Remove ads
germana eldonisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Eugen DIEDERICHS (naskiĝinta la 22-an de junio 1867 en Löbitz, mortinta la 10-an de septembro 1930 en Jena) estis grava germana eldonisto. En 1896 li fondis eldonejon sian en Florenco, kies ampleksa gamo etendiĝis je la germana romantikismo kaj vajmara klasikismo kiel ankaŭ je skribitaĵoj el Antikveco kaj pri Friedrich Nietzsche. Hodiaŭ ĝi apartenas al la Eldoneja grupo Random House en Munkeno.
Eugen Diederichs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1867 en Löbitz |
Morto | 10-an de septembro 1930 (63-jaraĝa) en Jena |
Tombo | Norda tombejo (Jena) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Helene Voigt-Diederichs (en) |
Infano | Peter Diederichs (en) |
Okupo | |
Okupo | eldonisto |
Eugen Diederichs naskiĝinte ĉe landa bieno Löbitz apud Osterfeld en Turingio pasigis la infanajn kaj junulajn jarojn ekde 1872 en Naumburg (Saale). Laŭ la volo de la patro Carl Friedrich li trejniĝis post la meza maturiĝekzameno kiel agrikulturisto; poste li laboris kiel administranto ĉe diversaj bienoj kamparanaj.
En 1888 li sekvis la veran propran volon setliĝante en Halle (Saale) kaj sekvante trejniĝon kiel librovendisto kaj -eldonisto en la teologia eldonejo de Eugen Strien. La sekvajn jarojn li laboris kiel sortimentisto en diversaj librovendejoj/-eldonistoj (i.a. ĉe Stuber'schen Buchhandlung en Würzburg kaj ĉe Mencke'schen Buchhandlung en Erlangen). Lia ŝatego vojaĝo montriĝis jem en 1892 kiam li entreprenis la unuan grandan itineron disde la Supra Rejno kaj Alzaco en Svislandon kaj tra la francajn Alpojn al Hispanujo kaj finfine ĝis Bordeaux. Jam kiel juna viro li havis nervokrizojn kaj suferis je gravaj depresioj. Ofte la vojaĝado servis kiel sanigilo kontraŭdepresia.
Kial li iris en 1896 el Italujo li decidis fondi en Florenco eldonejon; pri la kaŭzoj li rakontis en letero de la 1.9. adresita al Ferdinand Avenarius.[1]
La unuaj eldonitaĵoj estis poeziaj volumoj de Emil Rudolf Weiß kaj Ferdinand Avenarius, dume la unua sukcesego estis en 1897 per la verko de Hans Blums Die deutsche Revolution 1848/49. La saman jaron Diederichs translokigis la firmaon al lepsiko. Cetere la fruaj sortimenteroj troviĝis ankaŭ la dua verko de Hermann Hesse Eine Stunde hinter Mitternacht (1899).
En la sekvanta jaro Diederichs nupsi Helene Voigt, kiu tiutempe aktivis kiel aŭtorino por Schleswig-Holsteiner Landsleute. Kun ŝi li havis kvar infanojn: Ruth, Jürgen, Niels kaj Peter Diederichs. En la geedziĝjaro li eldonis de Wilhelm Bölsche la verkon Das Liebesleben in der Natur en tri volumoj. Li ekigis la unuajn verkareldonojn de Jens Peter Jacobsen, Novalis kaj Maurice Maeterlinck al kio sekvis aliaj tiaj projektoj, ekz. pri John Ruskin, Lev Tolstoj, Anton Ĉeĥov kaj Friedrich Hölderlin. Diederichs elpensis en la sekvan tri jardekojn plurajn seriojn, kio ektipis por lia agado eldonisto. Kiel unua serio publikiĝis en 1899 Monographien zur deutschen Kulturgeschichte, kiu tamen pro malsukceso ĉesis en 1905. Krom ekigitis la serioj Erzieher zu deutscher Bildung (1904), Die Kunst in Bildern (1909) kaj Religion und Philosophie Chinas (1910).
En 1904 la eldonisto translokiĝis kun la familianoj el la metropolo libroeldona Lepsiko al Jena kie restis la eldonejsidejo ĝis 1948. En 1907 li iĝis membro de la ĵus fondita ligo Deutscher Werkbund.
