La 9-a de februaro estas la 40-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 325 tagoj restas (326 en superjaroj).
Je la 9-a de februaro okazis, interalie:
- 790: Forta tertremo en Konstantinopolo kaj tuta Trakio
- 1111: Papo Paskalo la 2-a kaj germana-romia reĝo Henriko la 5-a sekrete interkonsentis pri tio, ke la reĝo rezignos pri rajto al investituro kaj konsentos liberan elekton de episkopoj, kaj rekompence germanaj episkopoj kaj abatoj devos redoni regalia (regitaĵojn), kiujn ili ricevis de monarkoj de la tempo de Karolo la Granda
- 1321: Pollando: en Inowrocław papa juĝo pri anekso de Gdanska Pomerio fare de la Ordeno de germanaj kavaliroj finiĝis - la ordeno estis devigita redoni la okupitan teron kaj pagi rekompencon de 30 mil monunuoj (grzywna), tamen ĝi ne akceptis la verdikton kaj gajnis suspendon fare de la Roma kurio en Avignon
- 1339: Pola reĝo Kazimiro la 3-a ratifis traktaton de Visegrád
- 1359: Pola urbo Pakość ricevis urborajton laŭ Magdeburga juro
- 1520: Krono de la Regno de Pollando: 400-persona taĉmento de la ordeno de germanaj kavaliroj nokte ekregis Pieniężno, kiu surprizita subiĝis sen rezisto
- 1528 Post enketo farita laŭ rekomendo de pola reĝo Sigismondo la 1-a pri antaŭtempaj mortoj de mazoviaj princoj oni konfirmis la mortojn pro naturaj kaŭzaoj
- 1529: Katedralo de Bazelo kaj aliaj temploj en la urbo estis profanitaj de luterana homamaso
- 1552: Oni fondis urbon Valdivia en Ĉilio
- 1573: Kroatio: decida batalo apud Stubičke Toplice inter nobeloj kaj kamparana armeo sub gvidado de Matija Gubac - malvenko de la kamparana ribelo
- 1601: Hispana reĝa kortego translokiĝis al Valadolido
- 1621: Gregorio la 15-a iĝis papo
- 1648: Bohdan Ĥmelnickij iĝis unua hetmano de Ukrainio
- 1263: Apud Rigo trupoj de grandduko Treniota venkis la ordenon de germanaj kavaliroj el Livonio
- 1788: Aŭstrio deklaris militon kontraŭ la Otomana Imperio — Habsburga monarkio aliĝis al la Rusia Imperio por partopreni la sepan rusa-turkan militon
- 1798: En Svislando fondiĝis marioneta, dependa de Francio, Helveta Respubliko
- 1801: Unua Respubliko de Francio kaj Germanio subskribis traktaton de Lunéville
- 1825: John Quincy Adams iĝis prezidanto de Usono
- 1849: Dum Printempo de la Popoloj kaj Unuiĝo de Italio - post fuĝo de papo Pio la 9-a el Romo - oni proklamis Roman Respublikon ampleksantan Papan Ŝtaton
- 1849: Transilvanio: en batalo de Piski generalo Jozefo Bem atakis imperiajn trupojn de Puchner ĉe la Piski-Ponto kaj trudis al ili decidan malvenkon
- 1851: En Madrido oni malfermis unuan stacidomon - Trajnstacidomo Atocha
- 1852: En Urba Teatro de Minsko okazis premiero surbaze de la dramo de Vincent Dunin-Marcinkieviĉ „Idilio”
- 1861: Novaj Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko elektis Jefferson Davis sia ununura prezidento
- 1864: Januara ribelo kontraŭ la Rusia imperio: ĉefkomandanto de litovaj insurekcianoj Kastus Kalinoŭski estis arestita
- 1893: Italio: en Teatro alla Scala de Milano okazis premiero de la opero Falstaff de Giuseppe Verdi
