Remove ads

La esprimo damaĝa organismodamaĝulo (aŭ kelkfoje plago) estas komuna esprimo por organismoj (bestoj, plantoj, fungoj, mikroorganismoj) kiuj kaŭzas rimarkindan ĝenon aŭ danĝeron al aŭ personoj aŭ aliaj (gravaj) organismoj aŭ la tuta naturo.

Damaĝo al personoj

La ĉefaj manieroj damaĝi estas formanĝado de cerealoj aŭ aliaj kulturplantoj aŭ utilbestoj, ronĝado de konstruaĵoj, kaj transdonado de infektoj aŭ al personoj mem aŭ al iliaj utilplantoj aŭ utilbestoj. Ili aŭ kaŭzas ĝenon kaj ekonomian perdon, aŭ rekte endanĝerigas la sanon kaj vivon.

Damaĝaj organismoj aperas plej ofte en ne protektitaj kultivareoj. Ili povas plej rapide evolui en monokulturoj, neprizorgitaj per kemiaĵoj. Ekstrema klimato (varmego, sekego) malfortigas la plantojn kaj povas malfermi la pordon por la damaĝaj organismoj.

Remove ads

Damaĝo al ceteraj organismoj kaj naturo

Foje iu specio povas esti pritaksita kiel damaĝulo el vidpunkto de alia organismo (utila organismo, aŭ eĉ cetera organismo). Plejparte temas pri invadaj specioj. La ĉefaj manieroj damaĝi estas transdonado de infektoj, rekta manĝado de la trafitaj organismoj, iliaj idoj aŭ ovoj, aŭ formanĝado de ilia manĝaĵo, foje eĉ detruo de iliaj konstruaĵoj.

Listo de specioj

Listigeblas inter la damaĝantoj interalie la jenajn:

Remove ads

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.

Remove ads