La 7-a de aprilo estas la 97-a tago de la jaro (la 98-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 268 tagoj restas.
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Je la 7-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- -332: Antikva Egiptio: Aleksandro la Granda fondis urbon Aleksandrio
- 451: Post transiro de Rejno hunoj gvidataj de Atilo konkeris la urbon Metz
- 529: Bizanca imperio: Kodo de Justiniano estis publikigita kune kun konstitucio Summa rei publicae, reformante administradon ĝis 534
- 1141: Imperiestrino Matilda fariĝis unua virino pretendanta la tronon de Anglio, adoptante la titolon "Damo de angloj"
- 1300: Dante Alighieri perdiĝis en la "malhela arbaro" kaj komencis sian vojaĝon en tri mondoj de la postvivo, pri kio li atestos en La Divina Commedia
- 1348: Sankta Romia Imperio
- Karolo la 4-a konfirmis nedivideblecon de la Reĝlando Bohemio
- Universitato de Karolo fondiĝis en Prago - unua en Orienta Eŭropo
- 1449: Lasta katolika kontraŭpapo Felikso la 5-a abdikis
- 1498: Ludoviko la 12-a iĝis reĝo de Francio
- 1509: Reĝlando Francio deklaris militon al Venecia respubliko
- 1521: Magelano albordiĝis al filipina insulo Cebuo
- 1541: Brazilo: apostolo de Oriento jezuito Francisco Xavier ekiris kiel misiisto al Barato
- 1654: Pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro atribuis blazonon al urbo Zabłudów en Podlaĥio
- 1655: Aleksandro la 7-a iĝis papo
- 1656: Sveda diluvo: pola kavalerio sub komando de Stefan Czarniecki venkis en batalo de Warka la svedan kavalerion
- 1683: Franca esploristo René Robert Cavelier de La Salle kiel unua eŭropano atingas la marenfluejon de la Misisipo
- 1724: Lepsiko: en Preĝejo Sankta Nikolao okazis premiero de Pasiono laŭ Johano de Johann Sebastian Bach - pasiona aranĝo de kristana Pasiono plenumita dum Vespro de la Sankta Vendredo
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: en Krakovon oni ruligis 12 rusajn kanonojn, akiritajn en la batalo de Racławice
- 1795: Francio adoptis metron kiel mezurunuon
- 1805: 33 persona ekspedicio de Lewis kaj Clark forlasis post pasigita vintro indianan vilaĝon de tribo mandanoj kaj iris laŭ rivero Misuro al Pacifiko
- 1805: En Vieno Ludwig van Beethoven unuafoje dirigentis sian Simfonion n-ro 3 konatan kiel Eroica (Heroa)
- 1827: Angla apotekisto kaj kemiisto John Walker enmarketigis skatolon da alumetoj, kiujn li inventis
- 1831: Imperiestro de Brazilo Petro la 1-a abdikis favore al sia kvinjara filo Petro la 2-a
- 1861: Rusia oficiro Jan Peucker sinmortigis por eviti pripafon de patriota manifestacio en Varsovio
- 1862: Usona astronomo Horace Parnell Tuttle malkovris asteroidon Klitio
- 1906: Subskribo de traktato en Algeciras transdonanta al Francio kaj Hispanio kontrolon super Maroko
- Unua mondmilito:
- 1917: Germana imperiestro Vilhelmo la 2-a anoncis reformojn de la konstitucio kaj rajton voĉdoni dum Paska mesaĝo, verkita de Theobald von Bethmann Hollweg, sub premo de Supera Armeo
- 1916: Bródno kaj Targówek iĝis kvartaloj de Varsovio
- 1919: Bavara Soveta Respubliko estis proklamita en Munkeno
- 1921: Charles de Gaulle nuptis Yvonne Vendroux
- 1922: Dua Pola Respubliko: premiero de filmo Chłopi laŭ samtitola romano de Władysław Reymont
- 1925: Adolf Hitler rezignis pri aŭstra civitaneco
- 1926: Benito Mussolini estis supraĵe vundita je nazo rezulte de pripafo fare de irlandanino
