komunumo en la departemento Meurthe-et-Moselle de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Eksĉefurbo de la dukoj de Loreno, Nancio (franclingve Nancy [nãsi:]) estas franca urbo kaj prefektejo, kiu lokiĝas en la departemento Meurthe-et-Moselle kaj en la regiono Grand Est. Ĝi havis proksimume 105 000 loĝantojn en 2013 kaj estas la dua plej loĝata urbo en Loreno post Metz laŭ la nombro de enurbaj loĝantoj. Nancy estas ankaŭ la unua urba kunigo de Loreno kaj la 13-a el Francio. Ĝi estas ankaŭ la 5-a universitata urbo el Francio.
Nancy | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Placo de la Respubliko | |||
komunumo en Francio urbego vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Grand Est | ||
Departemento | Meurthe-et-Moselle | ||
Arondismento | Nancy (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||
Komunumaro | Communauté urbaine du Grand Nancy | ||
Ĝemelurboj | |||
INSEE kodo | 54395 [+] | ||
Poŝtkodo | 54000 | ||
Aŭtokodo | 54 | ||
Telefonkodo | 03 83 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2014-2020) | S-o Laurent Hénart | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 104 072 (2013) | ||
Loĝdenso | 7 021 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 42′ N, 6° 11′ O (mapo)48.6927777777786.1836111111111 | ||
Alto | 212 m (de 188 al 353 m) | ||
Areo | 15,01 km² (1 501 ha) | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nancy, France [+] | |||
Ĝia urbestro estis Laurent Hénart de 2014 ĝis 2020, post André Rossinot kiu oficis 21 jarojn de 1983 ĝis 2014.
Nancio lokiĝas en nordorienta parto de Francio inter kelkaj montetoj kiuj estas arbaraj montplataĵoj. Do la urbo lokiĝas en duona pelvo, malfermita al oriento, al Parizo. La rivero Meŭrto (la Meurthe) estas la orienta limo de la urbo. Tiu ĉi rivero ne estas navigebla por veturigo per akvo.
Nancio lokiĝas sur ĵurasa ŝtonaĵ-tavolo, pli precize sur Liaso (suba Ĵuraso)[1].
La kontinentaj influoj estas rimarkindaj. Vintroj estas nubgrizaj kaj malvarmaj, someroj sufiĉe varmaj sed ne tre sunbrilantaj.
Nebuloj estas maloftaj en la ĉirkaŭaĵo de Nancio, kontraŭe ventoj fortaj estas ege maloftaj.
Beauregard, Boudonville, Buthégnemont, Haussonville, Haut-du-Lièvre, Saint-Nicolas, Saint-Jean, Saurupt, Trois-Maisons estas ĉiuj lokoj kaj eksantaŭurboj ekster la muroj inkluditaj en la urbo iom post iom laŭ ĝia kresko kaj ĝia historio. La urbo nun kreskas orienten, en la kvartalo nomita Rives de Meurthe, inter la rivero Meurthe kaj la kanalo de Marne ĝis la riverego Rejno.
Najbaraj komunumoj de la urbo Nancio kuniĝas en la interkomunumreto Communauté urbaine du Grand Nancy, kies loĝantoj nombriĝas 270 000.
8 urboj najbaras Nancion. Per 35 000 loĝantoj, Vandœuvre-lès-Nancy estas la dua plej loĝanto-enhava urbo de Meurthe-et-Moselle kaj do la dua de la interkomunumreto. Sekvas malantaŭe Laxou (15 898 loĝantoj) kaj Villers-lès-Nancy (15 700 loĝantoj), Saint-Max, Malzéville, Maxéville, Tomblaine kaj Jarville-la-Malgrange.
La urba kunigo estas sentrua kaj loĝata forte (350 000 loĝantoj), la komunumoj de la interkomunumreto estas konsiderataj kiel partoprenantaj en la urbo ; la komunumoj konsiderataj kiel ĉirkaŭurboj foraj ne estas enigataj. Notinde, la Metroplo de la granda Nancio estas la unua el Loreno, la urba areo de Nancio enhavas 410 000 loĝantojn. Do Nancio estas la 13-a franca metropolo (fonto INSEE).