- 1895: Masaĉuseco: en loka lernejo de la Kristana Asocio de Junaj Viroj en Holyoke okazis unua matĉo de flugpilkado
- 1895: Unua kunveno de Ortografia Komisiono por la bulgara lingvo okazis sub prezido de ministro pri edukado Konstantin Veliĉkov, kiu prilaboris la nacian ortografion en 1899
- 1900: Davisa pokalo fondiĝis en Usono por tenisistoj de viraj teamoj
- 1904: Rusa-japana milito: venko de japana ŝiparo en batalo apud Ĉemulpo
- 1905: En Sosnowiec antaŭ pordego de fandejo polico pafis al manifestantaj laboristoj – 40 personoj pereis kaj ĉ. 150 vundiĝis
- 1907: Pli ol 3000 virinoj en Londono partoprenis en Kota Marŝo - unua granda manifestacio organizita de la Nacia unio de virinbalotrajto-socioj
- 1913: Teatraĵo "Paulinka" de belorusa poeto Janka Kupala estis unuafoje prezentita en Vilno
- Unua mondmilito:
- 1919: Dua Pola Respubliko: en Varsovio ĉefepiskopo de Katolika Armena Eklezio kaj parlamentano Józef Teodorowicz eldiris faman predikon dum inaŭguro de Leĝdona Sejmo
- 1920: Sèvres: subskribo de traktato atribuanta suverenecon de Norvegio super la insularo Spitsbergen/Svalbardo, inkluzive la Urso-insulon
- 1920: Brita armeo bombadis Taleex, ĉefurbon de la Ŝtato de Derviŝoj en Korno de Afriko, kiu ĉesis ekzisti
- 1923: Rusia flugkompanio Aeroflot estis establita
- 1929: Sovetunio, Pollando, Estonio, Latvio kaj Rumanio subskribis en Moskvo pakton pri neagreso (t.n. protokolon de Maksim Litvinov).
- 1932: Leĝo pri malpermeso de alkoholo estis nuligita en Finnlando
- 1934: Alianco Balkana Entento formita de Grekio, Turkio, Rumanio kaj Regno Jugoslavio
- 1939: Hispana Enlanda Milito: armeo de generalo Francisco Franco okupis Majorkon
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Intelektul-kampanjo: SS pafmortigis en koncentrejo Sachsenhausen profesoron pri matematiko Antoni Hoborski, kiu pro frostiĝo kaj parta amputo de piedoj ne havis forton forlasi la koncentrejon - ĝis tiu ĉi tago pereis ĉi tie 12 polaj profesoroj de altlernejoj, arestitaj en Krakovo (Intelektulkampanjo de Krakovo); Hans Frank por eksterlanda gazetaro deklaris, ke al Ĝenerala Gubernio oni alveturigis jam ĉ. 20 mil judojn de Tria Regno; unua soveta okupdo de Pollando: komenco de la unua el 4 amasaj deportadoj de poloj el Orientaj Limregionoj: oni forveturigis, laŭ parte malkaŝitaj de rusoj donitaĵoj, 320 000 personojn ĉe temperaturo de -40°, el kiuj triono ne postvivis la ekziligon, aranĝitan de 30 mil NKVD-anoj (inter arestitoj estis 3 estintaj polaj ĉefministroj, el kiuj postvivis nur unu, 20% de la bjalistokanoj estis deportitaj); en militista kampo Coetquidan en Guer (Morbihan) komencis formiĝi Aŭtonoma Brigado de Podhale-Pafistoj; Nov-Jorko: "Nowy Świat" (Nova Mondo) publikigis donitaĵojn de pola ambasadejo en Vatikano pri la nombro de polaj militkaptitoj en Germanio (650 mil) kaj rifuĝintoj de Pollando (en Litovio - 15 mil soldatoj kaj 5 mil civiluloj, en Hungario - 50 mil soldatoj kaj 5 mil civiluloj, en Rumanio 22 mil soldatoj kaj 15 mil civiluloj); Norfolk (Anglio): germanaj destrojeroj minis 2 sablobenkojn