- 1927: En Usono unuafoje ekfunkciis televido por longa distanco (Vaŝingtono-Nov-Jorko) - dank' al utiligo de telefonio, televidantoj povis ekvidi kaj aŭdi venontan prezidenton Herbert Hoover
- 1927: Italio adoptis dekreton pri italigo de slovenaj nomoj
- 1933: Tria Regno: unuaj kontraŭjudaj leĝoj ekvalidis, la tiel nomataj Nurenbergaj leĝoj
- 1935: Nacisocialisma Germana Laborista Partio gajnis parlamentan baloton en Libera Urbo Dancigo
- 1936: Parlamento de Dua Hispana Respubliko demisiigis prezidenton Niceto Alcalá-Zamora
- 1937: Sur Vavelo estis entombigita pola komponisto Karol Szymanowski
- 1938: Pola Sejmo akceptis "Leĝon pri protekto de la nomo de Józef Piłsudski"
- 1939: Itala Reĝlando invadis Albanan Reĝlandon
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Kielce-regiono taĉmento de SS pafekzekutis - venĝe pro agado de la partizana taĉmento de Henryk Dobrzański - en du vilaĝoj Adamów kaj Królewiec (proksime al Końskie) 104 virojn kaj en 3 aliaj lokoj 125 personojn; en Poznań pola episkopo sekrete ordinigis 3 sacerdotojn, 3 diakonojn kaj 4 subdiakonojn; en koncentrejo Stutthof pereis pastro Feliks Bolt, patro de la pola komerco en Pomerio; Pola Subtera Ŝtato: en Angers okazis ĵurigo de 4 civilaj laborantoj pri kontakto kun Pollando - en Budapeŝto, Bukareŝto, Belgrado kaj Romo; germana militŝiparo eknavigis por realigi la operacon "Weserübung" - nokte, post informo pri tio, eknavigis la brita Landa Ŝiparo; Francio kaj Britio sciigis Norvegion pri dismeto de eksplodkestoj sur ĝiaj teritoriaj akvoj - protesto de Norvegio; Usona Senato plilongigis ekonomiajn rajtojn de la prezidanto de Usono
- 1941: En Provinco Dancigo-Okcidenta Prusio germanoj enkondukis nutraĵajn aĉetrajtigilojn por pano kaj faruno; Balkana Fronto: 11 germanaj aviadiloj de 10-a Aviada Korpuso atakis havenon en Pireo - eksplodo de damaĝita municia ŝipo kaŭzis grandajn perdojn, 13 ŝipoj sinkigitaj kun kelkdeko de malgrandaj unuoj (britoj estis devigitaj trovi elŝarĝejojn en aliaj havenoj); en Jugoslavio Luftwaffe apogis Wehrmacht sur tereno de Makedonio, kie jugoslavia aviado bombis germanajn kirasitajn kolumnojn; germana 40-a Armea Korpuso konkeris Skopjon kaj Veles (nun en Nord-Makedonio), 2-a Kirasita Divizio de 18-a Armea Korpuso atingis la riveron Vardar kaj lagon Dojran; Nord-Afrika kampanjo: trupoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio okupis Darna
- 1942: Operaco Reinhardt: el geto en Rejowiec (distrikto Chełm) dum la unua deporto al koncentrejo Sobibor germanoj forveturigis pli ol 2 mil judojn, ĉ. 200 pafmortigis surloke; speciala juĝejo en okupata Katowice ĝis tiu ĉi tago verdiktis 90 mortpunojn; Operaco Reinhardt: al koncentrejo Majdanek alvenis transporto kun 1497 judoj el Slovakio
- 1943: Operaco Reinhardt: SS en Ekstermejo Chełmno murdis lastan grupon de judoj; Gestapo kun ukraina polico amase ekzekutis judojn en getoj de tri urboj de Ternopila provinco: Zbaraĵ, Trembowla (1 100 judoj), Skałat (700 judoj); ĝendarmoj murdis en 2 lokoj de Podlaĥio 15 personojn; en Varsovio estis fondita maldekstra konspira Pola Popola Armeo; Belgio deklaris militon al landoj de Akso Berlino-Romo-Tokio
