Ponto de Karolo en Prago finiĝis
- 1611: Geografo Henry Hudson kun filo kaj ok akompanantoj estis elŝipigitaj de ribelinta ŝipanaro en Hudsona Golfo
- 1633: Itala astronomo Galilejo estis kondamninta de inkvizicio kiel herezulo
- 1634: Rembranto nuptis Saskia van Uylenburgh
- 1661: Fondodato de la urbo Santarém en la brazila subŝtato Parao
- 1668: Raskol: plurjara ribelo de malnovritana Monaĥejo Soloveckij komenciĝis - caraj trupoj komencis 7-jaran sieĝon pro rifuzo akcepti liturgian reformon de Nikono
- 1675: Reĝo Karlo la 2-a fondis Reĝan observatorion de Greenvich
- 1768: Bara Konfederacio: krakova urbano Marcin Oracewicz mortigis rusan oficiron kiu gvidis sturmon, uzante butonon anstataŭ kuglo
- 1784: Princo-elektisto Karolo Teodoro malpermesis ĉiujn asociojn sen lia suverena aprobo, en tio iluminatojn
- 1792: Pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski post venka batalo de Zieleńce establis ordenon Virtuti Militari, atribuitan al 44 polaj soldatoj - la plej malnova inter militistaj ordenoj ĝis nun atribuataj
- 1799: Du membroj de la franca Nacia konvencio prezentis al la publika opinio standardon de la nova mezurilo - metron
- 1812: Franca invado al Rusio: Napoleono Bonaparte deklaris militon kontraŭ la Rusia imperio — unuaj taĉmentoj trapasis riveron Nemunas
- 1815: Dua abdiko de Napoleono Bonaparte
- 1846: Adolphe Sax patentigis saksofonon
- 1890: Martiniko: incendio detruis Fort-de-France
- 1905: Rusia revolucio: unua en la Rusia Imperio armita Lodza ribelo de laboristoj kun soci-sendependiga karaktero
- 1906: Flago de Svedio oficialiĝis
- 1906: Trondheim: Haakon la 7-a kroniĝis kun la edzino Maud. Norvegio iĝis konstitucia monarkio
- 1910: En Eŭropo malfermiĝis unua aera pasaĝerlinio Friedrichshafen-Duseldorfo, laŭ kiu flugis aerŝipo "Germanio"
- 1911: Abatejo Westminster: Georgo la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Britio
- 1912: Al Krakovo alvenis de Parizo Lenin
- Unua mondmilito
- 1921: Tria Silezia Ribelo: sur fervoja stacidomo en Rybnik eksplodis kelkaj vagonoj kun dinamito
- 1921: Konsilio de la Ligo de Nacioj atribuis al polaj militŝipoj rajton de eniro al marhaveno de Libera Urbo Dancigo kaj permesis al la Dua Pola Respubliko establi sur Westerplatte militistan stokejon transŝarĝan
- 1924: Malfermo de Instituto por Socia Enketo ĉe la Universitato de Frankfurto, ekde la 1930-aj jaroj centra esplorejo por la Kritika teorio de la Frankfurta Skolo
- 1933: Registaro de Germana Regno kontraŭleĝigis Socialdemokratian Partion de Germanio
- 1933: Dua Pola Respubliko: en vilaĝo apud Łańcut dum vespro komenciĝis dutaga tumulto, 2 policanoj kaj 6 aliaj personoj pereis
- 1933: Pavel Postiŝev anoncis amasajn arestojn inter la "burĝaj intelektuloj" en Ukraina SSR
- 1934: Ferdinand Porsche subskribis kontrakton pri konstruo de tri prototipoj de Volkswagen
- Dua mondmilito
- 1940: Okcidenta Fronto: germanoj okupis Saint-Nazaire, La Roche-sur-Yon kaj Niort; kapitulaco de la franca 2-a Armea Grupo en Nancio-regiono, Belfort (50 mil personoj); subskribo de franca-germana armistico en arbaro de Compiègne; Libera Francio: tria alvoko de generalo Charles de Gaulle por krei en Londono provizoran Nacian Komitaton; Libera Belgio: estinta ministro per BBC alvokis belgojn daŭrigi batalojn; Franca Hindoĉinio fermis ĉinan-Hindoĉinan landlimon
