planta hibridospecio From Wikipedia, the free encyclopedia
Citrono estas la frukto de la citronujo aŭ citronarbo [1] (Citrus × limon), kiu apartenas al la genro citrusoj. La citronujo originis de hibrido inter la bigarado (Citrus × aurantium) kaj la cedrato (Citrus medica),[2], verŝajne en nordorienta Barato, kaj aperas en arto ekde antikva Egiptujo. La unuaj klaraj skribaj mencioj de ĝia ĉeesto en Ĉinujo kaj la mediteranea regiono estas troveblaj ĉirkaŭ la jaro 1000. La tutmonda produktado de citronoj en 2022 estis 22 milionoj da tunoj, kaj la plej produktanta lando estis Barato, kun 18% de la totalo.
Citrono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Citrus x limon | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Citrus × limon (L.) Osbeck | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La citronujo estas malgranda, ĉiamverda fruktarbo, kaj la plej multaj varioj fruktas dum la tuta jaro. La fruktoj (citronoj) estas laŭlonge ovalaj, kun flava aŭ verdaflava ŝelo, kaj tre odoraj. La suka, acidgusta karno enhavas proksimume 3,5–8 % da citrato kaj multe da vitamino C. Oni uzas precipe la sukon de citronoj, ĉar la acida gusto de citrato faras ĝin gravega ingredienco en trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, ekzemple limonado kaj citronaj tortoj, sed ankaŭ la karno kaj la ŝelo estas utilaj en kuirado. Krome, el citronoj oni produktas puran citraton, vegetaĵan esencon, kaj pektinon. La ligno de la citronujo estas uzata en meblofarado.
La frukto citrono fizike karakteriziĝas per ĝia ovala formo kun pintoj en siaj ekstremoj kaj per diversdika ŝelo (malmultaj milimetroj ĝis preskaŭ unu centimetro). Kiam la citrono estas matura, ĝia ŝelo estas ekstere flava kaj interne blanka. Eĉ se ĝi estas manĝebla, ne estas kutime manĝi krude la citronon pro ĝia tro multa kvanto da acida gusto. Ĝi estas kulturata ĉefe pro sia suko, tamen ankaŭ la pulpo kaj ŝelo estas uzataj en kuirarto. Citronsuko estas proksime 5-%-a citrata acido, kio donas al la frukto sian (kaj ĝian) acidan guston. Krome, la citrono estas vaste uzata kiel deinfektaĵo kaj sengrasaĵo. La citronujo estas fruktarbo kultivata en sufiĉe varmaj regionoj por la citronoj kaj por ligno uzata en fajna meblofarado. Ekzistas citronoj sen semoj, sed male al mandarinoj, ili ne estas aparte kultivataj kaj vendataj, ĉar utilo de sensemeco validas nur por rekta manĝo kio ne estas la kazo de la citrono. Ĝi enhavas citratan acidon, hesperidinon kaj vitaminojn kiaj la jenaj: vitamino C -30 mg en 100 g, vitaminoj A, B1 (tiamino), B2 (riboflavino), B3, B5 kaj B6; mineralojn kiaj la jenaj: Kalcio, Kupro, Kloro, Fero, Fosforo, Magnezio, Mangano, Kalio, Natrio kaj Sulfuro.
Citronujo (Citrus × limon) estas la fruktarbo rezulta de hibridiĝo inter C. medica (foje franca citrono) kaj C. aurantium (maldolĉa oranĝarbo).[3] Kvankam aliaj aŭtoroj opinias ke estas la rezulto de diversaj kruciĝoj inter Citrus medica kaj Citrus × aurantifolia.[4] Ĉiuokaze, evidente citronujoj estas grefteblaj kun oranĝarboj, tiele ke unusola arbo povas produkti oranĝojn en unu branĉo kaj citronojn en alia.
Cedrato estas speco de citrusfrukto el cedratarbo (Citrus medica) en la plantfamilio rutacoj. Cedrato estas frukto ovala kaj veruka, de formo kiel citrono, sed pli multe pli granda kaj pezanta de 0,5 kg ĝis 2 kg. Sed la plej grandaj cedrato atingas 25 cm kaj 4 kg. Ĝia verda aŭ flava pulpo gustas acide kaj ne plenas je suko, sed ĝi odoras ĉarmege.