- 1944: Taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj kaj de Pola Enlanda Armeo batalis en vilaĝo Molendy apud Kozienice kun superegaj germanaj taĉmentoj eskapante de ĉirkaŭiro post 4-hora batalo kun 18 mortfalintoj kaj 6 vunditoj; taĉmento de Enlanda Armeo "Nerwy" estis ĉirkaŭigita - mortfalis 62 soldatoj, 14 eskapis; taĉmento el areo Koluszki eksplodigis ŝarĝotrajnon; Volinia masakro: en tri polaj vilaĝoj (Moosberg, Pawlikówka, Pyszówka) Ukraina Ribela Armeo murdis ĉirkaŭ 300 personojn; germanaj policoj pafmortigis aŭ alimaniere murdis en Lublin, Zwoleń kaj 3 vilaĝoj 120 personojn, en tio 38 partizanojn; el koncentrejo Aŭŝvico fuĝis slovaka judo d-ro Rudolf Vrba kaj Alfred Wetzler, kiuj pretigis raporton pri la germanaj militkrimoj; al Koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto kun 54 polinoj de Varsovio
- 1945: Germanaj soldatoj pafmortigis en distrikto Żywiecki 10 personojn; dua soveta okupado de Pollando: taĉmento de leŭtenanto Hieronim Dekutowski atakis Trezor-Ĉambron en "liberigita" de Ruĝa Armeo Lublin forprenante 200 mil zlotojn; pro aresto fare de sovetaj regopovoj de gvidantoj de la Pola Subtera Ŝtato, reprezentantoj de politikaj partioj en la Konsilio de Nacia Unueco dum konspira kunveno voĉdonis al Stefan Korboński funkcion de Registara Delegito; Orienta Fronto: en Królewiec trupoj de la 3-a Belorusa Fronto batale trairis al la urbocentro; Pacifika Fronto: usona 21-a Bomba Korpuso atakis Tokion; dum Operaco Ten-Go japana ŝiparo survoje al Okinava estis atakita de usonaj aviadiloj - batalŝipo Jamato, tutmonde la plej granda, estis sinkigita kun 3500 maristoj, krome usonanoj sinkigis destrojeron Hamakaze; apud Krems ĉe Danubo 60 liberigitaj politikaj malliberuloj estis murditaj de Waffen-SS; en Ruhr-regiono trupoj de usona 9-a Armeo okupis Soest kaj Hamm; aerbatalo super Lago de Steinhude: germana Sonderkommando "Elbe" sub protekto de ĉasaviadiloj atakis usonan 8-an Aviadan Armeon - usonaj perdoj: 23 bombaviadiloj (germanoj raportis pri pluaj 28 pafalterigoj), germanaj perdoj: 133 aviadiloj (77 pilotoj mortigitaj); trupoj de 3-a Ukraina Fronto, en tio bulgara 1-a Armeo, liberigis Mursko Srediŝĉe kaj Čakovec
- 1946: Kaliningrada provinco estis kreita el la norda Orienta Prusio kiel parto de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
- 1947: Litovio: atako de NKVD kaj de landlimaj trupoj kontraŭ partizanoj en komunumo Trakai komenciĝis
- 1947: En Damasko oni fondis tutaraban Partion de Araba Socialisma Renaskiĝo - Baas
- 1948: Monda Organizaĵo pri Sano fondita de UN
- 1949: Muzikalo South Pacific, bazita sur noveloj de James Michener, estis inaŭgurita en Broadway
- 1949: Popola Pollando: Voĉdona Sejmo aprobis likvidon de analfabeteco
- 1950: Stalinismo: la plej granda pola flug-aso Stanisław Skalski estis mortkondamnita
- 1955: Anthony Eden iĝis ĉefministro de Britio
- 1957: Béla Bagaméri malkovris la plej grandan groton de Rumanio kun nomo Groto de ventoj
- 1959: Ĉeĥio: apud Příbram falis meteorŝtono, kies falon oni fotis
- 1962: Invado de la Porkogolfeto: 1179 kubaj enmigrintoj, enprizonigitaj post sensukcesa invado aprile 1961, estis kondamnitaj de kuba juĝejo pro perfido po 30 jaroj de malliberigo
- 1963: Proklamo de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio - Josip Broz Tito iĝis ĝisviva prezidento
- 1964: IBM anoncis novan sistemon 360, t.e. familion de komputiloj kun granda produktiveco
- 1964: Helpe de radioteleskopo en observatorio en Arecibo sur Porto-Riko oni malkovris, ke meza cirkulo de Merkuro ĉirkaŭ sia akso egalas al 59 tagoj, kaj ne - kiel oni ĝis nun opiniis- 88 tagoj
- 1968: Projekto Luna: soveta lanĉo de kosmosondilo al Luno – Luna 14
- 1969: Unua versio de Request for Comments estis publikigita, markante simbolan daton de la naskiĝo de Interreto