- 1941: Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj okazigis en Krakovo kongreson de nacia unuiĝo, kiun partoprenis 113 personoj - la kongreso anoncis manifeston pri kreo de ukraina ŝtato kaj baldaŭan registaron; germanaj soldatoj pafmortigis 83 personojn, en tio 6 sovetajn militkaptitojn kaj 8 ukrainojn; unua soveta okupado de Pollando: en arestejo de Augustów soldatoj de landlimgarda taĉmento de NKVD murdis 30 ĝis 34 malliberulojn; en Slonim germanoj murdis profesoron de konstitucia juro Władysław Maliniak kaj en Lvovo dum la unua aerbombado pereis poeto kaj publicisto Franciszek Parecki kaj socialistino Zofia Charszewska; Operaco Barbaroso komenciĝis — je la 4:00 germanaj kaj rumanaj armitaj fortoj transiris terajn, aerajn kaj marajn landlimojn; 5:30 germana ambasadoro en Moskvo enmanigis al Vjaĉeslav Molotov noton pri komenco de la milito kaj ministro Joachim von Ribbentrop sciigis pri tio sovetan ambasadoron en Berlino; 12:00 per radio Vjaĉeslav Molotov sciigis la sovetan nacion pri la germana invado; Rumanio kaj Italio deklaris militon kontraŭ Sovetunio; Litova Fronto de Aktivistoj komencis ribelon por liberigi Litovion de la soveta okupado; radia alparolo de Winston Churchill: Ni montros al Rusio kaj la rusa nacio ĉiun helpon, kiun ni povos; Orienta Fronto: atako de Luftwaffe al 66 aerodromoj, fervojaj nodoj, maraj bazoj, en tio urboj kiel Rigo, Windawa, Liepāja, Šiauliai, Kaŭno, Kronstadt, Vilno, Grodno, Lida, Vaŭkavisk, Bresto), Kobrin, Slonim, Baranoviĉi, Minsko, Babrujsk, Lvovo, Żytomierz, Kievo, Izmajil kaj Sebastopolo. Soveta aviado ĝis tagmezo perdis 1200 aviadilojn, en tio 800 surtere; Sovetunio atakis per aviadiloj Dobriĉ; dum flugo super Francio pola 303-a skadro de ĉasaviadiloj venke batalis kun grupo de germanaj aviadiloj
- 1942: Operaco Reinhardt: en Lutowiska (proksime al Ustrzyki Dolne) Gestapo kaj funkciuloj de Ukraina Helpa Polico pafmortigis ĉirkaŭ 650 judojn; Nord-Afriko: Erwin Rommel, nomumita de Hitler kampmarŝalo, post konkero de Tobruko, fiksis laŭvicajn lokojn por atako: El Alamein, Aleksandrio, elfluejo de Nilo kaj Kairo, sed sub la kondiĉo rezigni pri operaco kontraŭ Malto - Benito Mussolini konsentis; nokte de la 22-a/23-a de junio Bomba Korpuso de RAF atakis Emden
- 1943: komunistoj de Belorusa SSR malpermesis al polaj partizanoj batali kontraŭ germanoj sur okcidentaj teritorioj, kiujn ili konsideris integra teritorio de Sovetunio; aviadiloj de RAF ekflugantaj de aerodromoj en Nord-Afriko, atakis Mülheim kaj Oberhausen post kio ili revenis al siaj aerodromoj en Anglio
- 1944: Germana polico pafmortigis en distrikto Augustowski 24 personojn, venĝe pro mortigo de ĝendarmo, kaj en 3 aliaj lokoj 29 personojn; Belorusa Soveta Socialisma Respubliko: la Ruĝa Armeo komencis belorusan ofensivon, konatan kiel Operaco Bagration, kiu alkondukis al plena frakaso de la germana Armea Grupo "Mezo" kaj atingo de Vistulo; Luftwaffe detruis 47 usonajn aviadilojn sur aerodromo en Poltavo dum la amasa aviadila atako
- 1945: Svisa parlamento elektis por konstruado flughavenon Zuriko kiel lokon de interkontinenta flughaveno - kontraŭ Utzenstorf
- 1948: Rusa Ortodoksa Eklezio atribuis aŭtokefalion al la Pola Ortodoksa Eklezio
- 1948: Dum la unua israela-araba milito Defendaj Fortoj de Israelo sinkigis apud Tel-Avivo ŝipon Altalena, transportantan armilon donacitan de franca registaro al ekstreme maldekstrula juda kvazaŭarmea organizaĵo Irgun
- 1950: Sovetaj regopovoj mortkondamnis belorusan kreinton de kontraŭkomunista subtera studenta movado Rascislau Lapicki, aliaj estis kondamnitaj al 25 jaroj de mallibero
- 1959: Ukrainio: Internacia Flughaveno Borispilo malfermiĝis
- 1965: Japanio kaj Sud-Koreio subskribis en Tokio traktaton pri fundamentoj de la duflankaj rilatoj
- 1976: Oni lanĉis la sovetan kosmostacion Salut 5
- 1976: Forigo de mortpuno estis aprobita en la malsupra ĉambro de la Parlamento de Kanado
- 1978: Usona astronomo James W. Christy malkovris Ĥaronon, la lunon de Plutono.
