From Wikipedia, the free encyclopedia
Jegor Timkovskij (ruse: Егор Федорович Тимковский; naskiĝis la 23-a de majo 1790 en vilaĝo Jegorskaja-Timkovŝĉina en gubernio Poltavo en Ukrainio, mortis la 9-an de februaro 1875 en Peterburgo) – rusa diplomato kaj vojaĝisto poldevena (de pola nobelaro), esploristo de Mongolio kaj Ĉinio.
Jegor Timkovskij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1790 en Zolotonoshsky Uyezd |
Morto | 9-an de februaro 1875 (84-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato (–1811) |
Okupo | |
Okupo | diplomato esploristo |
Diplomito de Moskva Universitato en 1811. Li laboris en rusa Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj kadre de ĝi forveturis en 1820 kiel laika membro de rusa ortodoksa misio en Pekinon (li mem estis ortodoksano), kie restis ĝis 1821. En posta periodo daŭre laboris en la ministerio, komence en departamento pri Azio, en la jaroj 1830-1836 estis konsulo de Rusio en moldava Jassy, kaj poste kun paŭzoj okupis diversajn postenojn en la ministerio.
Timovskij publikigis trivoluman libron pri sia vojaĝo, kun pluraj priskriboj pri historio kaj etnografio de Mongolio kaj Ĉinio:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.