- 1973: La 18-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Luksemburgo
- 1977: Teroristoj de la Frakcio de Ruĝa Armeo pafmortigis en Karlsruhe ĝeneralan akuziston de Germana Federacia Respubliko Siegfried Buback, lian ŝoforon kaj oficiston
- 1978: Pola Popola Respubliko: Sendependa Eldon-Domo "NOWA" eldonis ekster la cenzuro Dokumentojn de senleĝeco pri 25 civiluloj batitaj kaj mortigitaj de milico
- 1983: Usonaj kosmonaŭtoj unuan fojon forlasis Kosmopramon Challenger
- 1989: Norvega Maro: la plej moderna soveta submarŝipo Komsomolano sinkis — pereis 42 personoj
- 1989: Pola Sejmo voĉdonis "Leĝon pri ŝanĝo de la Konstitucio de Pola Popola Respubliko", enkondukantan interalie enskribon pri Senato, prezidenta oficejo kaj balotsistemoj por Sejmo kaj Senato, kaj ankaŭ "Leĝon pri asocioj"
- 1992: Bosnio kaj Hercegovino: Serba Respubliko anoncis deklaron pri sendependeco
- 1992: Flago de Albanio oficialiĝis
- 1994: Oni registris nacian domajnan nomon .ru
- 1994: Ruanda genocido: amasaj murdoj de la loĝantaro fare de tutsioj en Kigalo komenciĝis — ĉefministrino Agathe Uwilingiyimana estis murdita de Prezidenta Gvardio kune kun sia edzo
- 1995: Metroo de Varsovio ekfunkciis - de la metrostacio Kabaty, sude de la urbo, ĝis Politechnika en Śródmieście
- 1995: Post naŭjara rekonstruado Tretjakova galerio ekfunkciis en Moskvo
- 1995: Unua Ĉeĉenia milito: dum traserĉado de la vilaĝo Samaŝki fare de rusiaj trupoj estis mortigitaj ĉirkaŭ 100 ĝiaj loĝantoj
- 2003: Iraka milito: usonaj trupoj okupis Bagdadon - la reĝimo de Saddam Hussein falis du tagojn poste
- 2005: Ĝalal Talabani iĝis prezidento de Irako
- 2005: Finna-usona komputilsciencisto Linus Torvalds publikigas kontrolan programon por versioj de Git
- 2005: Testamento de papo Johano Paŭlo la 2-a estis publikigita en Vatikanurbo
- 2005: Pakistano kaj Barato starigis limon en la regiono de Kaŝmiro
- 2006: Tri atencintoj-sinmortigintoj eksplodiĝis en moskeo de Bagdado - ne malpli ol 90 personoj pereis kaj pli ol 170 vundiĝis
- 2006: En Slovenio papo Benedikto la 16-a starigis diocezojn de Celje, Murska Sobota, Novo mesto kaj eklezian provincon Mariboro
- 2007: Misio de kosmoŝipo Sojuz TMA-10 al Internacia Kosmostacio komenciĝis. Krom du rusiaj kosmonaŭtoj tie troviĝis usona kosmoturisto Charles Simonyi
- 2008: Subĉiela muzeo pri slavoj kaj vikingoj estis malfermita en Wolin
- 2008: Dum olimpika stafeto antaŭ Somera Olimpiko en Pekino okazis pluraj protestoj en Londono kaj Parizo kun provo estingi la olimpikan flamon lige al la tumultoj en Tibeto
- 2009: Estinta prezidento de Peruo, Alberto Fujimori, estis kondamnita al 25-jara mallibero
- 2009: En Kiŝinevo, ĉefurbo de Moldava Respubliko, dum protestoj kontraŭ komunista venko en parlamenta baloto manifestantoj invadis kaj rabis parlamentejon kaj prezidentejon
- 2010: En Katin okazis unua parto de la Celebrado de la 70-a datreveno de la masakro de Katin
- 2010: Dum sociaj protestoj en Kirgizio oni demisiigis prezidenton Kurmanbek Bakijev
- 2011: Mahamadou Issoufou iĝis prezidento de Niĝero
- 2012: Joyce Banda kiel unua virino iĝis prezidentino de Malavio
- 2014: Separistoj okupis administran konstruaĵon de Donecka provinco (Ukrainio) kaj de urba konsilio en Donecko proklaminte estiĝon de Popola Respubliko de Donecko
- 2016: Hashim Thaçi iĝis prezidento de Kosovo
- 2016: Sigurður Ingi Jóhannsson, iĝis ĉefministro de Islando