- 1980: Eŭropa Futbal-Ĉampionado: germana nacia teamo de futbalo la duan fojon gajnis ĉampionecon de Eŭropo venkante belgan nacian teamon de futbalo 2: 1
- 1983: Hungario: eksplodo de grizuo en karbominejo en Oroszlány - 37 ministoj perdis la vivon
- 1983: Unuan fojon artefarita satelito estis forprenita de la ĉirkaŭtera orbito de kosmopramo
- 1986: Regantaj socialistoj de ĉefministro Felipe González gajnis parlamentan baloton en Hispanio
- 1986: Diego Armando Maradona per la mano de Dio golis en la Futbala Mondpokalo en Meksiko inter Argentino kaj Anglio
- 1988: EU permesis la produktadon de absinttrinkaĵo (35 mg / kg)
- 1996: En Usono aperis videoludo Quake
- 1990: Malvarma milito: fermo de lima kontrolpunkto Checkpoint Charlie en Berlino, ekzistanta de 1944
- 1998: En Talino oni restarigis Baltan Gazetaran Koalicion, kiu ekzistis en la intermilita periodo — la organizaĵo kuniganta litovajn, latvajn kaj estonajn ĵurnalistojn nomiĝas Balta Federacio de Ĵurnalistoj
- 1999: Fanipal iĝis urbo de distrikta subigo en Belorusio
- 2000: Flugkompania alianco SkyTeam ekestis
- 2002: En tertremo forta je 6,5 gradoj laŭ la skalo de Richter en okcidenta Irano pereis ne malpli ol 261 personoj
- 2003: La 9-hora 101-a apostola vojaĝo de papo Johano Paŭlo la 2-a okazis al Bosnio kaj Hercegovino
- 2005: Filipinoj: Cebulingva Vikipedio fondiĝis
- 2006: Harriet, la Galapaga testudo alveturigita de Charles Darwin de Galapagoj finis sian vivon
- 2011: Loĝantoj de Palaŭo referendumis kontraŭ leĝigo de kazinoj
- 2011: Jyrki Katainen iĝis ĉefministro de Finnlando
- 2012: Federico Franco iĝis prezidento de Paragvajo
- 2012: Produktado de Mazda RX-8, la lasta aŭtomobilo movigata de vankelmotoro, finiĝis
- 2013: En Nacia Stadiono en Varsovio okazis unua pola koncerto de Paul McCartney
- 2016: Pola Sejmo voĉdonis la Jaron de Vistulo, dediĉitan al la plej longa rivero enfluanta Baltan Maron
- 2017: Afganio: rezulte de eksplodo de bombaŭto antaŭ Banko Kabulo en Laŝkar Gah en provinco Helmand pereis 34 personoj, kaj 60 vundiĝis
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: rusiaj aeratakoj sur preskaŭ ĉiuj segmentoj de la fronto, raketoj pripafis Odesan provincon; en Severodoneck bataloj okazas en industria kvartalo
- 2022: Afganio: Tertremo en Afganio en junio 2022 okazis
- 1002: Leono la 9-a, germana papo, sanktulo (m. 1054)
- 1450: Leonor de Aragono, itala dukino el la dinastio de Trastamaro (m. 1493)
- 1510: Aleksandro de Mediĉo, itala duko, murdita (m. 1537)
- 1738: Jacques Delille, franca verkisto, membro de Franca Akademio (m. 1813)
- 1744: Johann Christian Polycarp Erxleben, germana naturalisto, kiu kontribuis al evoluo de veterinara medicino (m. 1777)
- 1767: Wilhelm von Humboldt, germana filozofo, lingvisto kaj ŝtatisto, fondinto de Berlina Universitato (m. 1865)
- 1767: László Szentjóbi Szabó, hungara poeto, tradukisto (m. 1795)
- 1770: Wilhelm Traugott Krug, germana filozofo, rektoro, framasono (m. 1842)