Temas pri staŭdo, kiu povas atingi ĝis kvar metrojn de alto kaj formas malferman kanopeon kun granda denseco de branĉoj, tiom ke tio povas rezulti en troa denseco kio povus eĉ strangoli la kreskadon, kio siavice povas postuli specialan laboron de maldensigo fare de agrikulturistoj kaj ĝardenistoj; ties folioj estas alternaj, elipsaj, ledecaj de malhelverda koloro (5–10 cm) kaj pli helverdaj burĝone, finintaj pinte kun bordoj ĉu ondecaj aŭ fajne dentecaj. En branĉoj ĝi montras mallongajn kaj dikajn dornojn kun danĝeraj pikiloj. Ties floroj, solaj aŭ laŭ paroj aŭ laŭ mallongaj akselaj korimbaj infloreskoj, montras dikajn blankajn petalojn nuance al roza aŭ viola koloroj en la ekstera parto, kun nombraj stamenoj (20–40). Ili povas aperi ĉu izole aŭ formante parojn el ruĝecaj burĝonoj. Povas aperi unuaj florburĝonoj kiam ankoraŭ estas fruktoj en la arbo. La ovaro derivas en berforma frukto en hesperidio kun ĝis 18 segmentoj. Ties semoj, kiuj eble mankas pro partenokarpio, estas pli malpli ovalformaj, blankecaj al flavecaj, centimetraj, neregule kaj laŭlonge kun sulkoj.[5] La fruktoj dekomence estas malhelverdaj; en normalaj kondiĉoj (se ili ricevas sunradion), ili flaviĝas, dum plidikiĝas kaj pleniĝas je suko (se estas sufiĉa humideco en la grundo). Arboj povas produkti po du rikoltojn sezone (unu printempe kaj dua aŭtune).
La citronujo estas origina el Azio. Plej verŝajne la unuaj kreskis en Asamo, (nun ŝtato en nordorienta Barato), la nordo de Birmo kaj Ĉinio.[6] Genoma studo de la citrono indikis, ke ĝi estas hibrido inter amara oranĝo (Citrus × aurantium) kaj cedrato (Citrus medica).[7][8]
Citronoj alvenis en Eŭropo proksime de suda Italio ne pli poste ol ĉe la dua jarcento p.K., dum la epoko de la Antikva Romo.[6] En la vilao de Popeino Sabinino en Oplonto, elfosita en 1964, restaĵoj de ligno estis identigitaj kiel citronaj.[10] Laŭ Wilhelmina Jashemski, citronoj ankaŭ estas pentritaj en muraj bildoj en Pompejo. Helena Attlee kontraŭe opinias, ke temas pri cedratoj enkondukitaj de enmigrintaj judoj por uzado en sukotaj ritoj. Ĉiukaze citronoj ne estis ankoraŭ amplekse kultivataj. Ili estis poste enkondukitaj al Persio kaj poste al Irako kaj Egiptio ĉirkaŭ 700 p.K.[6] La citrono estis unuafoje registrita en literaturo en araba traktaĵo de la 10-a jarcento pri agrikulturo, kaj estis uzata ankaŭ kiel ornama planto en plej fruaj islamaj ĝardenoj.[6]
La pli fortika bigarado estis enkondukita en Sicilion post la jaro 831 sekve de la araba konkero, kaj poste ankaŭ la citrono.[11] Kun pluvaj vintroj kaj sekaj someroj, Sicilio ne estis antaŭdestinita por kultivado de citrusoj. Tamen, surbaze de la ankoraŭ tiam havata akvuma sistemo, kiu konstruiĝis en romaj tempoj, la arabaj setlintoj evoluigis metodojn de akvumado, kiuj permesis citrusan kultivadon. Ibn Ḥawqal, kiu en siaj ampleksaj vojaĝoj atingis Sicilion, priskribis en sia Libro pri la bildo de la tero, skribita en 977, la grandajn ĝardenojn, en kiuj pro la enkondukitaj akvumaj metodoj oranĝujoj kaj citronujoj staris.[12]
