Remove ads
muzeo en Germanujo (enburge) From Wikipedia, the free encyclopedia
Kastelo Lauenstein troviĝas en Lauenstein, kvartalo de Ludwigsstadt, Germanujo. La mezepoka altaĵburgo kuŝas ege pitoreska sur alteco de 550 metroj supre de la vilaĝo. Temas pri la plej norda burgo de Bavarujo.
Starigintoj estis en la 12-a jarcento la grafoj de Vajmaro-Orlamünde. Mencio unua de 1337 parolas pri certa grafo Frederiko de Orlamünde, senjoro de Lauenstein. Rekonstruo post detruo en la 14-a jarcento necesis. En 1506 la senjoroj de Thüna akiris la tuton, kiuj baldaŭ pliampleksigis la burgon. En 1622 margrafo Kristiano (Brandenburgio-Bayreuth) posedantis, en 1803 la ŝtato Bavarujo. En 1896 la privatulo Erhard Meßmer ne nur aĉetis la burgon sed ankaŭ zorgis pri restaŭrado rimarkinde bona. De 1962 reposedantis la tuton la Liberŝtato Bavarujo.
En 1551-54 estiĝis en la norda parto de la ĉefa burgo fortimpresa alo Thüna-Bau kun bela ŝtupara turo. Tiam estis refarita la jam ekzistinta alo Orlamündebau. Tiutempe oni ankaŭ refaris la malnovan portalon. Pli malfrue konstruiĝis ŝtona ponto (ueste) kaj oficejo (nun feriloĝeja sekcio).
La komplekso konsistas el antaŭburgo kaj ĉefburgo. Belas la interno: krucripvolbo teretaĝe kun angula kameno, preĝa ĉambro kun pentraĵoj plej supre, ĉasada salono kun apudaj loĝĉambroj por gastoj de Meßmer, blua volbo el 1600 en la Orlamünde-alo. Ekstere ne forgesendas lindaj arkadoj.
Partoj de la burgo funkcias kiel muzeo kun armiloj, kirasoj, mebloj, ŝlosiloj, lampoj, muzikinstrumentoj. Ĉiun duan jaron junie okazas mezepoka festo Lauensteiner Burgfest.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.