- 1941: En Poznań germanoj senkapigis 12 polojn; ĉefo de Varsovia areo nuligis ordonon deviganta judojn kliniĝi antaŭ ĉiu renkontata germano; en Ĉikago okazis premiero de pola filmo La Polujo ne pereis; Ĝenovo suferis fortan bombardadon fare de la Reĝa Mararmeo
- 1942: Speciala juĝejo en Varsovio mortpunis judon pro rita ŝoĥtado kaj vendo de viando kun altigita prezo; Orientaj Limregionoj: Popola Komisarejo pri Internaj Aferoj de Sovetunio eldonis du ordonojn pri deviga enmanigado de sovetia pasporto al iliaj loĝantoj; oni enkondukis en Usono tutjaran someran tempon por la tuta periodo de la militado; en Londono kreiĝis Pacifika Milit-Konsilio - kun reprezentantoj de Britio, Aŭstralio, Nederlanda Hindio kaj Nov-Zelando; en Kievo Gestapo arestis Olena Teliha kun aliaj reprezentantoj de ukrainaj intelektuloj, plejparte membroj de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj
- 1943: Genocido: komenco de t.n. Volinia masakro farita de ukrainaj naciistoj kaj planita de banderana frakcio de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj en Volinio, Lublinio, Polesio kaj Orienta Galicio: bandita taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo gvidata de Hryhorij Perehijniak nokte de la 8-a/9-a de februaro masakris polan vilaĝon Parośla I en Volinio (Rivna provinco) kruele murdinte 140 ĝis 173 loĝantojn kune kun beboj, infanoj kaj maljunuloj uzante ankaŭ hakilojn kaj segilojn - la unua el centoj da amasaj murdoj; germana polico murdis en Bukowa 12 judojn kaj en distrikto Łańcucki pafmortigis 8 personojn; Britio: en Konsilio de Poloj okazis lekcio pri "Judoj en okupata Pollando - rimarkoj de okulatestanto"; Orienta Fronto: trupoj de Voroneĵa Fronto liberigis Vovĉansk (Ĥarkiva provinco) kaj Belgorod; Batalo de Guadalcanal: fino de organizita japana rezisto; Puneo: internigita en palaco de Aga Ĥan Mahatma Gandhi komencis fastadon (21 tagoj); laŭvica fazo de la Batalo de Neretvo komenciĝis, konata kiel la batalo de vunditoj — unu el la plej signifaj bataloj de Jugoslavaj Partizanoj kontraŭ faŝismo
- 1944: Germana justica murdo kontraŭ 30 viroj hazarde kaptitaj en Inowłódź (Distrikto Tomaszów); germana polico pafekzekutis venĝe 30 personojn en Tomaszów Mazowiecki, pro mortigo fare de la Pola Rezistomovado de 3 germanaj ĝendarmoj, en distrikto Nowosądecki - 30 personojn de Tomaszów Mazowiecki, kaj en Rytra - 10; en Lvovo soveta spiono kaj akompananta lin polo sukcese atencis kontraŭ du altrangaj funkciuloj en Galicio; Gestapo murdis subleŭtenanton Arkadiusza Degler, ĉefon de la stabo de Popola Armeo en la areo de Częstochowa; oka marŝo de la Ukraina Partizana Divizio de soveta generalmajoro Sidor Kovpak tra Lublinio kaj Podlaĥio komenciĝis, celante organizi sovetajn partizanojn kaj batali kontraŭ germanoj (ĝis la 17-a de februaro)