La citronujo estis distribuita amplekse tra la tuta araba mondo kaj la Mediteranea regiono inter la jaroj 1000 kaj 1150.[6] Ĝia kultivado disvolviĝis en Okcidento nur post la Islama invado de Iberio, kaj poste etendiĝis laŭ la tuta Mediteranea marborda regionaro kie ĝi estas tre kultivata, pro la taŭgeco de la klimato, por interna konsumo kaj por eksportado. La unua grandakvanta kultivado de citronoj en Eŭropo ekis en Ĝenovo en la mezo de la 15a jarcento. Tamen la uzado de citronoj en kuirado ankoraŭ estis limigita al la suda marbordo de la kontinento. Ankoraŭ en la 16-a jarcento, la uzado de citronsuko kiel aldonaĵo al fiŝaĵoj aŭ birdaĵoj en la domo de la angla reĝo Henriko la 8-a estis rigardata kiel strangaĵo.[13]
La citrono estis enkondukita en Amerikon en 1493 kiam Kristoforo Kolumbo alportis citronsemojn al la insulo Hispaniolo en siaj vojaĝoj. La hispanaj konkeroj kaj koloniadoj tra la tuta Ameriko helpis la disvastigon de la citronsemoj. Ĝi estis uzata ĉefe kiel ornama planto kaj por medicino.[6] En la 19a jarcento, citronoj estis pli kaj pli plantitaj en Florido kaj Kalifornio, kiuj iam estis hispanaj teritorioj ĝis la fino de la 18-a jarcento.[6]
En 1747, la eksperimentoj de James Lind pri maristoj suferantaj pro skorbuto rezultis la rekomendon aldoni citronsukon al iliaj dietoj, tiam la vitamino C ne estis ankoraŭ konata.[6][14]
Kiel ĉe fruktoj de aliaj specioj de tropika aŭ ĉetropika deveno, estas postulata ekspono de la citronoj je temperaturoj de 10-13 °C, kun relativa malsekeco de 85-90 % por ties industria konservado en freŝa stato.[15] En tiu kondiĉoj, la vivo en postrikolto povas pludaŭri inter 1 kaj 6 monatoj.[15] La ekspono al pli malaltaj temperaturoj povas generi damaĝon pro malvarmo kaj perdo de sukenhavo.
La citrono estas neklimaktera frukto, kaj ĝia produktado de etileno estas malalta.[15] La reagoj al la aplikado de atmosferoj kontrolitaj (O2 5-10 %; CO2 0-10 %) estis nekontentigaj, kaj oni ne atingis reagon de teknologia intereso al la 1-metilciklopropeno, inhibilo de la agado de la etileno,[15] escepte ĉe tiuj citronoj kiuj pro komercaj necesoj estas vendataj ankoraŭ verdaj: tiuokaze, la 1-metilciklopropeno povus esti uzata kiel ilo por la konservado de la koloro, ĉar pro la inhibo de la agado de la etileno ĝi inhibas ankaŭ la malverdigo de citrusoj.[16]
La diversecoj plej abundaj en la merkato estas: Lisbon, Eureka, Primofiori kaj Verna.
La 'Bonnie Brae' estas oblonga, milda, fajn-ŝela, kaj sensema,[17] kiu ĉefe estas kultivata en la Kantono San Diego, Usono.[18]
La 'Eureka' estas kultivata la tutan jaron kaj abunde. Tiu estas tre ofta varo en superbazaroj,[19] konata ankaŭ kiel 'Kvar Sezonoj' (Quatre Saisons) pro sia kapablo por produkti frukton kaj floroj samtempe la tutan jaron. Tiu variaĵo estas disponebla ankaŭ kiel planto por hejmaj produktantoj.[20] Estas ankaŭ rozkolora variaĵo Eureka (Citrus × limon), kun verda kaj flava variegatigita ekstera ŝelo.[21]
La 'Femminello St. Teresa', aŭ 'Sorrento'[22] estas indiĝena de Italio. La ŝelo de tiu frukto estas granda enhavanto de citronoleoj. Ĝi estas la variaĵo tradicie uzata por la produktado de limoncello.
La 'Yen Ben' estas Aŭstralazia kultivaro.[23]
Hispanio estas la plej granda eksportanto en Eŭropo kaj Meksiko la plej granda produktanto de limeo.