- 1784: Ferenc Kerekes, hungara matematikisto kaj kemiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1850)
- 1798: Andreas Heinrich August Hatham, germana pedagogo kaj regionhistoriisto (m. 1866)
- 1805: Giuseppe Mazzini, itala advokato, ĵurnalisto, filozofo, kunbatalanto de Garibaldi, konsiderata reprezentanto de "Eŭropo de nacioj" en la batalo kontraŭ Eŭropo de monarkoj" (m. 1872)
- 1822: Franz Keil, aŭstra apotekisto kaj kartografo (m. 1876)
- 1825: Tivadar Duka, hungara kuracisto, oficiro kaj vojaĝisto, laboranta en Brita Hindio, kolektisto de postlasaĵoj de Sándor Kőrösi Csoma, honora membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1908)
- 1837: Paul Morphy, usona ŝakludisto, neoficiala mondĉampiono pri ŝako (m. 1884)
- 1837: Ernst Ziller, germana-greka arkitekto (m. 1927)
- 1841: Carl Capelle, germana pedagogo kaj filologo
- 1850: Ignác Goldziher, hungara lingvisto, filologo, orientalisto okupiĝanta pri islamo kaj Korano, profesoro (m. 1921)
- 1856: H. Rider Haggard, brita verkisto, konata danke al Populara Esperanto-Biblioteko (m. 1925)
- 1862: Ivan D. Ŝiŝmanov, bulgara etnografo, lingvisto, literatura kritikisto, profesoro de literaturo, ministro de instruado, aŭtoro de prelego Ĉu estas ebla kaj necesa internacia helplingvo (m. 1928)
- 1863: Gottlieb von Jagow, germana diplomato kaj politikisto (m. 1935)
- 1864: Hermann Minkowski, germana matematikisto kaj fizikisto, konata de la spaco de Minkowski trovinta aplikon en la Speciala teorio de relativeco, memorigita per asteroido Minkowski (m. 1909)
- 1864: Tanaka Giichi, ĉefministro de Japanio apoganta koloniigan politikon (m. 1929)
- 1867: Eugen Diederichs, germana eldonisto, konservativisto (m. 1930)
- 1872: Kálmán Rozsnyay, hungara aktoro, verkisto kaj tradukisto (m. 1948)
- 1881: Attilio Clavenna, itala industriisto, librotenisto kaj esperantisto sub la gvido de Alfredo Stromboli, estrarano de IEF, membro de la Itala Katedro de Esperanto (m. nekonata)
- 1882: Zoltán Somlyó, hungara poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto (m. 1937)
- 1884: Petro Stojan, rusa instruisto, vortaristo, bibliografo kaj leksikografo, esperantisto, membro de la Lingva Komitato, respondeculo pri Biblioteko Hector Hodler, aŭtoro de la Bibliografio de Internacia Lingvo kaj Deveno kaj Vivo de la lingvo Esperanto (m. 1961)
- 1887: Julian Sorell Huxley, angla evoluada biologo, kunfondinto de WWF (Monda Fonduso por Naturo) (m. 1975)
- 1897: Henryk Dobrzański, pola sporta rajdisto, olimpikisto, majoro de kavalerio, komandanto de Pola Armeo, unu el la unuaj partizanaj komandantoj de la dua mondmilito (m. 1940)
- 1897: Kálmán Battyán, hungara aktoro gvidinta migrantan trupon tra Sikullando (m.1985)
- 1897: Norbert Elias, germana filozofo kaj sociologo (m. 1990)
- 1898: Erich Maria Remarque, germana verkisto, aŭtoro de kontraŭmilita romano En Okcidento Nenio Nova (m. 1970)
- 1898: Amálie Kutinová, ĉeĥa verkistino de porinfanaj kaj porjunularaj romanoj (m. 1965)
