insulo en Mediteraneo; unu el la Balearoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Majorko (katalune Mallorca, hispane Mallorca) estas la plej granda insulo el la Balearoj kaj la sepa en la tuta Mediteraneo pri areo, la kvara pri loĝkvanto. Ĝia ĉefurbo estas Palma de Majorko.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Majorko (apartigilo) |
Majorko | ||
---|---|---|
katalune Mallorca | ||
hispane Mallorca | ||
angle Majorca | ||
Flago de Majorko | ||
insulo | ||
Akvejo | Mediteraneo | |
Situo | Hispanio | |
Geografia situo | 39° 37′ N, 2° 59′ O (mapo)39.6166666666672.98333333333331436 | |
| ||
Areo | 3 640,11 km² | |
Plej alta loko | Puig Major 1 436 msnm | |
Provinco | Balearoj | |
Loĝantaro | 896 038 (2019[1]) 246 loĝ./km² | |
Ĉefurbo | Palma (loĝ. 416 065) | |
Himno La Balengero | ||
La nomo de la insulo devenas el la latina nomo Balearis Major (major = pli granda, komparenda kun Balearis Minor = pli malgranda, t.e. Menorko).
Prahomoj venis en Majorkon de Hispanio aŭ suda Francio antaŭ 8000 jaroj. Gravaj postrestaĵoj de prahomoj (ekde 1500 a.K.) estas konustrunkaj ŝtonaj konstruaĵoj nomataj talayot.
Romio konkeris Majorkon en 121 a.K. kaj fondis du urbojn, nomatajn Palma (samnoman hodiaŭ) kaj Pollentia (kies ruinoj estas apud la nuntempa Alcúdia).
La insulo estas administracie dividita en jenajn municipojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.