- 1945: Gestapo pafmortigis en distrikto Koniński 6 polojn; en Silezio la Ukraina Fronto konkeris Legnica, Lubin kaj Środa Śląska; Orienta Prusio: trupoj de la 3-a Belorusa Fronto okupis 2 vilaĝojn apud Górowo Iławeckie, kaj de la 2-a ĉirkaŭiris germanan garnizonon en Elbląg, kie estis arestita Aleksandr Solĵenicin, tiutempe kapitano de artilerio de la Ruĝa Armeo — la kaŭzo estis transprenita de NKVD letero al amiko, en kiu li kritikas sovetan metodon de militado kaj rolon de Stalin; brita submarŝipo HMS Venturer torpedis kaj sinkigis apud Norvegio la germanan submarŝipon U-864 - 73 maristoj kaj kelkaj germanaj kaj japanaj sciencistoj pereis (unusola atestita tiutipa kazo en la historio); en Mekko renkontiĝis Ibn Saud kun prezidento de Sirio
- 1946: Josef Stalin dum parolado diris pri izolado koncerne Okcidenton, kio estis antaŭanonco de la malvarma milito
- 1950: Makartiismo: usona senatano Joseph McCarthy akuzis 205 dungitojn de la Usona Departmento de Ŝtato pri komunismemo, lanĉinte longdaŭran kampanjon de forta kontraŭkomunismo
- 1953: Venĝe pro persekuto de judoj lige al la kazo de kuracistoj, membroj de naciisma-cionisma subtera movado bombatencis kontraŭ soveta ambasadejo en Tel-Avivo, vundinte tri ĝiajn kunlaborantojn — post 3 tagoj Sovetunio rompis diplomatiajn rilatojn kun Israelo
- 1953: Regopovoj de Pola Popola Respubliko dekretis rajton por la ŝtato rifuzi nomumojn fare de la Katolika Eklezio
- 1956: Pollando: en ĉevalejo de Albigowa, apud Łańcut, naskiĝis araba ĉevalo Bask, kiu post vendo al Usono iĝis patro de 1035 ĉevalidoj
- 1960: Inaŭguro de la Trotuaro de famo en Holivudo
- 1962: Jamajko fariĝis sendependa nacio ene de la Komunumo de Nacioj
- 1963: Testoflugo de la usona pasaĝera aviadilo Boeing 727
- 1965: Premiero de filmo Manuskripto trovita en Zaragozo de Wojciech Jerzy Has, reĝisorita laŭ rakonto de Jan Potocki
- 1968: Nederlando: unua linio de metroo estis malfermita en Roterdamo
- 1969: Testoflugo de la jetmotora aviadilo Boeing 747 nomata Jumbo Jet
- 1970: En Pollando finiĝis proceso de opoziciaj aktivuloj (t.n. tatranoj), kiuj kontrabandis tra ĉeĥoslovaka-pola landlimo publikaĵojn de la pariza "Kultura" - inter akuzitoj estis interalie eminenta pola sociologo Jakub Karpiński kaj bardo Jan Krzysztof Kelus - 5 personoj estis kondamnitaj al mallibero, la lasta estis malliberigita septembre 1971
- 1978: Kanado elpelis 13 diplomatojn de Sovetunio akuzitajn pri spionado
- 1982: Pola Popola Respubliko: komunista juĝejo en Vroclavo verdiktis pri gvidantoj de protestoj dum la milita stato en Pollando, t.e. pafita striko de ministoj en Katowice kun 9 viktimoj - po 4, 3,5 kaj 3 jaroj da mallibero (la pafanta milico kaj juĝistoj apartenis al la sama reĝimo de Wojciech Jaruzelski)
- 1986: Haleja kometo atingis apsidon por la dua fojo en la 20-a jarcento
- Revolucioj de 1989
- 1992: Alĝerio enkondukis krizostaton
- 1996: Germanio: en Darmstadt en Esplor-Instituto de Pezaj Jonoj oni unuafoje ricevis kopernicion - kemian elementon kun atomnumero 112