- 1903: John Dillinger, usona bankorabisto dum la Granda Depresio, krimulo (m. 1934)
- 1906: József Smialy, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (m. 1957)
- 1906: Billy Wilder, aŭstra-usona reĝisoro, scenaristo kaj produktoro (m. 2002)
- 1910: Konrad Zuse, germana inĝeniero kaj komputilpioniro (m. 1995)
- 1910: László Gagyi, rumania hungara verkisto, bibliotekisto, redaktoro de "Vidanto" (m. 1991)
- 1912: Josse Mertens de Wilmars, belga juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj 1980-1984 (m. 2002)
- 1913: Sándor Weöres, hungara poeto kaj tradukisto; enestanta en Hungara Antologio (m. 1989)
- 1914: József Koródi, rumania hungara muzeologo, restarigisto (m. 2000)
- 1922: Béla Vágó, rumania hungara israela historiisto kaj verkisto (m. 2020)
- 1924: Géza Ferenczi, rumania hungara arkeologo kaj muzeologo (m. 2007)
- 1928: Steingrímur Hermannsson, ĉefministro de Islando, inĝeniero (m. 2010)
- 1929: Dezső Péter, hungara arkitekto, etnografo (m. 1990)
- 1932: Soraja Esfandijari Baĥtijari, princino de Irano, edzino de ŝaho Mohamed Reza Pahlavi (m. 2001)
- 1935: János Ritoók, rumania hungara poeto, tradukisto, literaturhistoriisto (m. 1981)
- 1936: Kris Kristofferson, usona kantisto kaj aktoro (m. 2024)
- 1940: Abbas Kiarostami, irana filmreĝisoro reĝisorinta la filmon Tra la olivarboj (m. 2016)
- 1942: Toyohiro Akiyama, japana televida ĵurnalisto kaj kosmonaŭto
- 1944: Klaus Maria Brandauer, aŭstra reĝisoro kaj aktoro rolinta en Out of Africa
- 1945: Rainer Brüderle, germana politikisto, vicprezidanto de Libera Demokratia Partio
- 1949: Meryl Streep, usona aktorino
- 1951: Mária Bogyó-Löffler, rumania hungara trejnistino pri glitkurado, ĵurnalistino
- 1952: Graham Greene, kanada aktoro
- 1955: Katalin Moldvay, rumania hungara-germana grafikistino
- 1957: Meglena Kuneva, bulgara politikistino, membro de Eŭropa Komisiono, ambasadoro de EU ĉe la Konsilio de Eŭropo
- 1964: Dan Brown, usona matematikisto, muzikisto kaj verkisto, aŭtoro de la romano La kodo de Da Vinci
- 1966: Emmanuelle Seigner, franca aktorino, manekeno kaj kantistino
- 1974: Jo Cox, brita politikistino, murdita (m. 2016)
- 1975: Gyárfás Oláh, rumania hungara vestodizajnisto
- 1980: Marta Kaczyńska, pola juristino, advokato, felietonisto
- 431: Paolino el Nola, romia sacerdoto, kristana poeto, episkopo, katolika kaj ortodoksa sanktulo (naskiĝis ĉirkaŭ 353)
- 1276: Inocento la 5-a, papo, beatigita (naskiĝis ĉirkaŭ 1224)
- 1377: Eduardo la 3-a, angla reĝo, kies pretendo al franca trono kaŭzis centjaran militon (n. 1312)
- 1535: John Fisher, kardinalo kaj martiro
- 1580: Hernando de Acuña, hispana poeto petrarkista de renesanco (n. 1520)
- 1645: Gaspar de Guzmán y Pimentel, hispana ministro de la reĝo Filipo la 4-a (n. 1587)
- 1727: Georgo la 1-a, reĝo de Britio kaj Irlando, luterano (n. 1660)
- 1803: Wilhelm Heinse, germana verkisto, eldonisto kaj tradukisto (n. 1746)
- 1813: Anton Graff, svisa pentristo de portretoj (n. 1736)
- 1865: Duko de Rivas, hispana verkisto de romantikisma epoko (n. 1791)