La unaŭ eldonejkatalogo aperis en 1908 sub la titolo Wege zur deutscher Kultur, en kiu la eldonisto dividis la tuton en sep kategoriojn. Krom la sekcio Schriften der Antike, der deutschen Mystik, der italienischen Renaissance sowie der deutschen Klassik und Romantik enestis la listo de la temaroj Bücher zu Friedrich Nietzsche, Einzeltitel kulturtheoretischer und lebensphilosophischer Ausrichtung kaj Werke der Weltliteratur als Bezugspunkte für die „deutsche Kultur“. En la unua kategorio aperis verkoj de Platono, Aristotelo kaj Plotino kaj de Majstro Eckhart Meister Eckeharts Schriften kaj Ekstatischen Konfessionen de Martin Buber. De la romantikuloj reprezentis Friedrich Hölderlin, Friedrich von Schlegel, Friedrich Schleiermacher kaj Bettina von Arnim. La plej grava libro de la dua sekcio estis de Carl Albrecht Bernoulli Franz Overbeck und Friedrich Nietzsche, kiu ja kontraŭis la kiĉa Nietzsche-taksado kian flegis intence Elisabeth Förster-Nietzsche kaj la vajmara Nietzsche-arkivo.
Krome li publikigis verkojn de la sociala filozofo kaj pentristo John Ruskin, idolo lia, kaj librojn de germanlingvaj aŭtoroj kiel Wilhelm Bölsche, Bruno Wille, Hermann Löns kaj Carl Spitteler. Ankaŭ laborista literaturo ne fremdis nek al Diederich nek al lia lektoro Paul Göhre, ekz. Das Leben eines Landarbeiters de Franz Rehbein.
La gamo tre varia substrekis la intencon de Diederich tenadi universalan kultureldonejon; tamen la tuto ĉiam dependas de lia persona evolustato kaj individua mondosento kaj -vizio. Pli kaj pli do senteblis eneldonitare kresko de verkoj religiaj kaj malraciismaj kaj de verkoj de novromantikuloj kiel Ludwig Coellen, Karl Joël kaj Erwin Kircher. Samtempe iĝis eldonejo lia ankrejo por verkisto naciemaj-konservativistaj. Parto de la romana literaturo estis aĵoj de la Heimatschutz-movado (ĉi-tie arkitekture) kun opozicio kontraŭ industriigo kaj teknikigado.
Ĉeter la aŭtoroj nombriĝis ankaŭ lia virino Helene Voigt-Diederichs, kiu publikigis Aus Kinderland (1907 kaj la novelan antologion Nur ein Gleichnis. Post amaferoj inter Helene Voigt-Diederichs kaj Max Scheler respektive Erich Kuithan[2] sekvis geezeca krizo en 1908 kaj en 1911 venis la divorco. Duonan jaron pli malfrue transprenis li la kulturpedagogikan (socialan-religian monatan) gazeton "Die Tat" kiun li mem eldonis ekde 1913. Li ankaŭ estis mentoro de la liberstudenta rondo Serakreis Jena.
Ekde la 18.4.1916 li estis edzo de la verkistino Lulu von Strauß und Torney kiu ankaŭ eldonigis kelkajn skribitaĵojn en la eldonejo en Jena kaj ankaŭ mem aktive kunlaboris. En la militojaro 1917 li organizis dufoje sur Kastelo Lauenstein kongresete liberan interŝanĝon de pensoj de intelektuloj pri la estonteco de Germanujo; la kunvenetoj nomiĝis Lauensteiner Tagungen.
Mallonge antaŭ la Unua mondmilito li koncentriĝis pli kaj pli pri la eldonado de libroj estantaj en kunteksto kun la pornaciema Volkstum-movado. Tia novorientiĝo plej gravis dum la 1920-aj jaroj por la eldonejo, kvankam nek la antaŭaj emfazoj repuŝiĝip. Alproksimiĝo al ideoj de nacisocialismo evidentiĝis en la eseo de Diederichs Krisis des deutschen Buches ĉe Mitteilungen des Kampfbund für deutsche Kultur (kiu estis sub la influo de August Rosenberg). [3]
Diederichs anis ĉe la framasonisma loĝio Urania zur Unsterblichkeit en Berlino; en lia eldonejo ankaŭ aperis ne malmultaj framasonismaj verkoj.
Post la morto de Eugen Diederichs en 1930 - li entombigitis ĉe la Norda tombejo - transprenis la eldonejon la filoj Niels kaj Peter Diederichs apogite de Lulu von Strauß und Torney kaj Max Linke.