Produktado de citronoj kaj limeoj ( tunoj ). NAO (Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo). | ||
---|---|---|
Lando | Jaro 2004 | Jaro 2002 |
Meksiko | 1.824.890 | 1.725.090 |
Barato | 1.420.000 | 1.440.000 |
Irano | 1.100.000 | 1.040.000 |
Hispanio | 1.050.000 | 919.700 |
Argentino | 950.000 | 1.313.266 |
Brazilo | 950.000 | 984.551 |
Usono | 732.000 | 733.001 |
Ĉinio | 618.300 | 520.568 |
Italio | 550.000 | 486.410 |
Turkio | 535.000 | 525.000 |
La frukto posedas grandan enhavon en vitamino C (501,6 mg/L) kaj citrata acido (49,88 g/L).
La citrono apenaŭ estas manĝebla pro sia forta acida gusto, kvankam foje oni uzas pecojn aldone al kelkaj pladoj, ekzemple fiŝaĵoj aŭ trinkaĵoj. Plej ofte kio estas uzata estas la citronsuko.
Citronsuko estas la suko akirita el la endokarpo de la citronoj kiam oni elpremas ilin (ĝenerale per kuireja ilo nome citron-premilo). La citronsuko kutime estas proksimume la 30% de la pezo de la frukto. Hejme ĝi estas akirebla per rekta elpremo el la citronoj (mane aŭ perpremile), kvankam jam citronsukoj estas disponeblaj industrie enuje kaj aĉeteblaj en ĉiovendejoj. Plej el ili estas kontrolataj fare de internaciaj kaj enlandaj manĝokontrolaj organizoj. La suko de averaĝa citrono povas esti proksimume 48 g.
Ties karaktera acida gusto estas havigata de la citrata acido (trovebla ankaŭ en aliaj fruktosukoj) en koncentraĵo de 5% al 6%;3 tamen, la proporcio de tiu ŝanĝas laŭ la variaĵo kaj kultivaro de la citrono. La esenco de citrono nomiĝas limoneno kaj ĉeestas en grandaj koncentroj en la ekstera ŝelo de la citrono. La esto de tiuj acidoj okazigas ĉe la palato reagon de 'defendo' kiu pliigas la salivoproduktadon por ke la acidoj solviĝu kaj malpliiĝu ties negativan efikon ĉe la buŝa epitelio.
Ĉefa uzado en kuirarto estas havigi acidan guston al diversaj pladoj, kiaj ekzemple fiŝoj kaj salatoj; foje citronsuko povas anstataŭi aŭ malpliigi la uzadon de vinagro, kies gusto povas esti troa por kelkaj manĝontoj. Ĝi povas esti grava ingredienco por dolĉaĵoj (foje kune kun ŝelpecoj) kaj baza por limonado (trinkaĵo farita el akvo, citronoj aŭ citronsuko, kaj sukero). Ĝi estas uzata ankaŭ por trinkaĵoj kiel aldonaĵoj ĉefe ĉe kelkaj infuzaĵoj aŭ alkoholaĵoj, kiaj vodko, kubalibre ktp.
Citrono estas citruso kun stetikaj propraĵoj. Oni uzas ĝin por blankigi la manojn (miksi la sukon de tri citronoj kaj iomete da glicerino kaj froti la manojn), por senodorigi la akselojn (du gutoj de citronsuko), por briligi kaj mildigi la hararon (post lavi ĝin per aplikado de citronsuko kaj ripozado dum 15 minutoj), same kiel por fari masketon (miksi 1 citronon, bruna sukero kaj kuleraĵo da mielo) por trakti zonojn de malmolaĵoj kaj kalaĵoj).[24]
Kroma utilo estas meti kelkajn citronojn de dika ŝelo en ŝranko por bonodorigi vestaĵojn per natura aromo. La dika ŝelo certigas, ke ili pludaŭru sen putriĝo.
La citronarbo estas atakata de la blanka koĉo (Aspidiotus nerii). Tiu hemiptero atakas la fruktojn ekde ties formado ĝis la matureco, kio okazigas gravan ekonomian damaĝon por la agrikulturistoj.
Aliaj multaj koĉoj atakas la citronarbon kaj aliajn citrusojn, kiel tiuj el la genro Metillococus kies karapacoj estas komformaj, kaj aliaj. Menciindas la atako de kotonecaj koĉoj, tiaj kiel Planococcus citri aŭ de la Aŭstralia koĉo (Pericerya purchasi). Sed eble la plej grave damaĝa je ekonomia nivelo estas la ruĝa kalifornia koĉo (Aonidiella aurantii).