Nancy estas la eksĉefurbo de la iama Duklando Loreno.
La unua dokumenta mencio de Nancio datiĝas el la jaro 1061. Dum la batalo apud Nancio, la 5-an de januaro 1477, mortis Karlo la Brava, duko de Burgonjo.
La duko de Loreno Francisko la 1-a Stefano (1708-1765), kiu poste iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, naskiĝis en Nancio.
Same kiel :
En la urbo ankaŭ kelkaj artaj personoj naskiĝis :
El la plej famaj sciencistoj, la matematikistoj Henri Cartan (1904- ) kaj precipe Henri Poincaré (1854-1912) estas ĉefaj personoj en tiu fako. Ankaŭ naskiĝis tie René Blondlot (1849-1930), aŭtoro de unu el la plej gravaj eraroj dum la 20-a jarcento pri eksperimenta fiziko kun la No-radioj, sed li ankaŭ faris gravajn sciencajn esplorojn. La biologiisto François Jacob (naskiĝis tie la 17-an de junio 1920).
La ĝardenkulturisto François Félix Crousse naskiĝis, laboris kaj mortis en Nancio.
Pri politiko, menciinda estas François Chérèque, sekretario de Konfederacio Franca Demokratia pri Laboro (CFDT) ekde 2002, naskiĝis en Nancio la 1-an de junio 1956.
Pri sporto, oni povas listigi Jean-Louis Schlesser (1948-), venkinto de Ralio Parizo-Dakaro je 1999 kaj 2000 kaj ankaŭ la futbalisto Olivier Rouyer kiu profesias internacie.
Famaj personoj kiuj instruis en Nancio:
La urba blazono bildiĝas dekstre.
La urbo, kiu estas eta kaj dense loĝita (1 501 hektaroj, 6 902 loĝantoj po km²), ekde longtempe kreskis en aglomerita urba zono en la ĉirkaŭaj komunumoj ĉar la urbcentro jam plenkreskis.
1697 | 1790 | 1876 | 1936 | 1954 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2004 | 2007 | 2008 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
10 000 | 30 000 | 66 000 | 121 301 | 124 836 | 128 677 | 123 428 | 107 902 | 96 317 | 99 351 | 103 605 | 104 600 | 105 349 | 106 361 |
Post 1962, la loĝantaro malkreskis rapide, sed tio estis urba disvastigo, ne vere malkresko. Efektive, samtempe la interkomunuma loĝantaro kreskis senhalte ekde 270 000 loĝantoj je 1962 ĝis 330 000 je 1999. Tiun diluon de loĝantoj klarigas la plimultigo de veturiloj kaj altigo de vivnivelo de loĝantoj. Do ili volis loĝejojn pli grandajn. Ekde dekjaro, la urbo provas lanĉi konstruojn de loĝejoj en la malmultaj spacoj eblaj. Tiu politiko klarigas la etan kreskon.
Salajraj dungoj | 1989 | 2000 |
---|---|---|
Terkulturado | 538 | 698 |
Industrio | 30 239 | 23 386 |
Konstruo | 9 638 | 8 545 |
Komerco | 19 424 | 20 680 |
Servicoj | 95 113 | 110 048 |
Sumo | 154 952 | 163 357 |
Nancio disiĝas en 4 kantonoj:
La departementaj elektitaj konsilistoj estas:
Ekde franca revolucio ĝis 21-a jarcento
Urbestroj dum 20-a kaj 21-a jarcentoj:
Arkivigite je 2010-01-24 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2011-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
La ĝemeligo kun la urbo Pireo en Grekio haltis pro finigo de la kunrilatoj.
Kiel urbo el Granda Regiono, Nancio partoprenas en la programo de la eŭropa jaro de Eŭropa Kultura Ĉefurbo por la jaro 2007.
Sufiĉe konservita dum la jarcentoj, la variaj kvartaloj karakterizas sin per propra etoso.