- 2017: Svedio: en Stokholmo 5 personoj pereis kaj 15 vundiĝis en terorisma atenco kun uzo de ŝtelita kamiono
- 2018: Germanio: en Münster aŭtomobilo ekstervojiĝante mortigis 4 personojn kaj ĉirkaŭ 50 vundis
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 43-a tago de la rusa agreso: Pasinttage en Luganska provinco estis rebatitaj 9 atakoj - rusoj pripafis malsanulejon en Severodoneck kaj loĝkvartalon en Lisiĉansk, ukraina kontraŭaviada defendo paffaligis 3 rusajn aercelojn super Ukrainio, preskaŭ 5 mil personoj estis evakuitaj; 4 676 personoj evakuiĝis de pripafataj de rusoj urboj; urbestro de Mariupolo: pli ol 100 000 personoj bezonas urĝan evakuon; en Luganska provinco rusoj jam pripafis ĉiujn malsanulejojn - en Melitopolo parte blokis humanitaran konvojon; urbestro de Borodjanka: 200 loĝantoj de la urbo perdiĝis; ukraina spionagentejo publikigis liston de la soldatoj de bataliono de Rosgvardio, kiu militkrimis en Kieva provinco; post detruo de la bestoĝardeno en Ĥarkivo estis evakuitaj du leonoj, jaguaro kaj pantero; urbestro de Buĉa: 90% de la viktimoj estis vunditaj per kugloj; en Donecka provinco post bombado de viadukto estis blokitaj evakuaj trajnoj el tri urboj; ĉirkaŭ 60 soldatoj el Pskovo, revenintaj de Belorusio, rifuzis militiron;
- Mondreago: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj suspendis Rusion de la Konsilio pri Homaj Rajtoj pro ties amasaj militkrimoj kontraŭ civila loĝantaro dum ĝia invado en Ukrainion; Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Kanado montris al rusa ambasadoro fotojn de Buĉa kaj Irpin; ombudsmano de Pentagono: Putin ne okupis Kievon. Ne renversis la registaron. Ne likvidis Ukrainion kiel ŝtaton — ĝi povas venki en la milito; Aŭstralio atribuas laŭvicajn sankciojn al 67 rusoj ligitaj kun Putin, kaj Aŭstrio forigas 3 rusajn diplomatojn el Vieno kaj konsulon el Salzburg; laŭvica provoko de rusoj, kiuj nomas Buĉa "filma plano"; 317 ukrainaj studentoj studos medicinon en Pollando (141 personoj en la pola lingvo); Pola Sejmo voĉdonis pri malpermeso de la importo de karbo el Rusio kaj frostigon de havaĵoj; Svislando blokis rusajn aktivojn (8 mld da dolaroj); finnoj fermis fervojan trafikon de varoj kun Rusio; Belgio blokis financajn rilatojn kun Rusio; Estonio suspendis vizojn kaj laborpermeson por rusoj kaj belorusoj; Grupo G7 kondamnis kruelaĵojn de rusoj en Buĉa kaj alvokas al puno de la kulpintoj; ĉefredaktoro de "Novaja gazeta" Dmitrij Muratov atakita en trajno; Litovio kaj Latvio malfermas siajn ambasadejojn en Kievo; kvina fasko de sankcioj kontraŭ Rusio aprobita de EU; Rusio forigas du irlandajn diplomatojn; de la invadkomenco EU pagis al Rusio preskaŭ 10 mld da eŭro pro nafto kaj simile pro gaso
- 2023: 408-a tago de la rusa agreso: Pasinttage rusoj faris 5 raketajn atakojn, 18 aeratakojn kaj 53 artileriajn pripafojn de celoj en Ukrainio, 390 rusiaj soldatoj pereis — ukrainoj sude detruis sur unu el insuloj rusan raketelpafilon Grad, memmovan haŭbizon, du veturilojn kaj observejon, 13 rusiaj soldatoj pereis; 46 fojojn estis pripafita de rusoj Ĥersona provinco, 7-foje Ĥersono per aviado kaj artilerio; Volodimir Zelenskij: Pasintjare ni gajnis "batalon pri la Nordo", rememorigante, ke aprile ukraina armeo liberigis Kievan, Ĉernihivan kaj Sumian provincojn - Ĉernihivo estis plej forte bombardata urbo en la komenco de la invado; pro rusa pripafo 2 skipanoj de ambulanco kaj 6 loĝantoj estis vunditaj apud Ĥersono; 3 mil rusiaj soldatoj pasintmonate telefonis al "varman linion de kapitulaco";