- 1874: Howard Staunton, angla ŝakludisto, neoficiala mondĉampiono (n. 1819)
- 1885: Muhammad Ahmad, sudana gvidanto de kontraŭbrita ribelo (n. 1844)
- 1887: Wojciech Kazimirski-Biberstein, pola orientalisto, iranologo, leksikografo (n. 1808)
- 1891: Gyula Miklósy, hungara aktoro kaj teatrestro (n. 1839)
- 1905: Francis Lubbock, ŝtatestro de Teksaso dum Usona Enlanda Milito (n. 1815)
- 1917: Wilhelm Hartan, germana fotisto kaj galanterimagazenposedanto (n. 1838)
- 1920: Karl Schwier, germana fotografo kaj eldonisto (n. 1843)
- 1925: Felix Klein, germana matematikisto, aŭtoro de la programo pri la esenco de geometrio (n. 1849)
- 1931: Wilhelm Bock, germana politikisto kaj sindikatisto (n. 1846)
- 1939: Benjamin Tucker, usona individuisma anarkiisto (n. 1854)
- 1940: Wladimir Köppen, germana geografo, meteologo, klimatologo kaj botanikisto, konata de la klimata klasifiko de Köppen, kiel esperantisto publikiganta en "Scienca Revuo" kaj "Germana Esperantisto" (n. 1846)
- 1959: Celestin Roncati, frua franca esperantisto el Nico, delegito de UEA (n. 1882)
- 1959: Hermann Brill, germana kuracisto kaj politikisto socialdemokratia (n. 1895)
- 1959: Sándor Sarkadi, rumania hungara skulptisto, pentristo (n. 1887)
- 1969: Judy Garland, usona kantistino kaj aktorino, rolinta en muzikalo La Sorĉisto de Oz (n. 1922)
- 1970: Dang Thuy Tram, vjetnama civila batalkirurgistino, murdita (n. 1943)
- 1971: Albert Maksay, rumania hungara pastro, teologia fakverkisto, poeto, tradukisto (m. 1897)
- 1974: Jenő Herskovits, rumania hungara kuracisto (n. 1889)
- 1987: Fred Astaire, usona dancisto kaj aktoro (n. 1899)
- 1990: Ilja Frank, soveta fizikisto Nobelpremiita pro Ĉerenkov-radiado (n. 1908)
- 1992: Constantin Virgil Gheorghiu, rumana verkisto (n. 1916)
- 2003: Vasil Bykaŭ, belorusa verkisto kaj socia aganto verkinta pri la Dua mondmilito kaj stalinismo (n. 1924)
- 2008: George Carlin, usona aktoro, humuristo kaj komediisto (n. 1937)
- 2009: Karel Van Miert, belga politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1942)
- 2011: Zbyněk Zeman, brita-ĉeĥa historiisto, kunlaboranto de la gazeto "The Economist" kaj de Amnesty International (n. 1928)
- 2013: Loránd Lohinszky, rumania hungara aktoro (n. 1924)
- 2013: Hallgrímur Sæmundsson, islanda poeto, aktivulo de Islanda Esperanto-Asocio, Honora membro de UEA, kunlaboranto de "La Tradukisto" populariganta islandan literaturon (n. 1926)
- 2015: Josef Kremláček, ĉeĥa pentristo kaj ilustristo de libroj, ĉefe destinitaj por infanoj, amiko de Esperanto (n. 1937)
- 2015: Laura Antonelli, itala filma aktorino, seksosimbolo (n. 1941)
- 2015: James Horner, usona komponisto de filma muziko (n. 1953)
- 2018: Rezső Nyers, hungara politikisto kaj ministro (n. 1923)
- 2018: Felicia Langer, germana-israela advokatino aganta por solvo de la araba-israela konflikto, defendantino de palestinanoj en militkortumoj (n. 1930)
La 22-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):