- 1998: Tbilisi: sensukcesa atenco kontraŭ prezidento de Kartvelio - Eduard Ŝevardnadze
- 2001: Taksin Ĉinaŭat iĝis ĉefministro de Tajlando
- 2005: Eŭska ETA eksplodigis aŭtomobilan kaptilon apud kongresa centro en Madrido - 43 personoj vundiĝis
- 2005: Unuafoje en Pollando oni festis Tagon de Sekura Interreto - laŭ iniciato de Eŭropa Komisiono festata en la unua duono de februaro
- 2007: Komunikado: Koninklijke PTT Nederland NV nuligis teleksan reton en Nederlando
- 2010: Eŭropa Parlamento aprobis Komisionon Barroso
- 2014: Dum Vintra Olimpiko de 2014 en Soĉio pola sportisto Kamil Stoch gajnis oran medalon en konkurso de skisaltado
- 2016: Niĝerio: pro bombatenco de sinmortiganto en subŝtato Borno 56 personoj pereis kaj 78 vundiĝis
- 2016: En Bavario rezulte de Fervoja akcidento de Bad Aibling 11 personoj pereis, 82 vundiĝis
- 2017: Normandio: eksplodo kun incendio okazis en maŝinejo kaj nuklea centralo en Flamanville (Manche)
- 2018: En sudkorea Pjonĉango komenciĝis la 23-a Vintra Olimpiko
- 2020: Sur insulo Seymour, marborde de Antarkta duoninsulo, oni registris la plej altan temperaturon de aero en la historio de Antarkto 20,7 °C
- 2021: Kontraŭpolismo: oni malblokis post kelkaj tagoj anglalingvan historian paĝon ĉe Facebook de la pola Instituto pri Nacia Memoro pri la germanigo de polaj infanoj dum la dua mondmilito
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1060: Honorio la 2-a, papo (m. 1130)
- 1441: Aliŝer Navoi, veziro, poeto kaj politikisto, reprezentanto de ĉagataja literaturo (m. 1501)
- 1471: Elisabetta Gonzaga, itala dukino (m. 1526)
- 1579: Johannes Meursius, nederlanda humanisto, filologo, helenisto (m. 1639)
- 1645: Johann Aegidius Bach, germana vjolisto kaj aldisto (m. 1716)
- 1700: Daniel Bernoulli, svisa matematikisto kaj fizikisto kontribuinta al evoluo de aerodinamiko (m. 1782)
- 1717: Johann August von Hellfeld, germana jurscienculo (m. 1782)
- 1737: Thomas Paine, usona eseisto, revoluciulo, inventisto, unu el Patroj-fondintoj de Usono (m. 1809)
- 1753: Václav Matěj Kramerius, ĉeĥa patrioto, eldonisto kaj verkisto (m. 1808)
- 1756: Friedrich Wilhelm Döring, germana filologo kaj pedagogo (m. 1837)
- 1773: William H. Harrison, prezidento de Usono, ekspansionisto (m. 1841)
- 1775: Farkas Bolyai hungara matematikisto kaj dramverkisto (m. 1856)
- 1783: Vasilij Ĵukovskij, rusa poeto, verkisto kaj tradukisto, enkondukinto de romantikismo en la rusan literaturon (m. 1852)
- 1791: Julius von Plänckner, germana oficiro kaj kartografo (m. 1858)
- 1795: Joseph Trausch, transilvania (literatur)historiisto kaj juristo (m. 1871)
- 1798: Jules Michelet, franca historiisto, verkisto kaj filozofo (m. 1874)
- 1812: Josef Jiří Kolár, ĉeĥa aktoro, tradukisto kaj verkisto (m. 1896)
- 1815: Federico Madrazo, hispana pentristo, membro de la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando (m. 1894)
- 1826: Konstantin Trutovskij, rusa ĝenrisma pentristo kaj ilustristo (m. 1893)
- 1846: Wilhelm Maybach, germana inĝeniero kaj industriisto (m. 1929)
