Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jan Krzysztof Kelus (naskiĝis la 21-an de februaro 1942 en Varsovio) – pola sociologo, politika aganto, komponisto, aŭtoro kaj plenumanto de "samizdataj" kantoj, kontraŭkomunisto.
Jan Krzysztof Kelus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1942 (82-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Varsovio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantisto disidento poeto sociologo kantaŭtoro vd | ||||
Laborkampo | Sociologio, politiko kaj kanto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis juron, sed finfine finis sociologion en Varsovia Universitato. Ĝis marto 1968 estis – laŭ siaj propraj vortoj – malpolitika ĝis doloro. Nur tiam engaĝis sin en opozician agadon. En 1969 arestita kadre de la "afero de tatranoj" - kontrabando de la revuo Kultura. Li kunorganizis juran kaj financan apogon por laboristoj partoprenantaj proteston de la 25-a de junio 1976.
En la 70-aj jaroj laboris kiel sociologo en Instituto de Venereaj malsanoj ĉe Medicina Akademio en Varsovio. Samtempe agis en tiama demokratia opozicio - engaĝiĝis en la Komitato por Defendo de Laboristoj. Ofte sekureca servo maltrankviligis lin. En 1979 estis forigita de Medicina Akademio pro politikaj kaŭzoj.
Komence de la 80-aj jaroj fondis kun amikoj Sendependan Eldon-Alon CDN (k.t.p.), la plej grandan samizdatan eldon-domon en Pollando. Dum la milita stato en Pollando estis internigita en Białołęka (li loĝis en la sama kelo kun Janusz Onyszkiewicz).
Nuntempe kune kun edzino loĝas en Varmio, laboras kiel tradukisto kaj okupiĝas pri abelbredado. Tradukis kelkajn kantojn de ĉeĥa artisto Karel Kryl.
Stefan Brzoza nomis lin en sia protest-songo titolita "Zwolnić Kelusa" (Liberigi Kelus) pola Woody Guthrie. Inspirita de lia kreiveco kaj verkita laŭ melodio de Kelus estas kanto de Jacek Kaczmarski Powrót sentymentalnej panny "S" (Reveno de sentimentala fraŭlino "S", kaj la kanto de Andrzej Kołakowski – Dla J.K.K. (Por J.K.K.). Ĵurnalisto de Gazeta Wyborcza Wojciech Staszewski publikigis libron pri J. K. Kelus forme de la serpenta intervjuo, titolitan Był raz dobry świat (Foje estis bona mondo), kaj filologo Krzysztof Gajda dediĉis al li la libron Poza państwowym monopolem – Jan Krzysztof Kelus (Ekster la ŝtata monopolo - Jan Krzysztof Kelus).
Septembre 2006 estis distingita de prezidento Lech Kaczyński per la Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.