germana filozofo From Wikipedia, the free encyclopedia
Rudolf CARNAP (n. la 18-an de majo 1891 en Ronsdorf, reĝlando Prusio, Germana Imperiestra Regno, m. la 14-an de septembro 1970 (79-jaraĝa) en Santa Monica, Kalifornio) estis germana filozofo de la logikempiriisma skolo.
Rudolf Carnap | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1891 en Ronsdorf, Reĝlando Prusio, Germana Imperiestra Regno |
Morto | 14-an de septembro 1970 (79-jaraĝa) en Santa Monica |
Lingvoj | Esperanto • germana • angla |
Loĝloko | Wuppertal • Kalifornio |
Ŝtataneco | Usono (1941–) Vajmara Respubliko Germana Imperiestra Regno Nazia Germanio |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino (1917–1918) Friedrich-Schiller-Universitato Jena - matematiko (1910–1921) Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo Universitato de Vieno |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | analiza filozofo filozofo de scienco universitata instruisto logikisto esperantisto filozofo de lingvo filozofo |
Carnap naskiĝis la 18-an de majo 1891 en Ronsdorf (nuntempe Wuppertal). Li studis matematikon, fizikon kaj filozofion en Jena (i.a. ĉe Gottlob Frege; en Jena li ankaŭ anis al Serakreis Jena) kaj Freiburg. En 1921 li doktoriĝis per sia laboraĵo Der Raum (La spaco) ĉe la novkantano Bruno Bauch. En 1926 li habilitiĝis per sia unua ĉefverko Der logische Aufbau der Welt (La logika strukturo de la mondo) ĉe la Viena Universitato, ĉe kiu li poste laboris kiel privatdocento kaj kiel grava membro kontribuis al la diskutoj de la Viena Rondo (Wiener Kreis). De 1931 ĝis 1935 Carnap havis postenon de eksterordinara profesoro ĉe la Germana Universitato de Prago.
En 1936 li elmigris al Usono, kie li unue instruis en la Universitato de Ĉikago. De 1952 ĝis 1954 li estis profesoro en Universitato Princeton, antaŭ ol sekvi vokon al la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso (UCLA). Li mortis en Santa Monica (Kalifornio, Usono) la 14-an de septembro 1970.
Carnap estis unu el la ĉefaj reprezentantoj de la logika empiriismo. Por Carnap la tasko de la filozofio konsistas en la logika analizo de la (scienca) lingvo, kaj li provis kiel unu el la unuaj teoriistoj utiligi la vojmontrajn laboraĵojn de Gottlob Frege, Bertrand Russell kaj Alfred North Whitehead por ekkon- kaj scienc-teoriaj demandoj.
Per sia lingva filozofio Carnap provis pruvi, ke la tradicia metafiziko estas sensenca. Kvankam tiu opinio ne estas vaste akceptata nuntempe, lia verko multe influis la modernan filozofion kaj ŝanĝis la metafizikon.
Carnap lernis Esperanton kiel 14-jaraĝulo kaj ĉeestis la Universalajn Kongresojn en 1908 en Dresdeno, en 1922 en Helsinko, en 1924 en Vieno kaj en 1925 en Ĝenevo[1]. Li praktike uzis la lingvon dum vojaĝado kaj, en pluraj landoj, estis gastigata de esperantistoj[2]. En sia aŭtobiografio de 1963 li tre pozitive rilatas al Esperanto:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.