La plej malnovaj konstruaĵoj de la urbo estas mezepokaj. La turo de la komandejo Saint-Jean du Vieil Aître estis konstruita dum la 12-a jarcento kaj estas la plej malnova el la videblaj konstruaĵoj de la urbo.
Kelkaj restaĵoj de la eksaj fortikaĵoj, kiu ĉirkaŭis la mezepoka urbo, kiel la pordego de la Craffe estas de la 14-a jarcento.
La duka palaco estas 16-a jarcenta konstruaĵo. Ĝi havas notindan pordaron, laŭ flamgotika stilo, gastigas nun la muzeo de Loreno. Apudanta la palaco, la preĝejo de ŝnuristoj (église des cordeliers) enhavas la tombojn de la dukoj de Loreno.
La malnova urbo prezentas ankaŭ plurajn konstruaĵojn de la renesanco (domo Lillebonne, domo Haussonville...) kaj kelkaj domoj laŭ la klasicismo (domo Ferraris, domo de la lupoj Hôtel des Loups, ktp). Ankaŭ notinda estas la placo Saint-Epvre, en la centro de la kvartalo.
Konstruitas inter 1752 kaj 1756 laŭ la ordono de Stanislao la 1-a, el kiu originas la nomo de la placo.
Leopoldo la 1-a de Belgio plibeligis la urbon en 1837 per agrabla korto le Cour, kies la longa perspektivo rande starita de maronarboj ĝis la pordego Désilles. Malgraŭ la miksaĵo de arkitekturaj stiloj de tri jarcentoj, le Cour tenas harmonian etoson.
Tiu kvartalo elvokas la arkitekturon de la periodo post dua mondmilito. Interalie, domego estis la plej rektliniforma el Francio.
Nun, krom freŝdata renovigo de la industria kvartalo de la Meurthe kaj de la kvartalo de la stacidomo, la novaj konstruaĵoj estas ĉefe realigitaj en la ĉirkaŭurboj, ĉefe en aro de solaj domoj sudokcidente kaj sude de la urba kunigo.
la episkopujo de la diocezo de Nancio kaj Toul lokiĝas en la urbo. El religiaj konstruaĵoj en la urbo, estas :
Preĝejo Saint-Léon la 9-a, baziliko Notre-Dame de Lourdes...
Per la nombro de studentoj, Nancio estas sur la kvara loko inter la universitataj urboj de Francio. La tri ĉefaj altlernejoj, Politeĥnika Nacia Instituto de Loreno (INPL), Universitato Henri Poincaré kaj Universitato Nancio 2 komune havas pli ol 50 000 studentojn.
La bombono el bergamoto bergamote, eta kvarangula flava, estas specialaĵo nancia famega. Origine, ĝi estis ŝerco dubgusta de kukisto kiu parfumis bombonon per kolonjakvo, ĝi estis ekde produktita per esenco de bergamoto. Tiu ero de kolonjakvo estas frukto el la familio de citrono. Ĝi alvenas el Sicilio kaj ĝin posedis tiam la duko de Loreno Renato la 1-a de Napolo.
Krom ĝi, menciendaj estas:
Nancio estas la kvina financa loko de Francio. Ĝi enhavas interalie la regionajn sidejojn de ĉiuj francaj bankoj. En la eksa sidejo de Saint-Gobain PAM malfermiĝis Domo pri Financo.
Nancio ankaŭ estas la sidejo de la komerca kaj industria ĉambro de Loreno kaj la ĉambro de Meurthe-et-Moselle. Ĉi tiu estras la havenon de Frouard.
La Esperanto-Grupo de Nancy estis fondita la 19-an de januaro 1903 (Laŭ "Esperantista Dokumentaro" - junio 1906). Nun ĝi havas la nomon Esperanto Nancy 54 (retpaĝaro: ; malnova: ).
En apuda Champenoux pro iniciato de la loka esperantisto Roland Genot baptiĝis "vojo de d-ro Zamenhof".
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 51 voĉdonojn (0,23% de voĉoj) en 2004, kaj 24 voĉdonojn (0,12% de voĉoj) en 2009.
En Nancio, okazis pluraj aranĝoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.