La citronarbo survivas en medio de multinombraj virusoj, agresemaj, ĉefe tiuj kiuj apartenas al komplekso kiu kaŭzas la malsanon nomatan Tristezo de la citrusoj.[31] Rilate al la greftaĵo por malhelpi la virusojn, en la plimulto de la produktantaj landoj estas malpermesita aû malkonsilinda la uzado de la maldolĉa oranĝarbo (bigarado) Citrus aurantium kiel greftobazo. Rekomendindaj greftbazoj estas citranĝujo Troyer, kleopatra mandarinujo aŭ Poncirus trifoliata, rangpura lemonujo Citrus limonia,ĵambera limonujo Citrus jambhiri kiuj toleras aû ne multiplikas la Citrusan tristezan viruson.[32] La arbidejaj entreprenoj devas grefti nur atestigitajn burĝonojn senigitajn el plej gravaj virusoj de la citrusoj.[33]
Citronoj postulas minimuman temperaturon de ĉirkaŭ 7º, kaj tiele ili povas elteni la tutan jaron en moderaj klimatoj, sed tio iĝas pli akre dum ili maturiĝas.[34] Citrusoj postulas minimuman pritondadon de troe densaj branĉoj, kaj fortranĉadon de la plej altaj branĉoj por kuraĝigi la arbustecan kreskadon kaj eviti tro altajn foriradon de branĉoj kaj fruktoj.[34] En somero, forigo de la branĉopintoj de la plej kreskemaj partoj certigas pli abundan disvolvigon de la foliaro.. Kiam maturaj plantoj produktas nedeziritajn, rapid-kreskajn sprosojn nome ‘akvo-ŝosoj’, tiuj devas esti fortonditaj el la ĉefaj branĉoj de la supro aŭ mezo de la planto.[34]
La citronujo havigas koloron, varmon kaj bonodoron al domoj kaj ĉefe ĉe kortoj. Tiu arbo alproksimigas onin al trankvileco de la tradicia vivo. Ĝi posedas aromon kiu kondukas al pasintecaj sentoj, al memoroj, kiel videblas en la suba literatura mencio. Laŭlonge de jarcentoj, la citronujo ĉeestis en la popola kulturo, kiel familiara arbo kiu havigas personecon al korto, fruktoĝardeno aŭ horto.[35]
En suda Hispanio estas kutimo havi citronujojn en kortoj, foje kiel ununura kaj simbola arbo, vegetaĵo aŭ ornamaĵo. Ili utilas hejme por havigi fruktojn, sed ankaŭ por ombron somere, bonodoro dumflorade ktp. Ege famas la du unuaj versoj de poeziaĵo de Antonio Machado nome "Retrato" (portreto) kiuj diras pli malpli: "Mia infanaĝo estas memoroj de Sevila korto/ kaj hela horto kie maturiĝas citronuj'".[36]
La citronarboj estas filmo de 2008 de la reĝisoro Eran Riklis, kiu montras problemojn de palestinaj kaj israelaj virinoj en la fono de la konstruado de la apartiga muro fare de la ŝtato Israelo. Temas pri filmo faritaj de partneroj el Israelo, Germanio kaj Francio, kaj ĝi uzas araban, hebrean, francan kaj anglan lingvojn.[37]
La vorto "citrono" venas de similaj vortoj en eŭropaj lingvoj, origine en latinidaj. La vortoj signifas "citrono" nur ekde la malfrua parto de la Mezepoko; pli frue la signifo estis "cedrato".[38] Ili deriviĝis sufikse de la latina citrus, siavice deveninta de la greka kedros. Tiel "citrono" estas parenca kun "citruso" kaj "cedro".
"Citrono" nomas nur la frukton, dum la arbo estas "citrona arbo", "citronarbo", aŭ "citronujo". Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro, la malofta vorto "limono" estas sinonimo de "citronujo".[39] Tamen, en la Tekstaro de Esperanto, "limono" uziĝas nur kvazaŭ sinonimo de "citrono".
"Premi kiel citronon" estas idiotismo signifanta "sendomaĝe ekspluati ŝancon aŭ personon".[40] Wouter Pilger registris ankaŭ esprimon "konfiti la citronon" kun signifo "'dolĉigi' la 'amarajn' konsekvencojn de iu decido."[41]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.