- Mondreago: Bulgario pro praktikoj de rusa konzerno Lukoil atribuis al ĝi la punon de 100 mln da eŭroj; Pollando bombardata de rusaj retpiratoj; Slovakio akuzis rusajn teknikistojn, kiuj pasintjare riparis en Sliač aviadilojn MiG-29 (senditaj al Ukrainio); estinta soldato el Grupo Wagner arestita en Svedio; regionaj regopovoj dankis al Pollando pro 36 vagonoj de materia helpo por lernejoj en Ĥersona provinco; marte alvenis al Serbio 10 mil rusoj — ĉefministro de Rusio malpermesis al altrangaj ŝtataj oficistoj forveturon eksterlanden; eksplodo apud fabriko de aviadiloj en Voroneĵo; "Financial Times": Brita firmao eksportis al Rusio elektronikon kun valoro de 1,2 mld da dolaroj, malgraŭ sankcioj
Naskiĝoj
- 1506: Francisco Xavier, eŭska sanktulo, kunfondinto de la ordeno de jezuitoj, apostolo de Barato (m. 1552)
- 1617: Bernhard Waibel, germana teologo kaj benediktano (m. 1699)
- 1626: Olaus Borrichius, dana sciencisto, kuracisto, gramatikisto, poeto (m. 1690)
- 1629: Johano Jozefo de Aŭstrio, hispana politikisto kaj militisto (m. 1679)
- 1652: Klemento la 12-a, itala papo (m. 1740)
- 1657: Avedik el Tokat, armena patriarko (m. 1711)
- 1718: Hugh Blair, sveda verkisto, teoriisto pri retoriko (m. 1800)
- 1727: Michel Adanson, franca botanikisto kaj etnologo, kunlaboranto de la Franca Kompanio de Orientaj Hindioj (m. 1806)
- 1770: William Wordsworth, angla poeto, pioniro de brita romantikismo (m. 1850)
- 1772: Charles Fourier, franca filozofo, utopia socialisto, aŭtoro de la termino feminismo (m. 1837)
- 1803: Flora Tristan, franca verkistino kaj feministino (m. 1844)
- 1808: František Matouš Klácel, ĉeĥa poeto, ĵurnalisto kaj filozofo, adepto de ĉeĥa-moravia unueco (m. 1882)
- 1817: Sándor Péterfi, hungara unitariisma pastro (m. 1887)
- 1819: Ernő Hazay, hungara ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1889)
- 1820: György Klapka, hungara generalo kondukinta al la "egaligo" inter Hungario kaj Aŭstrio (m. 1892)
- 1823: Gereben Vas, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj advokato (m. 1868)
- 1825: Augustin Mouchot, franca inĝeniero kaj pioniro de sunenergio (m. 1912)
- 1847: Jens Peter Jacobsen, dana verkisto esplorinta flaŭron (m. 1885)
- 1865: Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov, rusa instruisto, partoprenanto de UK 1907, pri kiu li raportis en "Ruslanda Esperantisto", fondinto de la Librejo "Esperanto" en Moskvo, kie li interalie distribuis la Plenan vortaron de internacia lingvo Esperanto. Parto Esperanto-rusa, aŭtoro de la biografia romano Rememoroj de centprocenta esperantisto (m. 1942)
- 1870: Gustav Landauer, germana teoriulo kaj aktivulo de anarki-komunismo, kunkreinto de Bavara Soveta Respubliko, tradukisto de Ŝekspiro, murdita (m. 1919)
- 1877: Ernő Osvát, hungara redaktoro kaj verkisto, frato de Kálmán Osvát (m.1929)
- 1880: Zoltán Felvinczi Takács, hungara arthistoriisto, direktoro de Orientazia Muzeo (m. 1964)
- 1881: Erazmus Gyula Nyárády, rumania hungara botanikisto (m. 1966)
- 1884: Bronisław Malinowski, pola vojaĝisto al Aŭstralio kaj Oceanio, antropologo, religiosciencisto kaj sociologo priskribinta intiman vivon de sovaĝuloj en Melanezio (m. 1942)
- 1889: Gabriela Mistral, ĉilia Nobelpremiita poetino, konata de la Kultura Centro Gabriela Mistral (m. 1957)
- 1890: Victoria Ocampo, argentina poetino kaj eldonistino (m. 1979)