- 1854: Aletta Jacobs, nederlanda kuracistino kaj feministino (m. 1929)
- 1866: Charles Lambert, franca literaturisto kaj profesoro, membro de la unua provizora Lingva Komitato, redaktoro de la revuo Esperanto, kontribuanto de La Revuo (m. nekonata)
- 1867: Natsume Sôseki, japana verkisto, kreinto de la nova japana romano (m. 1916)
- 1874: Amy Lowell, usona kritikistino kaj poetino (m. 1925)
- 1880: Antal Schmidt, hungara zoologo modele evoluiginta la papilikolekton de la Naturscienca Muzeo (m. 1966)
- 1885: Alban Berg, aŭstra komponisto, membro de la Dua Viena Skolo (m. 1935)
- 1891: Marie Strejčková-Šamlová, ĉeĥa esperantistino, parolantino de Verda Stacio en Brno (m. 1970)
- 1895: Hermann Brill, germana kuracisto kaj politikisto socialdemokratia (m. 1959)
- 1900: Imre Mikes, hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1990)
- 1905: Henrik Seppik, estona turisma aganto, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, tradukisto, gramatikisto, vortaristo (m. 1990)
- 1909: Carmen Miranda, portugala sambo-kantistino (m. 1955)
- 1915: István Vörös, rumania hungara literaturhistoriisto (m.1979)
- 1917: Zoltán Csizér, rumania hungara kuracisto, lekciisto de la Universitato pri Medicino kaj Farmacio (m. 1996)
- 1923: Brendan Behan, irlanda poeto (m. 1964)
- 1925: Burkhard Heim, germana fizikisto kaj teknikisto pri eksplodaĵoj (m. 2001)
- 1930: Zoltán Berde, rumania hungara instruisto, literaturhistoriisto, lokhistoriisto (m. 2005)
- 1931: Thomas Bernhard, aŭstria verkisto (m. 1989)
- 1931: László Vita, rumania hungara ekonomikisto (m. 2013)
- 1932: Edward Zwolski, pola historiisto, profesoro de Katolika Universitato de Lublin, klasika filologo, tradukisto (m. 1997)
- 1936: István Znám, slovaka-hungara matematikisto okupiĝanta pri nombroteorio kaj grafeo (m. 1993)
- 1936: Georg Maximilian Sterzinsky, germana kardinalo, membro de la Kongregacio por la katolika edukado (m. 2011)
- 1940: John Maxwell Coetzee, sudafrika Nobelpremiita verkisto
- 1943: Zbigniew Święch, pola ĵurnalisto kaj verkisto
- 1943: Joseph E. Stiglitz, usona Nobelpremiita ekonomikisto, kontraŭa al privatigo kaj administrado pri tutmondiĝo
- 1943: Joe Pesci, usona aktoro
- 1944: Alice Walker, usona verkistino
- 1950: Gábor Koltay, hungara reĝisoro, verkisto, teatrestro
- 1952: Gyöngyvér Horváth Szőke, rumania hungara grafikistino (kolografino)
- 1954: Kevin Warwick, brita kibernetikisto, konata kiel Kapitano Ciborgo
- 1954: Walter Baier, aŭstra politikisto komunista
- 1959: Ali Bongo Ondimba, prezidento de Gabono
- 1974: Amber Valletta, usona modelo kaj aktorino
- 1979: Zhang Ziyi, ĉina aktorino
- 1985: Csongor Köllő, rumania hungara aktoro laboranta en la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo
- 1199: Minamoto no Yoritomo, japana ŝoguno (n. 1147)
- 1640: Murado la 4-a, sultano de Turkio (n. 1612)
- 1670: Frederiko la 3-a, reĝo de Danio-Norvegio, fondinto de absolutismo (n. 1609)
- 1740: Vincent Lübeck, germana komponisto (n. 1654)
