Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La aro Serakreis en Jena estis grupo aktivega ene de la frua Junularkulturo germana kaj la Vivreformada movado ĉirkaŭ la eldonisto Eugen Diederichs.
Serakreis estis libera studentaro (do malo de tradiciaj korporacioj) kolektiĝante ĉirkaŭ la eldonisto Eugen Diederichs. El lia latilingva eldiro Sera, sera, juvenes quam virgines (do: kunigu knabojn kaj knabinojn) oni formis la nomon Sera-uloj kaj sekve Sera-rondo. Baziĝinte sur la ideoj de la frua junularmovado kaj de Wandervogel flegitis popolaj dancoj kaj kantoj, kunaj aktorumado, (laŭt)legado kaj migrado. Kulmino estis la ĉiujara somermeza festo okazigita ekde 1908 ĉe Hohe Lehde proksime al Tautenburg. Kiel en aliaj ligoj tiutempaj oni zorgis pri natura vestaĵo, sana manĝado, deca festokulturo metante la arton en la mezo de propraj agadoj. Frue oni lernigis toleremon antaŭ alipensantoj.
Serakreis estis kunfondinto de Libergermana junularo kaj en 1913 kunorganizanto de la Unua libergermana junulartago ĉe Hoher Meißner apud Hessisch Lichtenau (sub la ĉeforganizado de Christian Schneehagen). Tie prezentis la sera-anoj i.a. la teatraĵon goetan Ifigenio. Aparte bonaj rilatoj ekzistis ĉiam kun la Akademia unio de Jena (Akademische Vereinigung Jena) kaj la lernejo FSG Wickersdorf.
Post falo surmilitkampa de pluraj anoj dum la Unua mondmilito la rondo nature pli kaj pli lamis. De la postvivantoj metitis en 1920 en la arbaro Tautenburger Forst ĉe Tautenburg memorŝtono admona, Serastein.[1] en kies proksimece okazadis la somermezaĵoj. Nuntempe ĝi estas ŝtatata migradocelo. La enskribaĵo tiea tekstas: In unserem Spiele brach der Krieg. Ihr edelsten seid hingemäht als Opfer. Wem? Wir wissen's nicht. Der Kranz des Fests mit Kränzen, nicht des Siegs vertauscht. Freunde im Grab, ihr seid Statthalter unseres Todes. Statthalter eurer Kraft sind wir im Licht geblieben, und euer Wille wird in unserem Bauwerk sein.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.