- 1893: Zoltán Finta, hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto (m. 1947)
- 1893: Teodoro Ŝvarc, hungara advokato, Esperanto-verkisto, fondinto kaj redaktoro de "Literatura Mondo" (m. 1968)
- 1893: Irene Castle, usona dancistino de la argentina tango kune kun sia edzo (m. 1969)
- 1903: Miklós Jancsó, hungara farmakologo kaj profesoro, edzo de Aranka Gábor (m. 1966)
- 1907: György Buday, hungara grafikisto, ksilografisto, ĵurnalisto kaj tipografo (m. 1990)
- 1909: Robert Charroux, franca verkisto pri misteroj kaj enigmoj de fruaj civilizoj kaj NIFO, konata de la Dossiers secrets (m. 1978)
- 1910: János Gabányi, hungara ĵurnalisto kaj lokhistoriisto (m. 1996)
- 1915: Henry Kuttner, usona verkisto pri hororo, fantasto, krimliteraturo kaj sciencfikcio (m. 1958)
- 1915: Lorenz Drehmann, germana bibliotekisto kaj historiisto (m. 1992)
- 1915: Billie Holiday, usona ĵazkantistino malkovrita de John Hammond, konata de ĵazaj klasikaĵoj (m. 1959)
- 1915: Wiesław Kotański, pola japanologo, spertulo pri historiografia verko Koĝiki kaj ties tradukisto, distingita per la japana Ordeno de la Sankta Trezoro (m. 2005)
- 1920: Ravi Shankar, bengal-barata muzikisto, sitar-virtuozo (m. 2012)
- 1922: Mongo Santamaría, kuba perkutinstrumentisto (m. 2003)
- 1924: Johannes Mario Simmel, aŭstra tradukisto kaj verkisto, kies verkoj estis tradukitaj al 30 lingvoj (m. 2009)
- 1934: Karl-Heinz von Rothenburg, germana filologo (m. 2019)
- 1939: Francis Ford Coppola, usona filmreĝisoro
- 1944: Gerhard Schröder, germana politikisto kaj kanceliero, prezidanto de Socialdemokratia Partio de Germanio
- 1950: Pál Antal Murgu, rumania hungara redaktoro, eldonisto, parapsikologo
- 1952: Anamaria Pop, rumana poetino, tradukistino en Hungarujo (m. 2015)
- 1954: Jackie Chan, honkonga aktoro, reĝisoro, scenaristo, ambasadoro de UNICEF
- 1964: Mária Gál Tamási, hungara violonistino, edzino de Zsombor Gál -Tamási
- 1965: Vince Fekete, rumania hungara verkisto, redaktoro
- 1971: Guillaume Depardieu, franca aktoro rolinta en Ĉiuj matenoj de la mondo (m. 2008)
- 1976: Mária Vaszi, hungara memuaristino
Mortoj
- 30: Jesuo (ebla dato de la morto de Jesuo - la krucumo de Jesuo)
- 924: Berengaro el Friulo, markizo de Friulo, reĝo de Italio, imperiestro de Sankta Romia Imperio (n. 850)
- 1234: Sanĉo la 7-a, reĝo de Navaro (n. ĉirkaŭ 1170)
- 1498: Karlo la 8-a, reĝo de Francio el la dinastio Kapetidoj (n. 1470)
- 1614: El Greco, greka-hispana pentristo, skulptisto kaj arkitekto de renesanco (n. 1541)
- 1719: Jean-Baptiste de La Salle, franca ordenfondinto kaj sanktulo (n. 1651)
- 1762: Heinrich von Bünau, germana historiisto (n. 1697)
- 1789: Peter Camper, nederlanda kuracisto esploranta kranion (n. 1722)
- 1803: Toussaint Louverture, haitia politikisto kaj militisto (n. 1743)
- 1811: Dositej Obradović, serba filozofo kaj verkisto (n. ĉirkaŭ 1739)
- 1833: Antoni Radziwiłł, pola princo, politikisto, pola-prusa reprezentanto (n. 1775)
- 1836: William Godwin, angla politika filozofo, ĵurnalisto kaj romanverkisto, kunfondinto de utilismo (n. 1756)
- 1865: Johann Gustav Heckscher, germana juristo kaj politikisto (n. 1797)
- 1875: Georg Herwegh, germana proleta poeto kaj tradukisto (n. 1817)
- 1877: Fernán Caballero, hispanlingva verkistino (n. 1796)
- 1885: Emmy von Rhoden, germana verkistino konata de adoleskantina romano (n. 1829)
- 1891: P. T. Barnum, usona entreprenisto kaj cirkartisto (n. 1810)