- 1803: Jean-François de Saint-Lambert, franca verkisto, poeto, filozofo (n. 1716)
- 1807: Lorenz Hübner, germana jezuito kaj racionalisma gazetredaktoro
- 1812: Franz Anton Hoffmeister, germana komponisto kaj eldonisto
- 1852: Karl Friedrich Horn, germana teologo kaj pedagogo
- 1856: Pierre Étienne Rémillieŭ, franca pentristo (n. 1811)
- 1857: Dionisios Solomos, greka poeto, aŭtoro de la nacia himno - Himno je la libero (n. 1798)
- 1860: Dániel Vajda, hungara fakverkisto pri vinber-kulturo (n. 1793)
- 1860: János Zeyk, hungara poeto, verkisto kaj politikisto (n. 1786)
- 1874: Jules Michelet, franca historiisto, verkisto kaj filozofo, kreinto de la "blanka" legendo pri la Franca revolucio de 1789 kaj kontribuinto al la ideo pri la Eŭropa integrado (n. 1798)
- 1875: Jegor Timkovskij, rusia diplomato kaj vojaĝisto, esploristo de Mongolio kaj Ĉinio (n. 1790)
- 1881: Fjodor Dostojevskij, rusa verkisto (n. 1821)
- 1916: Heinrich August Schwabe, germana-usona pentristo (n. 1843)
- 1917: Aurel Popovici, rumana juristo, profesoro kaj politikisto (m. 1863)
- 1930: Paul Levi, germana juristo kaj advokato, kunfondinto de la Komunista Partio de Germanio (n. 1883)
- 1939: Karl Florenz, germana japanologo (n. 1865)
- 1943: Johann Trollmann, germana boksisto, murdita (n. 1907)
- 1944: Friedrich von Lama, aŭstra-germana katolika ĵurnalisto, murdita (n. 1876)
- 1948: Karl Valentin, germana komikisto, aktoro kaj produktoro (n. 1882)
- 1954: Richard D. Volkmann, germana majoro (n. 1870)
- 1957: Miklós Horthy, hungara politikisto kaj diktatoro, regento de Hungara reĝlando (1920-1946) (n. 1868)
- 1960: Alexandre Benois, rusa artisto, aranĝisto de la spektakloj de la Rusaj Baletoj (n. 1870)
- 1960: Ernő Dohnányi, hungara-usona komponisto kaj pianisto (n. 1877)
- 1964: Ary Barroso, brazila juristo, sportraportisto kaj unu el la plej popularaj komponistoj kaj kantistoj (n. 1903)
- 1972: József Lázár, rumania hungara publicisto, redaktoro (n. 1908)
- 1979: Dennis Gabor, hungara Nobelpremiita fizikisto, inventinto kaj evoluiganto de holografio (n. 1900)
- 1981: Bill Haley, usona rokenrolo-kantisto (n. 1925)
- 1984: Jurij Andropov, ĉefo de KGB, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio (n. 1914)
- 1989: Tezuka Osamu, japana mangaverkisto kaj animeverkisto (n. 1928)
- 1990: László Póka, hungara kirurgo] (n. 1908)
- 1996: Antal Rónai, hungara operdirigento (n. 1906)
- 1996: Sylwester Braun, pola fotoĵurnalisto dokumentinta la germanan okupadon kaj la ribelon de Varsovio (n. 1909)
- 2001: Herbert Simon, usona Nobelpremiita tutfakulo, sociologo, psikologo kaj ekonomikisto (n. 1916)
- 2009: Tibor Siklódy, rumania hungara pentristo (n. 1929)
- 2010: Ĥaskel Besser, pola-usona rabeno (m. 1923)
- 2020: Mirella Freni, itala operkantistino (soprano) (n. 1935)
- 2021: Chick Corea, usona ĵaza pianisto kaj komponisto, unu el la prauloj de ĵazroko (n. 1941)
- 2024: Robert Badinter, franca politikisto (n. 1928)
La 9-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):