Dum la jaroj 1930-aj kaj 1940-aj la nomo Diederichs daŭre reprezentis la iamajn celadojn de Diederichs, eĉ pri interpopola kompreniĝo kaj harmonio. Fondite sur naciema-dekstrisma tradicio la entrepreno sukcese - kun eta strategio alkonformiĝa - daŭriĝis. Tamen la cenzuro ne dormis kaj en 1933 Hans Zehrer, eldonisto de la fakgazeto "Die Tat" maldungiĝis laŭ ordono de NSDAP. Ekde 1935 la titolo ne plu haveblis vendeje. Ankaŭ la verkoj de Richard Benz, unu el la plej gravaj aŭtoroj de la eldonejo, viktimis sub la nazioj kaj en 1935 malpermesitis la eldono de la verko Geist und Reich. Malgraŭ tio aperis ĉe Diederichs nur unu jaron post nova libro de Benz kun la malsuspekta titolo Vom Erdenschicksal ewiger Musik.
Edwin Erich Dwinger, kies verkoj ekde la komenco de la 1930-aj jaroj tre lukris por la eldonejo, havis ekde 1942 problemojn cenzurajn pro al skribitaĵo Zwischen Weiß und Rot. Ĝenerale la nombro de la inter 1933 kaj 1945 malpermesitaj verkoj ne tiomis; novaj verkoj eksplicite deklaritis malakceptotaj; kontraŭe la eldonejo de p. Fischer devis rezigni pri la eldono de 123 libroj inter la jaroj 1933 kaj 1944. Ankaŭ verkoj de Herman Wirth, fondinto de Ahnenerbe, eneldonprogramare troviĝip.
Post eksoldato de Nielz kaj Peter Diederichs en 1939 transprenis sole la estradon Max Linke. En 1946 li arestitis de anoj de la Ruĝa Armeo kaj mortis en la 17.9.1947 en la komunisma speciala internigejo en Sachsenhausen.
Ne antaŭ 1949 sukcesis la novfondiĝo eldoneja en Düsseldorf kaj Kolonjo. Ĝi ankoraŭ hodiaŭ ekzistas estinte inter 1988 kaj 2008 parto de la munkena Hugendubel-eldonejo; ekde 2008 ĝi eras ĉe Random House.
Ĉefa intenco eldonista estis krei noblajn uzlibrojn. Ili diferencu kaj de la kutimaj amasaĵoj kaj de fortimpresegaj eldonoj luksaj. Por Diederichs libro estis kompleta artaĵo ĉe kiu ĉiuj partoj solidu kaj inter si harmoniu. La eksteroj taŭgu por la enhavo literatura. Idolo por tio estis William Morris, kiu estis orientiĝinta je la mezepoka-libroarto.
Rolo grava ornama havis la interna titolo kiu rapide klarigu pri enhavo kaj intenco de la libro. Krome altkvalitu la papero kaj la bindaĵo. Memkompreneble ankaŭ la presliteroj kaj la koloro ne estis laŭvolaj. Tamen Diederichs forĵetis post veno al Jena la lepsikajn librodizajntradiciojn de Secesio kaj novbidermajro. Troa ekstravaganco ne plu ŝatitis dum samtempa ŝato de dekoro malsintrudema. En Lepsiko verkis por Diederichs la artistoj Heinrich Vogeler kaj Johann Vincenz Cissarz, en Jena Fritz Helmuth Ehmcke kaj Peter Behrens, kiu evoluigis en 1907/08 novan specon de Antiqua-tipoj. krome dungiĝis Friedrich Hermann Ernst Schneidler, Marie Bock, Anna Gramatyka, Wilhelm Schulz kaj Erich Kuithan kiel pentristoj/dizajnistoj.
Danke al kunlaboro kun la lignoskulptisto, pentristo kaj grafikisto Max Thalmann, kiu ĝismorte en 1944 restis la ĉefkonsilisto artista de la eldonejo, sekurigitis baldaŭ al la pli freŝaj verkoj unueca stilo.
En 1900 ricevis Diederichs por siaj meritoj libroartaj la bronzan medalon de la monda ekspozicio de Parizo. Sekvis venko ĉe la dresdena ekspozicio "Kunstgewerbe-Ausstellung" en 1906 kaj premio Grand Prix en 1910 ĉe la monda ekspozicio en Bruselo.
En 1924 li iĝis honora doktoro ĉe la Universitato de Kolonjo laŭ rekomendo de Friedrich von der Leyen. Okaze de la naskiĝtaga datreveno 60-a li deklaritis honora civitano de Jena.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.