- 1902: Kálmán Parádi, hungara zoologo kaj instruisto, fakverkisto (n. 1842)
- 1904: Antoni Krygowski, pola matematikisto, fizikisto, pedagogo (n. 1824)
- 1914: Sigmund Friedl, aŭstra filatelisto kaj entreprenisto
- 1918: Maximilian Bittner, aŭstra orientalisto
- 1920: Karl Binding, germana juristo, kiu kune kun psikiatro Alfred Hoche kontribuis al holokaŭsto per eŭtanazio (n. 1841)
- 1925: Patriarko Tiĥon, patriarĥo de Moskvo kaj de la tuta Rusio (n. 1865)
- 1937: Árpád Buday, hungara arkeologo, historiisto (n. 1879)
- 1937: Iván Sipos, hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1897)
- 1938: Suzanne Valadon, franca pentristino (n. 1865)
- 1947: Henry Ford, usona inventisto kaj industriisto, fondinto de Ford Motor Company (n. 1863)
- 1948: János Krizsán, hungara pentristo, edzo de Antónia Csíkos (n. 1886)
- 1958; Géza Szilágyi, hungara poeto, verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1875)
- 1960: Henri Guisan, ĉefgeneralo de la Svisa Armeo dum la dua mondmilito (n. 1874)
- 1964: Endre Mann, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1900)
- 1972: August Zaleski, pola politikisto kaj diplomato, prezidento de la pola ekzila registaro (n. 1883)
- 1973: Edith Baumann, germana politikistino, edzino de Erich Honecker (n. 1909)
- 1979: Bruno Apitz, germana verkisto, kies verko Nuda inter lupoj spegulas liajn spertojn en la koncentrejo Buchenwald (n. 1900)
- 1985: Karlo Schmitt, germana juristo kaj politika filozofo (n. 1888)
- 1985: Grácia Kerényi, hungara poetino kaj tradukistono, esploristino kaj popularigantino de la pola literaturo, filino de religihistoriisto Károly Kerényi (n. 1925)
- 1986: Leonid Kantoroviĉ, soveta Nobelpremiita matematikisto kaj ekonomikisto (n. 1912)
- 1986: Maria Wardasówna, pola verkistino, popularigantino de aviado kaj Teŝinio, partizanino, kies grupiĝo kiel unua ekbatalis kontraŭ germanoj (n. 1907)
- 1988: Endre Keresztes, rumania hungara ekonomikisto (n. 1925)
- 1988: Sándor Szilveszter, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1902)
- 1992: Endre Kusztos Sz., rumania hungara biologo, filo de Endre Kusztos (n. 1959)
- 1993: Antun Ŝimunić, kroata esperantisto el Osijek, aŭtoro de poemaroj, esperantigitaj de Lucija Borčić (n. 1948)
- 1994: Golo Mann, germana historiisto kaj publicisto, filo de Thomas Mann (n. 1909)
- 2003: Jutta Hipp, germana ĵazpianistino, pentristino kaj fasonistino (n. 1925)
- 2005: Max von der Grün, germana verkisto kondamnanta novfaŝismon (n. 1926)
- 2008: Endre András Tornay, hungara skulptisto memoriganta Hungaran revolucion (n. 1949)
- 2008: Phil Urso, usona ĵaz-saksofonisto kaj komponisto (n. 1925)
- 2015: Lidia Croce, itala socia aktivulino, popularigantino de la pola historio kaj kulturo, edzino de Gustaw Herling-Grudziński (n. 1922)
- 2022: Ludwik Dorn, pola politikisto, publicisto, kunkreinto de Rajto kaj Justeco, marŝalo de Pola Sejmo (n. 1954)
- 2022: Erich Thummer, aŭstra filologo (n. 1930)
- 2023: Benjamin Ferencz, usona juristo, akuzisto dum la nurenbergaj procesoj (n. 1920)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Ortodoksismo: Anunciacio
- Monda Tago de Sano - festata de 1950
- Nacia tago en Ruando, memoro pri la komenco de la genocido (1994); pliaj tagoj estas la 1-a de februaro, la 1-a de julio, la 4-a de julio kaj la 25-a de septembro.
- Mozambiko: Tago de Virinoj
- Armenio: Tago de Patrineco kaj Beleco
Tagoj de semajno
La 7-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.